Príspevky: 14
Jazyk: Esperanto
Rejsi (Zobraziť profil) 28. mája 2013 20:38:34
Ekzemple: "Sean vokas Eoin-n(??) per la telefono." aŭ "Mi ŝatas Hershey's-n(??) pli ol mi ŝatas Nestlé-n(??)."
Dankon.
Fenris_kcf (Zobraziť profil) 28. mája 2013 20:50:48
Traduku aŭ almenaŭ transskribu la propran nomon al Esperanto por ke ĝi povas esti akuzativigata!
Ekzemplo: „Mi uzas Linukson.“
Eblo 2: Grup-nom-aldonado
Aldonu la grup-nomon de la propra nomo kaj akuzativigi tiun!
Ekzemplo: „Mi uzas la Linux-operaciumon.“
Eblo 3: Kontraŭfundamentumado
Uzu novan prepozicion, kiu esprimas akuzativon! Por tio la prepozicio "na" estis proponita. Vidu Naismo!
Ekzemplo: „Mi uzas na Linux.“
Eblo 4: Nemontrado
Simple ne montru la akuzativecon kaj esperu ke la kunteksto klarigas la rolojn de la vortoj!
Ekzemplo: „Mi uzas Linux.“
Eblo 5: Pasivigado
Reformu la frazon por ke la akuzativ-objekto iĝas la subjekto!
Ekzemplo: „Linux estas uzata de mi.“
Eblo 6: Finaĵ-aldonado
Aldonu la finaĵon post dividstreko!
Ekzemplo: „Mi uzas Linux-on“
Eble ekzistas pli da ebloj, sed tiuj ses estas la plej uzataj.
Chainy (Zobraziť profil) 28. mája 2013 21:27:49
Fenris_kcf:Eble ekzistas pli da eblecoj, sed tiuj tri estas la plej uzataj.Vi ial forgesis mencii tre evidentan kaj vaste uzatan metodon, nome ne uzi n-finaĵon:
"Mi ŝatas Hershey's pli ol mi ŝatas Nestlé."
Temas pri varmarkoj, do estas tute normale uzi la originan formon. Se oni timas, ke la leganto entute ne scias, kiel prononci tiujn nomojn, tiam oni povas aldoni en krampoj klarigon.
"Sean telefonis al Eoin."
fajrkapo (Zobraziť profil) 28. mája 2013 21:28:23
Chainy (Zobraziť profil) 28. mája 2013 21:29:45
Fenris_kcf:Ebleco 3: KontraŭfundamentumadoCerte ne indas mencii 'na'. Preskaŭ neniu uzas tion.
Uzu novan prepozicion, kiu esprimas akuzativon! Por tio la prepozicio "na" estis proponita. Vidu Naismo!
Ekzemplo: „Mi uzas na Linux.“
Chainy (Zobraziť profil) 28. mája 2013 21:38:01
robbkvasnak (Zobraziť profil) 28. mája 2013 21:38:47
Fenris_kcf (Zobraziť profil) 28. mája 2013 21:43:10
Chainy:Vi ial forgesis mencii tre evidentan kaj vaste uzatan metodon, nome ne uzi n-finaĵonHo, vi pravas. Tio ankaŭ eblas, sed havas la grandan malavantaĝon, ke ĝi povas kaŭzi ambiguecon, ĉar ne plu klaras, kiu la subjekto kaj kiu la akuzativ-objekto estas.
Chainy:Mia kromnomo estas "Fenris_kcf", ne "Preskaŭ neniu".Fenris_kcf:Ebleco 3: KontraŭfundamentumadoCerte ne indas mencii 'na'. Preskaŭ neniu uzas tion.
Uzu novan prepozicion, kiu esprimas akuzativon! Por tio la prepozicio "na" estis proponita. Vidu Naismo!
Ekzemplo: „Mi uzas na Linux.“
Rejsi (Zobraziť profil) 28. mája 2013 22:53:49
Chainy:Temas pri varmarkoj, do estas tute normale uzi la originan formon. Se oni timas, ke la leganto entute ne scias, kiel prononci tiujn nomojn, tiam oni povas aldoni en krampoj klarigon.Pardonu min, sed...Ĉu la frazo ne estas malĝusta? Mi pensis ke la prepozicioj estas uzata kun malrektaj objektoj, kaj ne kun rektaj objektoj. En ĉi tiu frazo, "Eoin" estas la rekta objekto, kaj ĝi ne devas havi propozicion.
"Sean telefonis al Eoin."
Fenris_kcf:Mi samopinias. Mi ne ŝatas kiam la "n" ne estas inkluzivanta.Chainy:Vi ial forgesis mencii tre evidentan kaj vaste uzatan metodon, nome ne uzi n-finaĵonHo, vi pravas. Tio ankaŭ eblas, sed havas la grandan malavantaĝon, ke ĝi povas kaŭzi ambiguecon, ĉar ne plu klaras, kiu la subjekto kaj kiu la akuzativ-objekto estas.
Chainy (Zobraziť profil) 28. mája 2013 23:46:45
Rejsi:Estas ĝuste diri telefoni al iu. Rigardu en la Tekstaro.Chainy:"Sean telefonis al Eoin."Pardonu min, sed...Ĉu la frazo ne estas malĝusta?