Mesaĝoj: 4
Lingvo: Esperanto
Vilinilo (Montri la profilon) 2013-majo-31 15:42:41
Esperanto ankaŭ permesas duobli radikojn por fari novajn vortojn, ekzemple, "finfine".
Mi demandas, ĉu eblas uzi sufikson "-obloble" por pli facile elparoli potencojn? Ĉu estas klara? Ekzemple: "la naŭa potenco de dek" = "dek naŭobloble".
Oni eĉ uzas "* *" por esprimi potencojn en iuj programlingvoj, kiel Python aŭ Matlab: 5^3 = 5* *3.
sudanglo (Montri la profilon) 2013-majo-31 21:45:23
Tamen se oni obligas 90 oni ne scias kiom oni havas ĉar necesus specifi je kiom oni obligas 90.
Do (dek naŭoble)oble ne specifas certan ciferon.
Francestral (Montri la profilon) 2013-majo-31 22:31:02
Vilinilo:Ekzemple: "la naŭa potenco de dek" = "dek naŭobloble".Se la parolanto prononcus "10 9-obloble", la alparolanto eble aŭdus "19-obloble". Do la parolanto devus diri "9-obloble 10", sed tiam li prononcus la eksponenton (9) antaŭ la bazon (10).
Mi proponas: "la 9-a potenco de 10" = "10 potence 9".
Vilinilo (Montri la profilon) 2013-majo-31 23:32:41
Mi ja ŝatas formon "10 potence 9", estas tiel mallonga kiel naŭobloble dek, tamen estas simile neklara: oni povus kompreni 10^9 aŭ 9^10.
Eble se kunteksto klarigis ke mi priparolas potencojn, mi povus elparoli "la naŭa de dek", ĉu ne?