Kwa maudhui

Ĉu eblas sufikson "-obloble"?

ya Vilinilo, 31 Mei 2013

Ujumbe: 4

Lugha: Esperanto

Vilinilo (Wasifu wa mtumiaji) 31 Mei 2013 3:42:41 alasiri

Laŭ la PMEG, oni elparolas 5³ kiel "la tria potenco de kvin" kaj m² kiel "kvadratmetro", do mi supozas ke "kvin kvadrate" kaj "kvin kube" ankaŭ eblas por la dua kaj la tria potenco.

Esperanto ankaŭ permesas duobli radikojn por fari novajn vortojn, ekzemple, "finfine".

Mi demandas, ĉu eblas uzi sufikson "-obloble" por pli facile elparoli potencojn? Ĉu estas klara? Ekzemple: "la naŭa potenco de dek" = "dek naŭobloble".

Oni eĉ uzas "* *" por esprimi potencojn en iuj programlingvoj, kiel Python aŭ Matlab: 5^3 = 5* *3.

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 31 Mei 2013 9:45:23 alasiri

Dek naŭoble = 90, tute klare, sed pli facile komprenebla estas naŭoble dek

Tamen se oni obligas 90 oni ne scias kiom oni havas ĉar necesus specifi je kiom oni obligas 90.

Do (dek naŭoble)oble ne specifas certan ciferon.

Francestral (Wasifu wa mtumiaji) 31 Mei 2013 10:31:02 alasiri

Vilinilo:Ekzemple: "la naŭa potenco de dek" = "dek naŭobloble".
Se la parolanto prononcus "10 9-obloble", la alparolanto eble aŭdus "19-obloble". Do la parolanto devus diri "9-obloble 10", sed tiam li prononcus la eksponenton (9) antaŭ la bazon (10).

Mi proponas: "la 9-a potenco de 10" = "10 potence 9".

Vilinilo (Wasifu wa mtumiaji) 31 Mei 2013 11:32:41 alasiri

Sudanglo pravas, fakte "-obloble" ne estas evidenta, ĝi nur funkcius se oni kutimu uzi ĝin tiel.

Mi ja ŝatas formon "10 potence 9", estas tiel mallonga kiel naŭobloble dek, tamen estas simile neklara: oni povus kompreni 10^9 aŭ 9^10.

Eble se kunteksto klarigis ke mi priparolas potencojn, mi povus elparoli "la naŭa de dek", ĉu ne?

Kurudi juu