Dubo pri prepozicioj.
de Francisko1, 4 de junio de 2013
Aportes: 4
Idioma: Esperanto
Francisko1 (Mostrar perfil) 4 de junio de 2013 21:15:09
aŭ: "Ni komencos PER variaj agadoj"
Dankon.
Olsho (Mostrar perfil) 4 de junio de 2013 21:34:00
Francisko1:Ĉu pli bone: "Ni komencos KUN variaj agadoj."Saluton Francisko,
aŭ: "Ni komencos PER variaj agadoj"
Dankon.
laŭ mi kaj mia germana vortaro , la sola eblo estas: Ni komencos per (io)“.
Vi ĉefe uzas „kun“, se vi faras ion kune kun iu alia. – „Mi komencos labori kun mia najbaro.“
Amike
Francestral (Mostrar perfil) 4 de junio de 2013 23:49:16
Jen du ebloj:
1) Ni komencos variajn agadojn.
2) Ni komencos (ion) per variaj agadoj. (La variaj agadoj estos rimedoj por komenci ion.)
Rq: varia = ŝanĝiĝanta laŭ la cirkonstancoj.
Eble vi intencis diri "Ni komencos diversajn agadojn".
sudanglo (Mostrar perfil) 5 de junio de 2013 09:29:00
Sed estas ankaŭ kelkaj ekzemploj de 'komenci kun'.
tiam vi komencos kun honto preni la lastan lokon
kaj komencis kun sia kutima senpasia esprimo
Sed la nuanco estas alia en tiuj kazoj