글: 4
언어: Esperanto
Francisko1 (프로필 보기) 2013년 6월 4일 오후 9:15:09
aŭ: "Ni komencos PER variaj agadoj"
Dankon.
Olsho (프로필 보기) 2013년 6월 4일 오후 9:34:00
Francisko1:Ĉu pli bone: "Ni komencos KUN variaj agadoj."Saluton Francisko,
aŭ: "Ni komencos PER variaj agadoj"
Dankon.
laŭ mi kaj mia germana vortaro
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Vi ĉefe uzas „kun“, se vi faras ion kune kun iu alia. – „Mi komencos labori kun mia najbaro.“
Amike
Francestral (프로필 보기) 2013년 6월 4일 오후 11:49:16
Jen du ebloj:
1) Ni komencos variajn agadojn.
2) Ni komencos (ion) per variaj agadoj. (La variaj agadoj estos rimedoj por komenci ion.)
Rq: varia = ŝanĝiĝanta laŭ la cirkonstancoj.
Eble vi intencis diri "Ni komencos diversajn agadojn".
sudanglo (프로필 보기) 2013년 6월 5일 오전 9:29:00
Sed estas ankaŭ kelkaj ekzemploj de 'komenci kun'.
tiam vi komencos kun honto preni la lastan lokon
kaj komencis kun sia kutima senpasia esprimo
Sed la nuanco estas alia en tiuj kazoj