前往目錄

Dubo pri prepozicioj.

貼文者: Francisko1, 2013年6月4日

訊息: 4

語言: Esperanto

Francisko1 (顯示個人資料) 2013年6月4日下午9:15:09

Ĉu pli bone: "Ni komencos KUN variaj agadoj."

aŭ: "Ni komencos PER variaj agadoj"

Dankon.

Olsho (顯示個人資料) 2013年6月4日下午9:34:00

Francisko1:Ĉu pli bone: "Ni komencos KUN variaj agadoj."

aŭ: "Ni komencos PER variaj agadoj"

Dankon.
Saluton Francisko,
laŭ mi kaj mia germana vortaro ridulo.gif , la sola eblo estas: Ni komencos per (io)“.

Vi ĉefe uzas „kun“, se vi faras ion kune kun iu alia. – „Mi komencos labori kun mia najbaro.“

Amike

Francestral (顯示個人資料) 2013年6月4日下午11:49:16

Kion vi komencos?

Jen du ebloj:
1) Ni komencos variajn agadojn.
2) Ni komencos (ion) per variaj agadoj. (La variaj agadoj estos rimedoj por komenci ion.)

Rq: varia = ŝanĝiĝanta laŭ la cirkonstancoj.
Eble vi intencis diri "Ni komencos diversajn agadojn".

sudanglo (顯示個人資料) 2013年6月5日上午9:29:00

La Tekstaro montras ke la kutimo estas diri komenci per io.

Sed estas ankaŭ kelkaj ekzemploj de 'komenci kun'.

tiam vi komencos kun honto preni la lastan lokon

kaj komencis kun sia kutima senpasia esprimo

Sed la nuanco estas alia en tiuj kazoj

回到上端