Kial gravas ĉu ni kredas je la ekzisto de dio aŭ ne?
从 codesito, 2013年6月6日
讯息: 33
语言: Esperanto
pdenisowski (显示个人资料) 2013年6月8日下午12:26:23
cellus:Plej terura estas situacio, kiam homoj kredas ke ili faras la dezirojn de Dio. La historio estas plenplena je pruvoj pri la teruraj sekvoj de tiaj imagoj.Terura? Estas miliardoj de kredantoj kiuj faras la (verajn) dezirojn de Dio ĉiutage : ami unu la alian, helpi la malsatantojn kaj malhavulojn, vivi pace kun siaj najbaroj, ktp.
Jes, estas teruraĵoj faritaj je la nomo de Dio (ekz. la atakoj de septembro 11-a). Sed bonvolu ni ĵuĝi la tutan kredantaron surbaze de kelkaj frenezuloj.
Amike,
Paul
pdenisowski (显示个人资料) 2013年6月8日下午12:52:39
Kirilo81:Por mi ne gravas, sed estas problemo, ke multaj homoj, por kiuj tio gravas, volas ĉiel, eĉ perforte igi ali- aŭ nekredantojn ekkredi je ila (i)d(eolog)io.En la nuna Usono estas plejofte la nekredantoj kiuj klopodas "nekredantigi" la kredantojn.
Kelkaj (de multaj) ekzemploj en Usono (angle)
- reklampanelo 1
- reklampanelo 2
- reklampanelo 3
- reklampanelo 4
- reklampanelo 5
- reklampanelo 6
- reklampanelo 7
- reklampanelo 8
- reklampanelo 9
Amike,
Paul
raffadalbo (显示个人资料) 2013年6月8日下午1:49:03
pdenisowski:Kelkaj (de multaj) ekzemploj en Usono (angle)...Interese! Mi ne sciis pri tiaj reklamoj. (Mi ofte aŭdis frazojn kun la sama enhavo, aŭ legis ilin en ĵurnaloj aŭ libroj, sed neniam vidis ilin en formo de reklampaneloj.)
darkweasel (显示个人资料) 2013年6月8日下午2:09:00
pdenisowski:bilionoj de kredantojNi homoj estas nur sep miliardoj. Aŭ ĉu vi inkluzivas aliajn bestospecojn?
pdenisowski (显示个人资料) 2013年6月8日下午2:18:57
raffadalbo:Ili troveblas en preskaŭ ĉiu (mez-)granda urbo. Estas ankaŭ multaj tiaj gluetikedoj sur aŭtoj, ktp. La unsonaj nekredant-organizaĵoj uzas la leĝsistemon por forigi religiajn simbolojn (eĉ historiajn) en Usono, sed nun rajtas konstrui (en popolĝardeno) monumenton al nekredismo :pdenisowski:Kelkaj (de multaj) ekzemploj en Usono (angle)...Interese! Mi ne sciis pri tiaj reklamoj. (Mi ofte aŭdis frazojn kun la sama enhavo, aŭ legis ilin en ĵurnaloj aŭ libroj, sed neniam vidis ilin en formo de reklampaneloj.)
Nekredisma monumento en Florida (angle)
La desegno kun (miaopinie) tre malhonesta kaj propagandeca priskribo de la diferencoj inter kredismo kaj nekredismo.
Amike,
Paul
codesito (显示个人资料) 2013年6月8日下午7:18:24
pdenisowski:Tio ŝajnas strangega fenomeno kiu eble nur okazas en usono. Kaj multaj el tiuj reklampaneloj estas tiel stultaj ke ili ŝajnas religia propagando.Kirilo81:Por mi ne gravas, sed estas problemo, ke multaj homoj, por kiuj tio gravas, volas ĉiel, eĉ perforte igi ali- aŭ nekredantojn ekkredi je ila (i)d(eolog)io.En la nuna Usono estas plejofte la nekredantoj kiuj klopodas "nekredantigi" la kredantojn.
Kelkaj (de multaj) ekzemploj en Usono (angle)Estas ja kontraŭekzemploj, sed tio estas ambaŭdirekta fenomeno.
- reklampanelo 1
- reklampanelo 2
- reklampanelo 3
- reklampanelo 4
- reklampanelo 5
- reklampanelo 6
- reklampanelo 7
- reklampanelo 8
- reklampanelo 9
Amike,
Paul
Sunjo (显示个人资料) 2013年6月9日上午9:07:44
codesito:Jes, sed eble tia kvazaŭ religia propagando estas necesa por speguli la agadon de la kredantoj kaj por provi komprenigi al ili kial ateistoj ne ŝatas tion. Kvazaŭ "rebatalo" per la "armiloj" de la kredantoj.pdenisowski:Tio ŝajnas strangega fenomeno kiu eble nur okazas en usono. Kaj multaj el tiuj reklampaneloj estas tiel stultaj ke ili ŝajnas religia propagando.Kirilo81:Por mi ne gravas, sed estas problemo, ke multaj homoj, por kiuj tio gravas, volas ĉiel, eĉ perforte igi ali- aŭ nekredantojn ekkredi je ila (i)d(eolog)io.En la nuna Usono estas plejofte la nekredantoj kiuj klopodas "nekredantigi" la kredantojn.
Kelkaj (de multaj) ekzemploj en Usono (angle)Estas ja kontraŭekzemploj, sed tio estas ambaŭdirekta fenomeno.
- reklampanelo 1
- reklampanelo 2
- reklampanelo 3
- reklampanelo 4
- reklampanelo 5
- reklampanelo 6
- reklampanelo 7
- reklampanelo 8
- reklampanelo 9
Amike,
Paul
utku (显示个人资料) 2013年6月9日上午10:34:53
codesito:Tio ŝajnas strangega fenomeno kiu eble nur okazas en usono. Kaj multaj el tiuj reklampaneloj estas tiel stultaj ke ili ŝajnas religia propagando.Ne nur en usono, jen bildoj de reklam-kampanjo de diveersaj landoj. Tiuj normalas, ĉar ankaŭ la ateismo ĉefe estas kredo, aŭ iaopinie, eĉ takseblas kiel religio, estante anstataŭebla kun aliaj religioj kaj formante iel la vivmanieron de individuo.
Sunjo (显示个人资料) 2013年6月9日上午10:42:02
utku:Ne. Ateismo estas manko de kredo je Dio. Nek pli nek malpli.
...ĉar ankaŭ la ateismo ĉefe estas kredo, aŭ iaopinie, eĉ takseblas kiel religio...
Eblas ke eĉ kelkaj ateistoj (supozeble ĉefe tiuj kiuj estas tro influitaj de religioj) ne komprenas tion kaj pro tio agas kvazaŭreligia en la nomo de ateismo. Tamen mi opinias ke la kvazaŭreligia agado de kelkaj ateistoj estas ĉefe respondo al la religia agado de religianoj.
utku (显示个人资料) 2013年6月9日上午11:21:41
Sunjo:Mi mem ne taksas ateismon kiel religion, ĉar multaj eroj konsistigantaj religiojn, mankas ĉe ateismo, ekzemple devoj, preĝoj, preĝejoj, sanktatekstoj, kredo de nevideblaĵoj ktp.. Tamen ateismo ja estas sistemo de kredo, estante "manko de kredo je dio", sed ne "manko de kredo". Ĝi estas "kredo" je neekzisto de dio, aŭ "kredo" je neneceseco de kredo je dio. Ĉiukaze mi pensas, ke taksi ateismon kiel kredon aŭ ne, tute malgravas.utku:Ne. Ateismo estas manko de kredo je Dio. Nek pli nek malpli.
...ĉar ankaŭ la ateismo ĉefe estas kredo, aŭ iaopinie, eĉ takseblas kiel religio...
Eblas ke eĉ kelkaj ateistoj (supozeble ĉefe tiuj kiuj estas tro influitaj de religioj) ne komprenas tion kaj pro tio agas kvazaŭreligia en la nomo de ateismo. Tamen mi opinias ke la kvazaŭreligia agado de kelkaj ateistoj estas ĉefe respondo al la religia agado de religianoj.