Ne subtenu la prepozicion "na" por la akuzativo
от foggy67, 28 юни 2013
Съобщения: 67
Език: Esperanto
robbkvasnak (Покажи профила) 30 юни 2013, 18:03:18
Stefano888 (Покажи профила) 01 юли 2013, 00:35:53
Tempodivalse:Entute konsentas mi al la evito de la nenecesa neologismo "na". (Ĝenerale neologismoj - aŭ ĉu mi diru "novvortismoj"? - estu evitataj). Tamen mi volas proponi ke, por indiki akuzativon ĉe neesperantigeblaĵoj, povas taŭgi ankaŭ "je". "Jones vidis je Smith" al miaj oreloj sonas tiel nature kiel "Jones vidis Smith-on".Unu el miaj profesoroj ĉe la universitato, ĉe kiu mi studis, kutimis diri, "La unua principo de lingvo estas ke lingvo ŝanĝas." Esperanto, kiel ĉiuj aliaj lingvoj, ŝanĝos, kiel homoj uzadas ĝin. Estas novvortoj, kiuj kreiĝis jam. En unu el la kursoj en tiu ĉi retejo, mi jam vidis la vortojn "sa" -n kaj "kabei" -n. Mi estas ankaŭ aŭdinta ke estas iom da fivortoj en la lingvo. Mi ne pensas ke Sankta Zamenhof kreus tiajn vortojn, sed ili ekzistas kaj homoj uzas ilin. Se multe da Esperantistoj ekuzas "na" -n kaj "alies" -on, tiuj ĉi vortoj iĝos parto de norma Esperanto. Ĉiuj lingvoj ŝanĝas kiel homoj uzadas ilin. Esperanto ne estas escepto je tiu ĉi regulo.
Kirilo81 (Покажи профила) 01 юли 2013, 07:39:20
Stefano888:Ĉiuj lingvoj ŝanĝas kiel homoj uzadas ilin. Esperanto ne estas escepto je tiu ĉi regulo.Esperanto estas ja escepto, ĉar parto de ĝia normo estas skribe fiksita (Fundamento de Esperanto).
foggy67 (Покажи профила) 01 юли 2013, 14:49:24
Oni ne devas enkonduki ian escepton kun "na", kiu aldonus neniun fundamentan al tiu kvazaŭperfekta lingvo.
La prepozicio "na", kiel la mortinta "riismo" apartenas al tiuj senutilaĵoj.
johmue (Покажи профила) 01 юли 2013, 15:19:39
foggy67:Estas grave, ke la unueco de la lingvo ne rompiĝas tra la jaroj de post la komenco, tial "Sankta Zamenhof" sanktigis la Fundamenton de Esperanto, kiu estas severe netuŝebla.Mi ne taksus la riismon mortinta. Persone mi konas pli da riistoj ol naistoj. Krome laŭ mi estas multe pli granda kaŭzo por riismo kaj iĉismo ol por naismo. Riismo kaj iĉismo estas lingvaj reagoj al la ŝanĝiĝinta kompreno pri sekso kaj genro, kiu ja reale okazis. Kontraste al tio naismo estas plene lingva afero, kiu tute ne havas rilaton al iel ŝanĝiĝinta mondo.
Oni ne devas enkonduki ian escepton kun "na", kiu aldonus neniun fundamentan al tiu kvazaŭperfekta lingvo.
La prepozicio "na", kiel la mortinta "riismo" apartenas al tiuj senutilaĵoj.
Notxor (Покажи профила) 01 юли 2013, 15:41:34
Fenris_kcf:Ne, mi dirus "mi leguis la libron "Gerda malaperis". ĉu ne?
Ĉu vi skribas kaj diras „Mi legis 'Gerda Malaperis'-on.“?
x1004 (Покажи профила) 01 юли 2013, 16:53:46
Notxor:+1Fenris_kcf:Ne, mi dirus "mi leguis la libron "Gerda malaperis". ĉu ne?
Ĉu vi skribas kaj diras „Mi legis 'Gerda Malaperis'-on.“?
Stefano888 (Покажи профила) 01 юли 2013, 23:16:28
foggy67:Estas grave, ke la unueco de la lingvo ne rompiĝas tra la jaroj de post la komenco, tial "Sankta Zamenhof" sanktigis la Fundamenton de Esperanto, kiu estas severe netuŝebla.Nu, mi eltrovis en tiu ĉi retejo (en kurso), ke Esperantistoj kutime uzas la vorton "sa" -n anstataŭ la vorto "saluton". Laŭ la reguloj de tiu ĉi lingvo, "sa" estas adjektivo, ĉar ĝia lastlitero estas "a." "Sa" estas novvorto en la lingvo. Ĝi ne estas vere adjektivo. Ĝi estas mallongigita formo de substantivo. Sinjoro Zamenhof ne kreis ĝin. La personoj, kiuj uzas la lingvon, faris tion. Se sufiĉe da homoj, kiuj uzas la lingvon, uzas tiun ĉi novan vorton, "na" -n, ĝi iĝos norma parto de la lingvo.
Oni ne devas enkonduki ian escepton kun "na", kiu aldonus neniun fundamentan al tiu kvazaŭperfekta lingvo.
La prepozicio "na", kiel la mortinta "riismo" apartenas al tiuj senutilaĵoj.
Estas francaj vortoj kaj hispanaj vortoj en la angla. Ili estas nun parto de la angla lingvo, ĉar personoj, kiuj parolas la anglan, uzas ilin.
Unu libro ne povas halti lingvan ŝanĝon.
x1004 (Покажи профила) 02 юли 2013, 06:01:52
Stefano888:Ne "sa" sed "sal". Tio estas mallongigo, ne nova vorto. Same kiel:foggy67:Estas grave, ke la unueco de la lingvo ne rompiĝas tra la jaroj de post la komenco, tial "Sankta Zamenhof" sanktigis la Fundamenton de Esperanto, kiu estas severe netuŝebla.Nu, mi eltrovis en tiu ĉi retejo (en kurso), ke Esperantistoj kutime uzas la vorton "sa" -n anstataŭ la vorto "saluton".
Oni ne devas enkonduki ian escepton kun "na", kiu aldonus neniun fundamentan al tiu kvazaŭperfekta lingvo.
La prepozicio "na", kiel la mortinta "riismo" apartenas al tiuj senutilaĵoj.
ktp = kaj tiel plu
Kirilo81 (Покажи профила) 02 юли 2013, 07:07:43
Stefano888:Laŭ la reguloj de tiu ĉi lingvo, "sa" estas adjektivo, ĉar ĝia lastlitero estas "a."Ne. La regulo estas, ke ĉiu adjektivo finiĝas je -a, ne ke ĉiu vorto finiĝanta je a estas adjektivo.