Więcej

Ne subtenu la prepozicion "na" por la akuzativo

od foggy67, 28 czerwca 2013

Wpisy: 67

Język: Esperanto

robbkvasnak (Pokaż profil) 30 czerwca 2013, 18:03:18

Eble en juraj tekstoj oni uzus "je" por esti certe - en ĉiutagaj interparoloj tio plej ofte ne tiom gravas.

Stefano888 (Pokaż profil) 1 lipca 2013, 00:35:53

Tempodivalse:Entute konsentas mi al la evito de la nenecesa neologismo "na". (Ĝenerale neologismoj - aŭ ĉu mi diru "novvortismoj"? - estu evitataj). Tamen mi volas proponi ke, por indiki akuzativon ĉe neesperantigeblaĵoj, povas taŭgi ankaŭ "je". "Jones vidis je Smith" al miaj oreloj sonas tiel nature kiel "Jones vidis Smith-on".
Unu el miaj profesoroj ĉe la universitato, ĉe kiu mi studis, kutimis diri, "La unua principo de lingvo estas ke lingvo ŝanĝas." Esperanto, kiel ĉiuj aliaj lingvoj, ŝanĝos, kiel homoj uzadas ĝin. Estas novvortoj, kiuj kreiĝis jam. En unu el la kursoj en tiu ĉi retejo, mi jam vidis la vortojn "sa" -n kaj "kabei" -n. Mi estas ankaŭ aŭdinta ke estas iom da fivortoj en la lingvo. Mi ne pensas ke Sankta Zamenhof kreus tiajn vortojn, sed ili ekzistas kaj homoj uzas ilin. Se multe da Esperantistoj ekuzas "na" -n kaj "alies" -on, tiuj ĉi vortoj iĝos parto de norma Esperanto. Ĉiuj lingvoj ŝanĝas kiel homoj uzadas ilin. Esperanto ne estas escepto je tiu ĉi regulo.

Kirilo81 (Pokaż profil) 1 lipca 2013, 07:39:20

Stefano888:Ĉiuj lingvoj ŝanĝas kiel homoj uzadas ilin. Esperanto ne estas escepto je tiu ĉi regulo.
Esperanto estas ja escepto, ĉar parto de ĝia normo estas skribe fiksita (Fundamento de Esperanto).

foggy67 (Pokaż profil) 1 lipca 2013, 14:49:24

Estas grave, ke la unueco de la lingvo ne rompiĝas tra la jaroj de post la komenco, tial "Sankta Zamenhof" sanktigis la Fundamenton de Esperanto, kiu estas severe netuŝebla.

Oni ne devas enkonduki ian escepton kun "na", kiu aldonus neniun fundamentan al tiu kvazaŭperfekta lingvo.
La prepozicio "na", kiel la mortinta "riismo" apartenas al tiuj senutilaĵoj.

johmue (Pokaż profil) 1 lipca 2013, 15:19:39

foggy67:Estas grave, ke la unueco de la lingvo ne rompiĝas tra la jaroj de post la komenco, tial "Sankta Zamenhof" sanktigis la Fundamenton de Esperanto, kiu estas severe netuŝebla.

Oni ne devas enkonduki ian escepton kun "na", kiu aldonus neniun fundamentan al tiu kvazaŭperfekta lingvo.
La prepozicio "na", kiel la mortinta "riismo" apartenas al tiuj senutilaĵoj.
Mi ne taksus la riismon mortinta. Persone mi konas pli da riistoj ol naistoj. Krome laŭ mi estas multe pli granda kaŭzo por riismo kaj iĉismo ol por naismo. Riismo kaj iĉismo estas lingvaj reagoj al la ŝanĝiĝinta kompreno pri sekso kaj genro, kiu ja reale okazis. Kontraste al tio naismo estas plene lingva afero, kiu tute ne havas rilaton al iel ŝanĝiĝinta mondo.

Notxor (Pokaż profil) 1 lipca 2013, 15:41:34

Fenris_kcf:

Ĉu vi skribas kaj diras „Mi legis 'Gerda Malaperis'-on.“?
Ne, mi dirus "mi leguis la libron "Gerda malaperis". ĉu ne?

x1004 (Pokaż profil) 1 lipca 2013, 16:53:46

Notxor:
Fenris_kcf:

Ĉu vi skribas kaj diras „Mi legis 'Gerda Malaperis'-on.“?
Ne, mi dirus "mi leguis la libron "Gerda malaperis". ĉu ne?
+1

Stefano888 (Pokaż profil) 1 lipca 2013, 23:16:28

foggy67:Estas grave, ke la unueco de la lingvo ne rompiĝas tra la jaroj de post la komenco, tial "Sankta Zamenhof" sanktigis la Fundamenton de Esperanto, kiu estas severe netuŝebla.

Oni ne devas enkonduki ian escepton kun "na", kiu aldonus neniun fundamentan al tiu kvazaŭperfekta lingvo.
La prepozicio "na", kiel la mortinta "riismo" apartenas al tiuj senutilaĵoj.
Nu, mi eltrovis en tiu ĉi retejo (en kurso), ke Esperantistoj kutime uzas la vorton "sa" -n anstataŭ la vorto "saluton". Laŭ la reguloj de tiu ĉi lingvo, "sa" estas adjektivo, ĉar ĝia lastlitero estas "a." "Sa" estas novvorto en la lingvo. Ĝi ne estas vere adjektivo. Ĝi estas mallongigita formo de substantivo. Sinjoro Zamenhof ne kreis ĝin. La personoj, kiuj uzas la lingvon, faris tion. Se sufiĉe da homoj, kiuj uzas la lingvon, uzas tiun ĉi novan vorton, "na" -n, ĝi iĝos norma parto de la lingvo.
Estas francaj vortoj kaj hispanaj vortoj en la angla. Ili estas nun parto de la angla lingvo, ĉar personoj, kiuj parolas la anglan, uzas ilin.
Unu libro ne povas halti lingvan ŝanĝon.

x1004 (Pokaż profil) 2 lipca 2013, 06:01:52

Stefano888:
foggy67:Estas grave, ke la unueco de la lingvo ne rompiĝas tra la jaroj de post la komenco, tial "Sankta Zamenhof" sanktigis la Fundamenton de Esperanto, kiu estas severe netuŝebla.

Oni ne devas enkonduki ian escepton kun "na", kiu aldonus neniun fundamentan al tiu kvazaŭperfekta lingvo.
La prepozicio "na", kiel la mortinta "riismo" apartenas al tiuj senutilaĵoj.
Nu, mi eltrovis en tiu ĉi retejo (en kurso), ke Esperantistoj kutime uzas la vorton "sa" -n anstataŭ la vorto "saluton".
Ne "sa" sed "sal". Tio estas mallongigo, ne nova vorto. Same kiel:

ktp = kaj tiel plu

Kirilo81 (Pokaż profil) 2 lipca 2013, 07:07:43

Stefano888:Laŭ la reguloj de tiu ĉi lingvo, "sa" estas adjektivo, ĉar ĝia lastlitero estas "a."
Ne. La regulo estas, ke ĉiu adjektivo finiĝas je -a, ne ke ĉiu vorto finiĝanta je a estas adjektivo.

Wróć do góry