ไปยังสารบัญ

Listo de konfuzeblaj vortoj

จาก vizietto86, 1 กรกฎาคม 2013

ข้อความ 12

ภาษา: Esperanto

vizietto86 (แสดงโปรไฟล์) 1 กรกฎาคม 2013, 21:03:41

Saluton,

mi estas komencanta esperantisto, do mi petas, pardonu min se mi eraras ! Laŭ mi, Esperanto estas lingvo pli preciza ol la franca. Ofte unu sola vorto en la franca eblas havi diversajn signifojn.
Tiu-ĉi ekzemplo estas tipa :
"Algèbre" estas kaj la subfako de matematiko, kiu zorgas pri algebraj strukturoj (kiel grupo, ringo ktp), kaj speco de algebra strukturo (ringo, kiu estas samtempe vektora spaco).

Esperante oni uzas la du vortojn algebro kaj alĝebro.
Simile ekzistas ankaŭ la paroj germana/ĝermana, senso/senco.
Ĉu vi konas aliajn ekzemplojn ? Ĉu ekzistas listo de tielaj paroj ? Estus tre utile por lernantoj !

Amike,

Matthieu (แสดงโปรไฟล์) 1 กรกฎาคม 2013, 22:56:35

Vikipedio havas artikolon Listo de paronimoj, sed ĝi enhavas kelkajn maloftajn vortojn (mi neniam aŭdis pri "toasto", mi nomas tion rostpano) kaj kelkajn sensencaĵojn ("kasino"? ina kaso?).

vizietto86 (แสดงโปรไฟล์) 2 กรกฎาคม 2013, 06:49:10

Dankon por la ligilo !

fajrkapo (แสดงโปรไฟล์) 2 กรกฎาคม 2013, 07:03:20

Ĝi ne enhavas je studanto ---- studento...

vizietto86 (แสดงโปรไฟล์) 2 กรกฎาคม 2013, 07:24:00

fajrkapo:Ĝi ne enhavas je studanto ---- studento...
Ĉu vi povas klarigi la malsamecon ?
Mi dankas vin !

fajrkapo (แสดงโปรไฟล์) 2 กรกฎาคม 2013, 07:45:32

vizietto86:
fajrkapo:Ĝi ne enhavas je studanto ---- studento...
Ĉu vi povas klarigi la malsamecon ?
Mi dankas vin !
Stud-anto estas tiu kiu studas, ajn homo kiu studas ion.

Studento estas konkreta vorto por lernanto en supera lernejo (universitato).

Ĉiu studento estas ankaŭ studanto, sed ne ĉiu studanto estas studento (nur universitatanoj aŭ universitatuloj).

x1004 (แสดงโปรไฟล์) 2 กรกฎาคม 2013, 07:49:16

vizietto86:
fajrkapo:Ĝi ne enhavas je studanto ---- studento...
Ĉu vi povas klarigi la malsamecon ?
Mi dankas vin !
studento = persono, kiu studas ĉe la universato.

studanto= persono, kiu studas (eble mem) iun fakon, kiu lernas.

Mi estas studanto de Esperanto = mi lernas Esperanton
Mi estas studento de fiziko = mi lernas fizikon ĉe la universitato, fakte mi povas ne lerni fizikon, mi nur estas studento.

fajrkapo (แสดงโปรไฟล์) 2 กรกฎาคม 2013, 07:57:56

Vizietto86 mi esperas ke nun vi ne havos ian ajn dubon pri stud-anto-ento, ridulo.gif, se havi, x1004 kaj mi dimitos...

fajrkapo (แสดงโปรไฟล์) 2 กรกฎาคม 2013, 10:19:28

Ankaŭ ne ĝi enhavas la faman paron konsenti-kunsenti, kiu okazigis polemikan diskuton en iu malnova fadeno.

vizietto86 (แสดงโปรไฟล์) 2 กรกฎาคม 2013, 22:18:27

fajrkapo:Ankaŭ ne ĝi enhavas la faman paron konsenti-kunsenti, kiu okazigis polemikan diskuton en iu malnova fadeno.
Kaj tio, kio signifas ? Mi ne trovas la vorton "kunsenti" en la vortaro...

กลับไปด้านบน