去目錄頁

Kia vi sentas dion? Kia vi imagas lin aŭ sentas lian ĉeeston?

从 codesito, 2013年7月9日

讯息: 71

语言: Esperanto

Stefano888 (显示个人资料) 2013年7月26日上午5:02:51

mihxil:
Stefano888:Kio estas la demandon? Rilate al vivo eterna, ni kredas ke la animo estas nemorta, sed animoj havas komencon. Dio ne havas komencon. Li ĉiam estis.
Mi celis ke aplomba aserto ke Dio ne havas komencon ne estas respondo je demando de kie li venis.
Ni kredas ke Dio estas en ĉiuj lokoj ĉe ĉiuj tempoj. Do, la demando, kiun vi demandas, ŝajnas malsaĝa al mi.

mihxil:DNA estas mem molekulo kaj pri la nukleotidoj el kiuj ĝi konsistiĝas estas montrite ke estas verŝajne ke ili povas per si mem ekekzisti en naturo. Pri aminoacidoj estis jam la klasika ekperimento de Miller kaj Urey kiu montris ke ili tre facile per si mem originas.
Rilate al DNA la ĉefvorto estas "verŝajne." Mi ĵus legis pri tiun eksperimenton en Wikipedia. Ankoraŭ ĝi prenas multe da fulmo kaj akvovaporo fari lacerton, ĉu ne?

mihxil:
Stefano888: Kie vi vidis ĉi tion okazi? Donu al mi faktojn, ne teoriojn.
La ironio. Rimarkigu ke vi kredas je inteligentulo en la ĉielo kiu kreis la universon.
Mi kredas ke Dio estas en ĉiuj lokoj ĉe ĉiuj tempoj, ne nur en la ĉielo. La ekzisto de Dio ne povas esti pruvita aŭ malpruvita de scienco. Mi jam diris ĉi tion antaŭe. Kial vi malŝatas ĉi tiun kredon je Lia ekzisto?

mihxil:
Stefano888:Jes, oni devas havi multe da fido kredi tian sensencaĵon pri nevivantaĵoj produktantaj vivon.
Nomi ion sensencaĵo, ne igis ion sensencaĵo.
Al mi tiu ĉi estas sensencaĵo. Memkompreneble, vi havas malsaman opinion.

mihxil:
Stefano8888:Misteroj ne senchavas. Ĉiaokaze, se estas efektive Dio, ĉu vi vere pensas ke Li estus tiel malgranda ke vi povus analizi Lin? (Kompreneble, mi jam kredas ke Li ekzistas.)
Certe, se li ekzistus oni povus analizi lin. Eble ne tute, kaj eble ne eblus tute kompreni ĉion. Sed simple dekomence cedi ke nur temas pri mistero kaj do ŝajne eĉ ne indas provi analizi lin estas la sama rifuzo respondi la demandojn kiun mi menciis antaŭe. Kaj kial oni 'kredus' je mistero?
Nia religio diras ke iuj aĵoj estas nepre vera pri Dio. Tiujn ĉi ni nomas dogmoj. Estas aliaj aĵoj, kiujn ni povas kredi aŭ rifuzi kredi. Ni nomas tiujn aĵojn teologiaj opinioj. Estas aliaj aĵoj, kiujn ni ne povas klarigi. Ni nomas tiujn ĉi aĵojn misteroj. Kiam ni parolas pri Dio, ni parolas pri Iu, kiu estas tiel grandega ke ni ne povas plene kompreni ĉion pri Li. Do, estas multaj misteroj pri Dio. Se estas Dio kaj se Li estas tiel grandega, ĉu vi pensas ke estus neniuj misteroj pri Li?

Mi rigardis la filmeton. Ankoraŭ tiu ĉi estas teorio. Kiel mi diris antaŭe, ĝi prenas multe da fulmo kaj akvovaporo fari lacerton.

mihxil (显示个人资料) 2013年7月26日上午6:32:29

Stefano888:Ni kredas ke Dio estas en ĉiuj lokoj ĉe ĉiuj tempoj. Do, la demando, kiun vi demandas, ŝajnas malsaĝa al mi.
Eĉ iu kiu estas en 'ĉiuj' lokoj ĉe ĉiuj tempoj' bezonus klarigon. Io tia ne per si mem ekzistus. Jes, mi komprenas ke vi ŝatus tiel prezenti, ĉar tio senigus vin de la devo ion diri pri tio, sed tiun argumenton mi ne akceptas.

Stefano888: Ankoraŭ ĝi prenas multe da fulmo kaj akvovaporo fari lacerton, ĉu ne?
Tio estas kompleta misreprezento de la filmo, kaj de la tuto de scienco. Neniu diris ke fulmo kaj akvovaporo faras lacerton. Eble vi aŭdis pri la teorio de evoluado? Ekde vivkomenco eĉ ne plu estas dubo, la teorio de evoluado estas fakto. Kaj lacerto ne estas vivkomenco, ĝi estas produkto de miliardoj da jaroj de evoluado.

Vi estas aŭ ekstreme malhonesta aŭ ekstreme stulta pri via lacerto. Mi ne scias kio el la du estas pli malbona.

Stefano888:Kial vi malŝatas ĉi tiun kredon je Lia ekzisto?
Ĉar mankas pri li evidentaĵoj.

Stefano888: Al mi tiu ĉi estas sensencaĵo. Memkompreneble, vi havas malsaman opinion.
Ne estas afero de opinio. La ideoj pri vivkomenco kaj la teorio de evoluado ne estas sensencaĵoj. Ke vi opinias tiel montras nur sensciecon ĉe via flanko.

Stefano8888:Nia religio diras ke iuj aĵoj estas nepre vera pri Dio. Tiujn ĉi ni nomas dogmoj.
Jen, vi estas dogmuloj. La difino de fermita menso. Vi eĉ ne konsiderus ke Dio eble tute ne ekzistus, kaj simple tordas ĉiujn faktojn tiel, ke vi povas teni tiun dogmon.

Stefano8888:Se estas Dio kaj se Li estas tiel grandega, ĉu vi pensas ke estus neniuj misteroj pri Li?
Eble, sed nun ni simple tute nenion scias pri li. Ni nur havas la fantaziaĵojn de religiuloj.

Stefano8888:Mi rigardis la filmeton. Ankoraŭ tiu ĉi estas teorio. Kiel mi diris antaŭe, ĝi prenas multe da fulmo kaj akvovaporo fari lacerton.
Do, la filmeto tute ne temas pri lacertoj. Mencio de lacerto ĉi-teme do estas sufiĉe stulta, kaj honeste eĉ iom ofenda. Aldone vi ankoraŭ ne komprenas kion signifas 'teorio'. Ĉu ankaŭ la teorio de gravito estas 'ankoraŭ teorio' kaj do tiom facile flankenmetebla?

Stefano888 (显示个人资料) 2013年7月26日下午6:15:19

Kiom da specioj de vivantaĵoj estas en la mondo? Kiom da specioj de estingiĝaj vivantaĵoj estis en la mondo? Adiciu la du nombrojn. Kio estas la aĝo de la tero nun? Kio estis la aĝo de la tero kiam vivo komencis? Subtrahu la aĝo de la tero kiam vivo komencis de la aĝo de la tero nun. Dividu la totalan nombron de specioj (nunvivaj kaj estingiĝaj) per la nombro de jaroj, kiujn vivo estas estinta sur la tero. Kio estas la nombro, kiun vi havas? Nun, vi havos la nombron de novaj specioj por jaro. Mi estas scivola pri la rezulto de tiu ĉi kalkulo.

Mi bedaŭras ke vi sentas kiel vi faras pri mia Dio. Mi daŭros miajn preĝojn al Li. Mi havas neniun bonan kialon ĉesi. Mi bedaŭras ke vi pensas ke mi estas malhonesta. Kial vi malamas religion kaj la kredon je Dio tiom? Ĉu vi efektive kredas ke la mondo estos pli bona loko sen iu ajn religio? Kio pri Joseph Stalin? Vi estas junviro. Vi verŝajne ne scias tiom pri li. Li kaj liaj kunateistoj mortigis multe da kristanoj kaj judeoj. Mi scias pri rakontoj pri pastroj kaj aliaj kristanoj, kiuj estis mortigitaj de ateistoj en la antaŭa Sovetio. Mi ĉesis la diskuton pri mia Dio kun vi nun ĉar ŝajnas iri nenien. Nun, mi ŝatus scii kial iu ajn devus voli iĝi ateisto? Pensu pri la ateistoj en la Sovetio, kiuj mortigis kristanojn kaj judeojn, kiam vi respondas mian demandon.

codesito (显示个人资料) 2013年7月26日下午7:53:06

Stefano888:

Amiko, la europaj kristanoj mortigis 20 milionojn da sovetoj, kaj en tiu genocido partoprenis germanoj, hispanoj, litovoj, rumanoj... el kiuj la plej multaj estis fanatikaj kristanoj kiuj volis elimini la sovetojn.
Mi pensas ke la religiuloj nur povas kaŭzi militojn kaj detruon se ili ne estas en laika socio pli forta ol ili, kaj la kialo povus esti ke ili kredas stultaĵojn kiuj plenigas iliajn korojn je malamo.
Se ekzistas ia aĵo dia en la mondo, mi certas ke la ateistoj kaj agnostikistoj atingos ĝin pli frue ol religiaj falsuloj.

mihxil (显示个人资料) 2013年7月26日下午9:00:13

Stefano888:Mi estas scivola pri la rezulto de tiu ĉi kalkulo.
Bonvolu publikigi viajn dubojn en scienca ĵurnalo. Se vi havas realajn kontraŭargumentojn tiam tio eblu, kaj vi povus famiĝi.

Sed tio ne eblas, viaj argumentoj estas tre magraj.

Mi ne estas biologiisto, sed ekzistas milionoj da specioj kaj multopo de tio da specioj ne plu ekzistantaj. Certe la nombroj ne estas ekzakte sciataj. Des pli ĉar 'specio' en multaj kazoj ne estas tre klare difinita, ankoraŭ pli se ni rigardas tra la tempo. Ĉiuokaze, tre povas esti ke la averaĝa specikreiĝo estas multo en jaro. Eble eĉ pli ol po unu en tago. Sed tio tute ne ŝajnas al mi malverŝajne. Ekzistas nun milionoj da specioj, plejmulto el ili estas insektoj kaj tiel plu. Ne mirigus min se averaĝe po unu en tago aŭ eĉ pli aldoniĝas. Kvankam la afero estas multe pli laŭgrade ol tio kaj estus malfacile precize montri al tiu unu je ĉiu tago. Tio estas simple la naturo de evoluado. Temas pri laŭgradaj malgrandaj ŝanĝiĝoj.

Stefano888:Mi bedaŭras ke vi pensas ke mi estas malhonesta.
Vi tre malsincere prezentas la starpunkton de la alia flanko. Tiu mencio pri lacerto ekzemple estas preskaŭ fie malbona prezento de la kazo. Se vi bedaŭras ke aliaj trovus vin malhonesta, tiam mi rekomendus ke vi simple ne estu malhonesta.

Stefano888:Kial vi malamas religion kaj la kredon je Dio tiom?
Ĉar ĝi ŝajnas igi ulojn kiajn vin stultaj kaj malsinceraj, kaj tio estas domaĝo.

Stefano888:Ĉu vi efektive kredas ke la mondo estos pli bona loko sen iu ajn religio?
Povas esti, ĉar ne estas bone ke homoj tiom intence ignoremas pri la faktoj de la mondo.

Stefano888:Pensu pri la ateistoj en la Sovetio, kiuj mortigis kristanojn kaj judeojn, kiam vi respondas mian demandon.
Mi ne samopinias kun tiuj ateistoj kaj neniu mortigu iun alian. Estas skandale ke vi volas asociigi min kun tiuj fiuloj.

Kaj ĉiuokaze ne konceras la aferon. Mi estas ateisto ĉar Dio ne ekzistas. Kio alia oni estu? Kio bonas en memtrompo kaj intenca malsincero? Kio bonas en intenca malakcepto de faktoj kiel ekzemple tiu de evoluado? Kio bonas en intenca misprezento de teorioj de aliaj? Kio bonas en ekparoli pri lacertoj kiam temas pri la unuaj ĉeloj? Ĉio ĉi estas nur stulta kaj malsincera, kaj tia mi ne volas esti.

Stefano888 (显示个人资料) 2013年7月27日上午12:33:28

mihxil:
Stefano888:Mi estas scivola pri la rezulto de tiu ĉi kalkulo.
Bonvolu publikigi viajn dubojn en scienca ĵurnalo. Se vi havas realajn kontraŭargumentojn tiam tio eblu, kaj vi povus famiĝi.

Stefano888:Mi bedaŭras ke vi pensas ke mi estas malhonesta.
Vi tre malsincere prezentas la starpunkton de la alia flanko. Tiu mencio pri lacerto ekzemple estas preskaŭ fie malbona prezento de la kazo. Se vi bedaŭras ke aliaj trovus vin malhonesta, tiam mi rekomendus ke vi simple ne estu malhonesta.

Stefano888:Kial vi malamas religion kaj la kredon je Dio tiom?
Ĉar ĝi ŝajnas igi ulojn kiajn vin stultaj kaj malsinceraj, kaj tio estas domaĝo.
Kion mi diris pri la lacerto estis ŝerco. Mi legis pri tiun eksperimenton en Wikipedia kaj pensis ke bezonatas multe da fulmo kaj akvovaporo por produkti sufiĉe da aminoacidoj fari lacerton. Tio estas ŝerco. Kompreneble, mi scias, kion la teorio de evoluado diras. Estas kristanoj kiuj kredas tiun teorion. Nia pastro kredas ĝin. Tamen, ni ankoraŭ kredas ke ekzistas Dio. Mi povas klarigi nian teologion al vi kaj klarigi elĉerpaĵojn de la Biblio al vi. Mi povas klarigi al vi multajn aĵojn pri mia religio, sed vi efektive ne volas scii. Vi mokas min. Vi nomas min stulta. (Kvankam mi ne pensas ke mi estas.) Vi havas sintenon de forta malamo al religio. Ŝajnas al mi ke vi pensas ke religio estas via malamiko. Kiam mi parolas pri mia Dio al vi, vi diras aĵojn pri Li, kiuj ne estas veraj. Vi ŝajnas pensi ke mi estas parolanta pri dentofeino aŭ maljuna viro en la ĉielo. Mi diras al vi, kion ni kredas pri Dio. Vi mokas ĝin kaj nomas min malhonesta. Vi eĉ havas malpravajn ideojn pri mia religio, sed se mi provas korektigi vin, vi vorte atakas min. Mi neniam asociigis vin kun Stalin. Mi nur volis montri ke eĉ ateistoj faras malbonaĵojn al aliaj uloj. Neniu en nia eklezio mortigas ateistojn. Ni ne mortigas judeojn aŭ personojn de aliaj religioj. Eble, iuj kristanoj faris tion antaŭe. Tio ne estas tio, kion Kristo instruis al ni fari. Legu la Predikon sur la Monto. Relegu la unuajn du ĉapitrojn de la Biblio ankaŭ. Viaj faktoj pri tiuj ĉapitroj estis malpravaj ankaŭ. Estas homoj, kiuj havas Ph.D.'s kaj estas kristanoj. Esti ateisto ne estas necese signo de inteligenteco. Mi finiĝis. Mi ne argumentos kun vi plu. Restu ateisto, se tio estas kion vi efektive volas. Mi restos kristano. Mi preĝos al mia Dio kaj adoros Lin. Vi povas daŭri pensi ke Li ne ekzistas. Tio estas via elekto.

Stefano888 (显示个人资料) 2013年7月27日上午12:47:02

codesito:
Stefano888:
mihxil:
Stefano8888:Mi rigardis la filmeton. Ankoraŭ tiu ĉi estas teorio. Kiel mi diris antaŭe, ĝi prenas multe da fulmo kaj akvovaporo fari lacerton.
Do, la filmeto tute ne temas pri lacertoj. Mencio de lacerto ĉi-teme do estas sufiĉe stulta, kaj honeste eĉ iom ofenda. Aldone vi ankoraŭ ne komprenas kion signifas 'teorio'. Ĉu ankaŭ la teorio de gravito estas 'ankoraŭ teorio' kaj do tiom facile flankenmetebla?
Kiom da specioj de vivantaĵoj estas en la mondo? Kiom da specioj de estingiĝaj vivantaĵoj estis en la mondo? Adiciu la du nombrojn. Kio estas la aĝo de la tero nun? Kio estis la aĝo de la tero kiam vivo komencis? Subtrahu la aĝo de la tero kiam vivo komencis de la aĝo de la tero nun. Dividu la totalan nombron de specioj (nunvivaj kaj estingiĝaj) per la nombro de jaroj, kiujn vivo estas estinta sur la tero. Kio estas la nombro, kiun vi havas? Nun, vi havos la nombron de novaj specioj por jaro. Mi estas scivola pri la rezulto de tiu ĉi kalkulo.

Mi bedaŭras ke vi sentas kiel vi faras pri mia Dio. Mi daŭros miajn preĝojn al Li. Mi havas neniun bonan kialon ĉesi. Mi bedaŭras ke vi pensas ke mi estas malhonesta. Kial vi malamas religion kaj la kredon je Dio tiom? Ĉu vi efektive kredas ke la mondo estos pli bona loko sen iu ajn religio? Kio pri Joseph Stalin? Vi estas junviro. Vi verŝajne ne scias tiom pri li. Li kaj liaj kunateistoj mortigis multe da kristanoj kaj judeoj. Mi scias pri rakontoj pri pastroj kaj aliaj kristanoj, kiuj estis mortigitaj de ateistoj en la antaŭa Sovetio. Mi ĉesis la diskuton pri mia Dio kun vi nun ĉar ŝajnas iri nenien. Nun, mi ŝatus scii kial iu ajn devus voli iĝi ateisto? Pensu pri la ateistoj en la Sovetio, kiuj mortigis kristanojn kaj judeojn, kiam vi respondas mian demandon.
Amiko, la europaj kristanoj mortigis 20 milionojn da sovetoj, kaj en tiu genocido partoprenis germanoj, hispanoj, litovoj, rumanoj... el kiuj la plej multaj estis fanatikaj kristanoj kiuj volis elimini la sovetojn.
Mi pensas ke la religiuloj nur povas kaŭzi militojn kaj detruon se ili ne estas en laika socio pli forta ol ili, kaj la kialo povus esti ke ili kredas stultaĵojn kiuj plenigas iliajn korojn je malamo.
Se ekzistas ia aĵo dia en la mondo, mi certas ke la ateistoj kaj agnostikistoj atingos ĝin pli frue ol religiaj falsuloj.
Legu pri la vivoj de la novaj Ortodoksaj kristanaj martiroj de Rusio. La ateistoj faris tre malbonaĵojn al kristanoj en la Sovetio. Ili seksperfortis infanojn antaŭ iliaj gepatroj. Ili torturis kristanojn kaj mortigis ilin. Tiuj kristanoj nur volis adori Dion pace kaj fari bonaĵojn por aliaj uloj, sed la ateistoj persekutis ilin kaj mortigis ilin. Estas amastomboj en Rusio, kie ili enterigis kristanojn, kiuj estis mortigitaj de la ateistoj.

mihxil (显示个人资料) 2013年7月27日上午1:58:09

Stefano888:Kion mi diris pri la lacerto estis ŝerco. Mi legis pri tiun eksperimenton en Wikipedia kaj pensis ke bezonatas multe da fulmo kaj akvovaporo por produkti sufiĉe da aminoacidoj fari lacerton. Tio estas ŝerco.
Eble vi aŭdis pri la leĝo de Poe. Estas tre malrekomendinde fari tiajn 'ŝercojn'. Unue ĉar simple ne estas amuze, due ĉar ekzistas religiuloj kiuj serioze asertadas tiajn frenezaĵon, do estas ne eble fari la distingon.

Ĝenerale ne estas tre eble defendi religion kun memmoko aŭ ironio, ĉar ĉiam ekzistas religiuloj kiuj estas tiom ekstreme frenezaj, ke ĉia ironio konfuzeblas kun realo.

Stefano888: Kompreneble, mi scias, kion la teorio de evoluado diras. Estas kristanoj kiuj kredas tiun teorion. Nia pastro kredas ĝin.
Vi tiel ankaŭ ne diris ĉu vi kredas tiun teorion. Aldone mi devas diri ke mi plurfoje vidis ke religianoj diris ke ili komprenas kaj eĉ subtenas la teorion, sed ke tio ofte tute ne evidentiĝas esti vera. Kaj fakte mi pensas ke tiel ankaŭ estas en via kazo. Viaj rimarkoj pri la nombro de specioj, kaj ankaŭ via 'ŝerco' pri laceroj, ja montras nekredon kaj nepravigeblan skeptikon pri teorio de evoluado.

Stefano888:Vi nomas min stulta. (Kvankam mi ne pensas ke mi estas.)
Mi ankaŭ ne pensas ke vi estas stulta. Mi pensas ke via religio igas vin diri stultajn aferojn.

Stefano888: vi diras aĵojn pri Li, kiuj ne estas veraj.
Nenio pri li estas vera aŭ malvera, ĉar li ne ekzistas. Tial mi ankaŭ ne tre interesiĝus pri viaj klarigoj pri la ecoj kiujn li ja aŭ ne havas. Ĉar la premiso ĉiam restus ke li ekzistas, kaj tiu premiso simple estas falsa.

Stefano888: Vi ŝajnas pensi ke mi estas parolanta pri dentofeino aŭ maljuna viro en la ĉielo.
Mi ne pensas ke vi parolas pri tiuj, sed mi ja pensas ke la diferenco estas malgranda. Via dio nur estas pli svaga kaj pli malbone difinita, sed li estas same pura fantazio.

Stefano888: Vi mokas ĝin kaj nomas min malhonesta.
Mi nomis vin malhonesta, ĉar vi uzas 'ŝercojn' por moki faktojn. Ni parolis pri vivkomenco, vi atakas evoluadon. Eble estas mallerto, sed en miaj okuloj tio estas malhonesta.

Stefano888: Mi neniam asociigis vin kun Stalin. Mi nur volis montri ke eĉ ateistoj faras malbonaĵojn al aliaj uloj. Neniu en nia eklezio mortigas ateistojn. Ni ne mortigas judeojn aŭ personojn de aliaj religioj.
Ne mi komencis paroli pri kiu grupo estas plej kruela. Vi ŝajne trovis tion grava, kaj tute senkiale ekparolis pri krueaĵoj fare de 'ateistoj'. Do kial, tio ja estas asociigo.

Stefano888:Vi povas daŭri pensi ke Li ne ekzistas. Tio estas via elekto.
Ne, tio ne estas elekto. Mankas pri li evidentaĵoj, kaj do mi ne povas kredi ke li ekzistas. Ne restas elekto, estas devo pro sincero, kaj nenio pli.

mihxil (显示个人资料) 2013年7月27日上午2:04:19

Stefano888:estis mortigitaj de la ateistoj.
Ne ekzistas 'la' ateistoj. Ateistoj ne estas organizitaj, kaj tute ne ekzistas iu grupo 'la ateistoj'. Paroli pri 'la' ateistoj estas kiel paroli pri la barbuloj aŭ la blankuloj. Estas pli ĝuste paroli ĉi-kaze pri la Stalinistoj aŭ simile, ĉar eble tio ja estas ideologio en kiu tiu murdado havus lokon, sed ekzistas neniu ĝenerala idearo de 'la' ateistoj. Esti ateisto signifas nur unu aferon, nome ke tiu persono ne kredas ke dio ekzistas, kiel barbulo nur signifas ke tiu persono havas barbon.

LDau94 (显示个人资料) 2013年7月27日上午4:58:43

Mi ne kredas je Dio.

回到上端