Kia vi sentas dion? Kia vi imagas lin aŭ sentas lian ĉeeston?
de codesito, 9 de julio de 2013
Aportes: 71
Idioma: Esperanto
svoradzavarsky (Mostrar perfil) 9 de agosto de 2013 05:25:24
Miland (Mostrar perfil) 9 de agosto de 2013 07:07:43
svoradzavarsky:Mi sentas ke Dio amas min kaj komprenas min...Dankon pro via sindonemo, kundividi vian propran sperton kun ni!
baibaibibi (Mostrar perfil) 9 de agosto de 2013 20:06:18
pdenisowski (Mostrar perfil) 10 de agosto de 2013 03:40:25
svoradzavarsky:Mi sentas ke Dio amas min kaj komprenas min. Estas persono kiu amas kaj komprenas pli ol iu ajn, estas persono kiu donas min certecon ke mia vivo estas sencoplena, gardata kaj volata. Tion mi sentas. Sed imagi Dion mi ne povas, mi pensas ke Dio estas tute alia ol io ajn kion mi povas imagi.Bonege dirite - multan dankon!
Amike,
Paul
pdenisowski (Mostrar perfil) 10 de agosto de 2013 05:47:21
Benjamino:"Amen" signifas "Tiel estu.""Amen" estas PIVa vorto :amen. Interj. hebredevena, signifanta «vere, certe!», k uzata kiel vorto de aprobo aŭ sankcio, aŭ kiel lasta vorto de preĝoj
Estas ankaŭ multaj zamenhofaj ekzemploj.
Amike,
Paul
mihxil (Mostrar perfil) 10 de agosto de 2013 05:53:51
pdenisowski:Mi ne komprenas kial vi uloj parolas pri la signifo de la vorto 'amen'. Mi scias la signifon, kaj mi havas vortaron. Mi rimarkis nenion pri ĝia signifo, nur pri la kialo ĝin uzi. Kial vi ne reagas al rektaj demandoj al vi, al rektaj rimarkoj pri viaj afiŝoj, al reagoj je viaj afiŝoj, eĉ celitaj al mi persone?Benjamino:"Amen" signifas "Tiel estu.""Amen" estas PIVa vorto :amen. Interj. hebredevena, signifanta «vere, certe!», k uzata kiel vorto de aprobo aŭ sankcio, aŭ kiel lasta vorto de preĝoj
Estas ankaŭ multaj zamenhofaj ekzemploj.
Kio estas ĝentila pri tio?
codesito (Mostrar perfil) 10 de agosto de 2013 14:02:50
svoradzavarsky:Mi sentas ke Dio amas min kaj komprenas min. Estas persono kiu amas kaj komprenas pli ol iu ajn, estas persono kiu donas min certecon ke mia vivo estas sencoplena, gardata kaj volata. Tion mi sentas. Sed imagi Dion mi ne povas, mi pensas ke Dio estas tute alia ol io ajn kion mi povas imagi.Se vi tute ne povas imagi dion, kiel vi scias ke dio gardas kaj komprenas vin? Eble kio protektas vin estas alia afero: ia anĝelo aŭ la suno.
Mi sentas ke la suno, la luno, la atmosfero, ktp. protektas kaj zorgas pri mi, sed bedaŭrinde nenian dion mi sentas.
Svorad (Mostrar perfil) 10 de agosto de 2013 14:59:41
codesito:Saluton,codesito! Dankon por via demando. Estas malfacile respondi ĝin, mi tamen provos. Mi dirus ke rilate al Dio mi estas kiel blindulo. Nek denaskaj blinduloj povas imagi kolorojn aŭ formojn, sed tio ĉi ne signifas ke la objektojn ĉirkau ilin ne ekzistas. Ili ne povas imagi iliajn amikojn, sed tio ĉi ne signifas ke ili ne sentas ilian amikecon. Mi scias, vi povus diri ke blinduloj ja havas ankaŭ aliajn sensojn por percepti la mondon. Vere, ili havas. Sed mi, rilate al Dio, ne havas iun ajn senson krom mia kredo. Sed ĉi tiu kredo povas transformi (aŭ vekigi) eĉ miajn sensojn. Kaj mi povas rigardi kaj aŭskulti kaj mi iam sentas ke malantaŭ la rigardata kaj aŭskultata estas Dio, nome tiu kiu ankaŭ estas rigardanta kaj aŭskultanta. Sed Dio ĉiam restas kaŝita. Kaj de kie mi scias ke tiu kiu min gardas kaj komprenas estas Dio? Mi ne scias, de kie mi tion scias, do mi scias. Eble homoj diris ĉi tion al mi, eble mi tion legis en libroj. Sed la certeco estas mia. Koncerne anĝelojn, vi pravas, anĝeloj gardas nin kaj estas senditaj de Dio, pro tio ili ja nomiĝas anĝeloj. Povas esti ke Dio komunikas kun ni pere de anĝeloj, sed ŝajnas ke ili estas tiel tute sindoneme servantaj ke ni ilin eĉ ne perceptas. Mi esperas ke mi almenaŭ parte respondis vian demandon.svoradzavarsky:Mi sentas ke Dio amas min kaj komprenas min. Estas persono kiu amas kaj komprenas pli ol iu ajn, estas persono kiu donas min certecon ke mia vivo estas sencoplena, gardata kaj volata. Tion mi sentas. Sed imagi Dion mi ne povas, mi pensas ke Dio estas tute alia ol io ajn kion mi povas imagi.Se vi tute ne povas imagi dion, kiel vi scias ke dio gardas kaj komprenas vin? Eble kio protektas vin estas alia afero: ia anĝelo aŭ la suno.
Mi sentas ke la suno, la luno, la atmosfero, ktp. protektas kaj zorgas pri mi, sed bedaŭrinde nenian dion mi sentas.
Stefano888 (Mostrar perfil) 13 de agosto de 2013 18:23:28
mihxil (Mostrar perfil) 13 de agosto de 2013 18:38:25
Stefano888:Estas interesa ke tiom multe da homoj ne kredas ke estas Dio aŭ ekzistas anĝeloj, sed volonte kredas je la ekzisto de eksterteranoj de aliaj planedoj aŭ sunsistemoj.Ekzistas homoj kiuj kredas ke teron vizitas eksterteranoj, sed tio estas minimume tiom malracie kiel kredi je Dio. Kaj mi ne kredas ke estas pli da homoj kiuj kredas tion.
Stefano888:Tion ĉi dirante, tamen, mi ja diras ke anĝeloj estas nevideblaj eksterteranoj. Antaŭ multaj jaroj, unu el ili savis mian vivon. Do, mi scias de mia propra persona sperto ke ili vere ekzistas.Nu, vi ne diras detalojn, sed mi supozas ke vi iel iluziis. Kio precize okazis?