前往目錄

Mi estas konfuzita pri e-participoj

貼文者: eric_vandenburg, 2013年8月6日

訊息: 16

語言: Esperanto

AnthonyLondon (顯示個人資料) 2013年8月12日下午7:20:48

Mi ne komprenas:
"Ŝi lernas kante" signifas "ŝi lernas kiel kanto aŭ kvazaŭ "ŝi" estas kanto
Se mi dirus "mi iros aŭte" tio ne signifas ke mi iros kvazaŭ mi estas aŭto, ĉu ne?

RiotNrrd (顯示個人資料) 2013年8月12日下午9:34:01

Mi kredas ke ŝi lernis kante povas signifi ŝi lernis (ion) per (aŭ kun) kanto(j). Simila al la frazo ŝi lernis je kantoj.

Mi iros aute sekvas la saman skemon.

Ondo (顯示個人資料) 2013年8月13日上午10:54:53

Terurĉjo:
Ĉu eblas diri "Ŝi lernas kante" anstataŭe?
eblas, sed ne indas, ĉar la frazo signifas "ŝi lernas kiel kanto aŭ kvazaŭ "ŝi" estas kanto, do la senco ne estas "dum ŝi lernas, ŝi kantas".
Vere stranga interpreto! Kion do laŭ vi signifas, ekzemple, "ŝi volas esprimi sin kante". Aŭ ĉu vi opinias, ke oni ne rajtas diri tiel?

michaleo (顯示個人資料) 2013年8月13日上午11:46:42

Mi ne estus certa, kiel interpreti ambaŭ frazojn. Verŝajne, ne nur mi.
1. "Ŝi lernas kante"
Laŭ mi, kante povus priskribi manieron. Sed kion signifas kante?
2. "Ŝi lernis je kantoj".
Ĉi tiu frazo, probable signifus: "Ŝi lernis kantojn", sed ne "Ŝi lernis kantante" aŭ "Ŝi lernis per kanto(j)". Mi interpretus, ke en denaska lingvo de parolanto post vorto lerni uziĝas iu prepozicio, do li uzis universalan prepozicion "je".
Simile, "Ŝi kredas je Dio" signifas "Ŝi kredas Dion", sed ne "Ŝi kredas Die""per Dio". Kion ajn tio signifus.

eric_vandenburg (顯示個人資料) 2013年8月19日下午12:34:54

Post ĉi tio, mi votas neniam plu uzi adverbojn estontece... diable!... en la estonteco!

Serioze, sajnas al mi, (pro ĉi tiu diskuto), ke la adverba gramatiko ankoraŭ ne estas tute klare precizigita. Eble, precedenco kaj kunteksto meritas pli ol skribitaj reguloj. Mi supozas ke ĉi tio ne estas granda afero, se oni zorgas eviti adverbajn frazojn kun multaj eblaj sencoj.

Sed eble la vojo al fluecon postulas pli da Esperantaj krimromanoj, malpli da PMEG. (Aŭ, verŝajne, ambaŭ.)

Ondo (顯示個人資料) 2013年8月19日下午4:44:10

eric_vandenburg:Serioze, sajnas al mi, (pro ĉi tiu diskuto), ke la adverba gramatiko ankoraŭ ne estas tute klare precizigita.
Ke io ne estas facile klarigebla, ne signifas, ke ĝi ne estas klara aŭ utila.
Sed eble la vojo al fluecon postulas pli da Esperantaj krimromanoj, malpli da PMEG.
Tre bona ideo!

回到上端