Ke daftar isi

Tajpado en Esperanto per Android

dari erinja, 8 Agustus 2013

Pesan: 109

Bahasa: Esperanto

Urho (Tunjukkan profil) 24 Januari 2015 11.07.07

MessagEase-klavaro estis ĝisdatiga al la versio 11.6.0 ĉe Google Play. Vi povas elŝuti ĝin ankaŭ ĉe la paĝo ”Android Downloads” de la kreinto.

LIGILOJ (angle):

Urho (Tunjukkan profil) 21 Maret 2015 06.26.16

Vidu la artikolon pri MessagEase-klavaro ĉe la anglalingva Vikipedio:

Urho (Tunjukkan profil) 17 April 2015 18.29.14

MessagEase-klavaro estis ĝisdatiga al la versio 11.7.3. Vi povas elŝuti ĝin ĉe la paĝo ”Android Downloads” de la kreinto kaj ĉe Google Play.

Ĝisdatigita: 2015-04-23

Urho (Tunjukkan profil) 1 Juni 2015 12.54.53

MessagEase-klavaro estis ĝisdatiga al la versio 11.8.0 ĉe Google Play. Vi povas elŝuti ĝin ankaŭ ĉe la paĝo ”Android Downloads” de la kreinto.

LIGILOJ (angle):

Vinisus (Tunjukkan profil) 1 Juni 2015 13.11.13

Mi ĉiam uzas EK (Esperanto-klavaro), eble ĝi estas la unua tiucele kreita.

Urho (Tunjukkan profil) 1 Juni 2015 16.48.45

Vinisus:Mi ĉiam uzas EK (Esperanto-klavaro), eble ĝi estas la unua tiucele kreita.
EK funkcias nur en la operaciumo Vindozo, sed ne en Android, bedaŭrinde. malgajo.gif

Lakiro (Tunjukkan profil) 1 Juni 2015 17.37.14

Urho:
Vinisus:Mi ĉiam uzas EK (Esperanto-klavaro), eble ĝi estas la unua tiucele kreita.
EK funkcias nur en la operaciumo Vindozo, sed ne en Android, bedaŭrinde. malgajo.gif
Kial vi bedaŭras pri Android? Premu longe "g" - trovos "ĝ", kaj tiel plu. ridulo.gif

Urho (Tunjukkan profil) 12 Juni 2015 21.50.52

Kara Lakiro, mi bedaŭris nur pro tio, ke Vinisus ne povas uzi EK-on. ridulo.gif

Do, kiel dirite, en la operaciumo Android oni povas uzi Google-klavaron, en kiu ekzistas du ebloj tajpi Esperantajn literojn: (1) Vera Esperanto-klavaro kaj (2) Alfabeto (QWERTY) -klavaro, kiun vi menciis en via mesaĝo.

Nu tamen, mi uzas MessagEase-klavaron, kiu estas (miaopinie) la plej bona klavaro por tuŝekranaj aparatoj (smartfonoj, tabulkomputiloj, smarthorloĝoj ktp.). — Mi nun povas uzi ĝin eĉ en mia iOS-aparato. ridulo.gif

Lakiro (Tunjukkan profil) 13 Juni 2015 17.02.55

Urho:Kara Lakiro, mi bedaŭris nur pro tio, ke Vinisus ne povas uzi EK-on. ridulo.gif
ridulo.gif ridulo.gif Mi komprenis. Sed post via mesaĝo mi ekinteresiĝis pri mia smartfono kaj trovis ke ĝi enhavas klavaron Android (AOSP), kies latina parto estas QWERTY.

Urho (Tunjukkan profil) 17 Juli 2015 08.20.45

Kiel dirite, MessagEase estas tre deformebla klavaro laŭ la bezonoj de uzanto. — Se vi ekzemple devas aldoni la Ŭ-literon, tio estas tre facila tasko (vidu sube la konsilojn de kaŝperanto).

Mi iom testis, kiu loko estus pli bona por Ŭ-litero sur la angla (aŭ la finna) klavarfasono: En la lernu!-vortaro "AŬ"-vortoj (t.e. vortoj, en kiuj estas "aŭ"-diftongo) ja ekzistas ĉ. 1.200 ekzempleroj kaj "EŬ"-vortoj 273 ekzempleroj. "OŬ"-vortoj estas nur unu (poŭpo) — Do ŝajnas, ke la plej bona (kaj utila) loko estas ĉe H-litero jene:

   H k
   ŭ

La konsiloj de kaŝperanto:

kaŝperanto:
Urho:En la Android-versio literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ kaj ŝ ja ekzistas, sed mi ne komprenas kie estas la Esperanta litero ŭ (= u + brevo)? – La litero ǔ (= u + haĉeko) ja ekzistas, sed ĝi ne estas ĝusta litero.
Mi tajpas ŭ tiele:
1) Iumaniere enpoŝigi 'ŭ'-on (guglu pri esperantaj vortoj kiu ĝin uzas, ktp.)
2) En la Messagease app, iru al Agordoj -> Reprogramu vian klavaron.
3) Tuŝu la unuan skatolon kaj tajpi geston, kiun vi volas asigni al 'ŭ' (mi uzas la plej supran kaj maldekstran klavon kaj la supren geston).
4) Tuŝu la duan skatolon kaj elpoŝigi la 'ŭ'-on, kiun vi antaŭe enpoŝigis.
5) Tuŝu "aldonu", kaj ĝi estos aldonita al via klavaro.

Laŭ mia scio oni povas aldoni iu ajn literon aŭ simbolon tiumaniere.
P.S. — Mian proponon por la finna klavarfasono vi trovas en la paĝo 3. ridulo.gif

Kembali ke atas