У садржају

Tajpado en Esperanto per Android

од erinja, 08. август 2013.

Поруке: 110

Језик: Esperanto

Urho (Погледати профил) 19. јануар 2015. 06.58.39

Unu rimarko pri MessagEase-klavaro (Esperanto): Vi laŭbezone povas forigi la Ĥ-literon en la klavaro, ĉar ĝi estas malofte uzata en Esperanto (vi ja povas tajpi ĝin per la kombino H + kombin-gesto sur la A-litero aŭ per la kombino H + ^).

La forigo de la Ĥ-litero ebligas al vi uzon de plia litero (aŭ signo) sur ĉi tiu klavo. ridulo.gif

Urho (Погледати профил) 24. јануар 2015. 11.07.07

MessagEase-klavaro estis ĝisdatiga al la versio 11.6.0 ĉe Google Play. Vi povas elŝuti ĝin ankaŭ ĉe la paĝo ”Android Downloads” de la kreinto.

LIGILOJ (angle):

Urho (Погледати профил) 21. март 2015. 06.26.16

Vidu la artikolon pri MessagEase-klavaro ĉe la anglalingva Vikipedio:

Urho (Погледати профил) 17. април 2015. 18.29.14

MessagEase-klavaro estis ĝisdatiga al la versio 11.7.3. Vi povas elŝuti ĝin ĉe la paĝo ”Android Downloads” de la kreinto kaj ĉe Google Play.

Ĝisdatigita: 2015-04-23

Urho (Погледати профил) 01. јун 2015. 12.54.53

MessagEase-klavaro estis ĝisdatiga al la versio 11.8.0 ĉe Google Play. Vi povas elŝuti ĝin ankaŭ ĉe la paĝo ”Android Downloads” de la kreinto.

LIGILOJ (angle):

Vinisus (Погледати профил) 01. јун 2015. 13.11.13

Mi ĉiam uzas EK (Esperanto-klavaro), eble ĝi estas la unua tiucele kreita.

Urho (Погледати профил) 01. јун 2015. 16.48.45

Vinisus:Mi ĉiam uzas EK (Esperanto-klavaro), eble ĝi estas la unua tiucele kreita.
EK funkcias nur en la operaciumo Vindozo, sed ne en Android, bedaŭrinde. malgajo.gif

Lakiro (Погледати профил) 01. јун 2015. 17.37.14

Urho:
Vinisus:Mi ĉiam uzas EK (Esperanto-klavaro), eble ĝi estas la unua tiucele kreita.
EK funkcias nur en la operaciumo Vindozo, sed ne en Android, bedaŭrinde. malgajo.gif
Kial vi bedaŭras pri Android? Premu longe "g" - trovos "ĝ", kaj tiel plu. ridulo.gif

Urho (Погледати профил) 12. јун 2015. 21.50.52

Kara Lakiro, mi bedaŭris nur pro tio, ke Vinisus ne povas uzi EK-on. ridulo.gif

Do, kiel dirite, en la operaciumo Android oni povas uzi Google-klavaron, en kiu ekzistas du ebloj tajpi Esperantajn literojn: (1) Vera Esperanto-klavaro kaj (2) Alfabeto (QWERTY) -klavaro, kiun vi menciis en via mesaĝo.

Nu tamen, mi uzas MessagEase-klavaron, kiu estas (miaopinie) la plej bona klavaro por tuŝekranaj aparatoj (smartfonoj, tabulkomputiloj, smarthorloĝoj ktp.). — Mi nun povas uzi ĝin eĉ en mia iOS-aparato. ridulo.gif

Lakiro (Погледати профил) 13. јун 2015. 17.02.55

Urho:Kara Lakiro, mi bedaŭris nur pro tio, ke Vinisus ne povas uzi EK-on. ridulo.gif
ridulo.gif ridulo.gif Mi komprenis. Sed post via mesaĝo mi ekinteresiĝis pri mia smartfono kaj trovis ke ĝi enhavas klavaron Android (AOSP), kies latina parto estas QWERTY.

Вратите се горе