Mensagens: 109
Idioma: Esperanto
Urho (Mostrar o perfil) 24 de janeiro de 2015 11:07:07
LIGILOJ (angle):
- Heimpaĝo de MessagEase-klavaro
- Klavaroj/klavarfasonoj de uzantoj de MessagEase (Esperanto, la azerbajĝana, la finna, la hungara, la persa, la turka ktp.). Por elŝuti, bv. observi la konsilojn de la paĝo!
- MessagEase-klavaro en Facebook
- MessagEase-klavaro en Twitter (Tujtero)
- La kampanjo-paĝo de MessagEase ĉe Indiegogo.
Urho (Mostrar o perfil) 21 de março de 2015 06:26:16
Urho (Mostrar o perfil) 17 de abril de 2015 18:29:14
Ĝisdatigita: 2015-04-23
Urho (Mostrar o perfil) 1 de junho de 2015 12:54:53
LIGILOJ (angle):
- Heimpaĝo de MessagEase-klavaro
- Klavaroj/klavarfasonoj de uzantoj de MessagEase (Esperanto, la azerbajĝana, la finna, la hungara, la persa, la turka ktp.). Por elŝuti, bv. observi la konsilojn de la paĝo!
- MessagEase-klavaro en Facebook
- MessagEase-klavaro en Twitter (Tujtero).
Vinisus (Mostrar o perfil) 1 de junho de 2015 13:11:13
Urho (Mostrar o perfil) 1 de junho de 2015 16:48:45
Vinisus:Mi ĉiam uzas EK (Esperanto-klavaro), eble ĝi estas la unua tiucele kreita.EK funkcias nur en la operaciumo Vindozo, sed ne en Android, bedaŭrinde.
Lakiro (Mostrar o perfil) 1 de junho de 2015 17:37:14
Urho:Kial vi bedaŭras pri Android? Premu longe "g" - trovos "ĝ", kaj tiel plu.Vinisus:Mi ĉiam uzas EK (Esperanto-klavaro), eble ĝi estas la unua tiucele kreita.EK funkcias nur en la operaciumo Vindozo, sed ne en Android, bedaŭrinde.
Urho (Mostrar o perfil) 12 de junho de 2015 21:50:52
Do, kiel dirite, en la operaciumo Android oni povas uzi Google-klavaron, en kiu ekzistas du ebloj tajpi Esperantajn literojn: (1) Vera Esperanto-klavaro kaj (2) Alfabeto (QWERTY) -klavaro, kiun vi menciis en via mesaĝo.
Nu tamen, mi uzas MessagEase-klavaron, kiu estas (miaopinie) la plej bona klavaro por tuŝekranaj aparatoj (smartfonoj, tabulkomputiloj, smarthorloĝoj ktp.). — Mi nun povas uzi ĝin eĉ en mia iOS-aparato.
Lakiro (Mostrar o perfil) 13 de junho de 2015 17:02:55
Urho:Kara Lakiro, mi bedaŭris nur pro tio, ke Vinisus ne povas uzi EK-on.Mi komprenis. Sed post via mesaĝo mi ekinteresiĝis pri mia smartfono kaj trovis ke ĝi enhavas klavaron Android (AOSP), kies latina parto estas QWERTY.
Urho (Mostrar o perfil) 17 de julho de 2015 08:20:45
Mi iom testis, kiu loko estus pli bona por Ŭ-litero sur la angla (aŭ la finna) klavarfasono: En la lernu!-vortaro "AŬ"-vortoj (t.e. vortoj, en kiuj estas "aŭ"-diftongo) ja ekzistas ĉ. 1.200 ekzempleroj kaj "EŬ"-vortoj 273 ekzempleroj. "OŬ"-vortoj estas nur unu (poŭpo) — Do ŝajnas, ke la plej bona (kaj utila) loko estas ĉe H-litero jene:
H k
ŭ
La konsiloj de kaŝperanto:
kaŝperanto:P.S. — Mian proponon por la finna klavarfasono vi trovas en la paĝo 3.Urho:En la Android-versio literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ kaj ŝ ja ekzistas, sed mi ne komprenas kie estas la Esperanta litero ŭ (= u + brevo)? – La litero ǔ (= u + haĉeko) ja ekzistas, sed ĝi ne estas ĝusta litero.Mi tajpas ŭ tiele:
1) Iumaniere enpoŝigi 'ŭ'-on (guglu pri esperantaj vortoj kiu ĝin uzas, ktp.)
2) En la Messagease app, iru al Agordoj -> Reprogramu vian klavaron.
3) Tuŝu la unuan skatolon kaj tajpi geston, kiun vi volas asigni al 'ŭ' (mi uzas la plej supran kaj maldekstran klavon kaj la supren geston).
4) Tuŝu la duan skatolon kaj elpoŝigi la 'ŭ'-on, kiun vi antaŭe enpoŝigis.
5) Tuŝu "aldonu", kaj ĝi estos aldonita al via klavaro.
Laŭ mia scio oni povas aldoni iu ajn literon aŭ simbolon tiumaniere.