Към съдържанието

Kiel oni tradukas "smartphone"?

от raffadalbo, 15 август 2013

Съобщения: 103

Език: Esperanto

raffadalbo (Покажи профила) 15 август 2013, 06:48:11

Mi ne sukcesis trovi bonan tradukon por "smartphone". La vortaro de lernu! ne donas ian ajn tradukon. "Google translate" donas "inteligenta telefono", kiun mi ne ŝatas (sed eble estas korekta, mi ne scias). Mi ne trovis trafon en vortaro.net, majstro.com, dicts.info, retavortaro.de.

Kiun vorton vi konsilas? (Pormomente, mi uzos la vorton "ruza poŝtelefono".)

Dankon. ridulo.gif

Kirilo81 (Покажи профила) 15 август 2013, 07:45:56

Ĉar "smartphone" estas internaciismo, vi povas ĝin laŭ §15 de la Fundamenta Gramatiko senprobleme esperantigi kiel smartfono. Ĉi tiu formo fakte estas jam uzata.

riisto (Покажи профила) 15 август 2013, 08:02:38

Kirilo81:Ĉar "smartphone" estas internaciismo, vi povas ĝin laŭ §15 de la Fundamenta Gramatiko senprobleme esperantigi kiel smartfono. Ĉi tiu formo fakte estas jam uzata.
Ankaŭ la vorto "kompufono" estas registrita ĉe ViVo.

Tamen, temas pri termino el merkatiko, kiun mi ne bezonas. Por mi estas simple "telefono", aŭ mi specifas la mastruman sistemon, ekzemple "Androido". Mi ne sentas la bezonon apartigi iun svage difinitan specialan kategorion de pli kompleksaj (pli multekostaj) telefonoj.

Francestral (Покажи профила) 15 август 2013, 08:08:01

raffadalbo:Pormomente, mi uzos la vorton "ruza poŝtelefono".
Laŭ ReVo: ruza = Artifike kaj lerte trompa
Laŭ PIV: ruza = Kapabla elpensi lertajn, artifikajn rimedojn, por atingi celon, k uzi ilin, ne rimarkate de aliaj
Do mi pensas ke "ruza poŝtelefono" ne taŭgas.

Tiu ViVo-a artikolo proponas:
-inteligenta poŝtelefono
-kompufono (komputila poŝtelefono)

Kompufono verŝajne devenas de la franca vorto ordiphone (ordinateur téléphone) (komputilo telefono).

Sed mi pensas ke smartfono pli taŭgas ol "inteligenta poŝtelefono" kaj kompufono.

Rq: Pormomente ne estas en PIV kaj ReVo. Kio estas ĝia preciza Esperanta difino?

-----Posta skribaĵo-----
riisto estis pli rapida ol mi.

raffadalbo (Покажи профила) 15 август 2013, 08:16:36

Kirilo81:Ĉar "smartphone" estas internaciismo, vi povas ĝin laŭ §15 de la Fundamenta Gramatiko senprobleme esperantigi kiel smartfono. Ĉi tiu formo fakte estas jam uzata.
Mi opinias ke vi pravas.

Kirilo81 (Покажи профила) 15 август 2013, 08:23:53

kompufono estas tute fuŝa termino, ne ekzistas vortfando kiel valida vortfarada procezo en Esperanto.

Ankaŭ mi kutime uzas simple "telefono", kiam mi parolas pri ĉiaj specoj de hejmaj, poŝ- kaj "inteligentaj" telefonoj. Ĉar mi mem havas Galaxy Tab, mi nomas ĝin ofte ankaŭ pletotelefono.

Kirilo81 (Покажи профила) 15 август 2013, 08:25:12

Francestral:Pormomente ne estas en PIV kaj ReVo. Kio estas ĝia preciza Esperanta difino?
Mi komprenas ĝin kiel "provizore" (do "por la nuna momento, ĝis mi trovos ion pli bonan" ).

sudanglo (Покажи профила) 15 август 2013, 08:34:22

Google Translate donas por multaj lingvoj formon proksiman al smartfono, sed por Esperanto ĝi transformas tion al inteligenta telefono.

Smartfono eble estas bone ĉar tiel la radik-stoko povas potenciale enriĉiĝi per 'smart' en la signifo de maŝin-inteligenta aŭ multfunkcia.

Kiu scias? Eble estonte multaj aparatoj nun malinteligentaj fariĝos smartaj. Kiu volas smart-fridujon aŭ smart-aŭton?

raffadalbo (Покажи профила) 15 август 2013, 08:37:28

Francestral:Laŭ ReVo: ruza = Artifike kaj lerte trompa...
Do mi pensas ke "ruza poŝtelefono" ne taŭgas.
Eble "lerta" taŭgus.

Francestral:Tiu ViVo-a artikolo proponas:
-inteligenta poŝtelefono
-kompufono (komputila poŝtelefono)
Mi legis tiun ligilon kaj mi taksas ĝin interesa, kvankam mi konsentas ankaŭ kun Kirilo81 (smartfono).

Francestral: Rq: Pormomente ne estas en PIV kaj ReVo. Kio estas ĝia preciza Esperanta difino?
"pormomente" estas en la vortaro de lernu! (eo-italiano, traduko: "per ora", kaj ankaŭ eo-français, traduko: "pour un moment" - tamen "per ora" korespondas al "pour l'instant" kiu estas malsame de "pour un moment" ).

Kvankam "pormomente" estas konstruata laŭ la reguloj de Esperanto, verŝajne sufiĉas "momente".

raffadalbo (Покажи профила) 15 август 2013, 08:40:00

... aŭ "provizore" (kiun konsilas Kirilo81).

Обратно нагоре