Ujumbe: 7
Lugha: Esperanto
Uppsala (Wasifu wa mtumiaji) 7 Septemba 2013 7:27:01 asubuhi
Pardonu, kiel oni tradukas la anglan vorton "wi-fi"? Dankon!
Tjeri (Wasifu wa mtumiaji) 7 Septemba 2013 8:07:19 asubuhi
Francestral (Wasifu wa mtumiaji) 7 Septemba 2013 9:50:49 asubuhi
Wifi ne estas reto, sed aro de protokoloj. Protokolo estas aro de reguloj pri sendo de datumoj en komputila reto.
akueck (Wasifu wa mtumiaji) 7 Septemba 2013 9:51:45 asubuhi
Tjeri:kaj foje oni povas trovi la neologismon vifioVifio estas internacia vorto, do uzebla lau Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko.
Cetere ne temas pri "neologismo" lau Zamenhofa kompreno:
1) "... tio, kion mi nomas 'neologismoj' (t. e. de novaj formoj, kiuj devos konkuradi kun formoj ekzistantaj jam en la 'Fundamento') ...", el:
Ludovikito (1980): iam kompletigota verkaro de l. l. zamenhof kajero 7 "klopodis organizi, sed vane!". Kioto, eldonejo ludovikito, presejo dai nippon. (Ludovikito = Ito Kanzi), pagho 404.
2) En piednoto de komentita redono*) de la Bulonja Deklaracio (kun
resendo al "Leteroj de L. L. Zamenhof" [prezentado kaj komentado de
Prof. G. Waringhien], Volumo I, SAT 1948) estas skribita:
"Sub 'neologismoj' Zamenhof tute aparte komprenis iun ajn lingvoelementon, ech gramatikilon au alfabetan literon, kiun oni prenus paralele al la fundamenta ..."
*) Tiu chi redono trovighas en mia ekzemplero de la "Fundamento de
Esperanto", 10-a eldono, Pisa, Edistudio, 1991, paghoj 31 ghis 39.
Amike
Andreas
Urho (Wasifu wa mtumiaji) 7 Septemba 2013 10:07:28 asubuhi
Tjeri:Sendrata reto kaj foje oni povas trovi la neologismon vifioĈu povus esti jene?
- sendrata loka reto (aŭ sendrata loka regiona reto) = (angle) wireless local area network (WLAN) ≈ Wi-Fi
Tjeri (Wasifu wa mtumiaji) 7 Septemba 2013 10:08:32 asubuhi
Wifi ne estas reto, sed aro de protokoloj.Prave Francestral, sed la homoj, kiuj uzas la vorton malofte scias tion, same, kiel pri bos kaj canis
Belmiro (Wasifu wa mtumiaji) 7 Septemba 2013 3:41:15 alasiri
Uppsala:Saluton al ĉiuj!Pri WI-FI kaj aliaj komputilaj vortoj vidu:
Pardonu, kiel oni tradukas la anglan vorton "wi-fi"? Dankon!
Ligilo al Komputeko
Belmiro