לתוכן העניינים

Kio estus oportuna traduko de "teen movie"?

של futurespy, 14 בספטמבר 2013

הודעות: 23

שפה: Esperanto

Ondo (הצגת פרופיל) 16 בספטמבר 2013, 11:24:03

sudanglo:En la angla 'teen' signifas 12-19-jaraĝa. Do dekkelkjarula estas tute kontentiga traduko.

Sed 'teen movie' ne estas tute neŭtrala priskribo, ĝi estas iom malestima. Ĉu tiu nuanco estas konservita en 'dekkelkjarula filmo' mi ne povus diri - eble jes.
Mi samopinias pri "dekkelkjarula". Kaj se la fenomeno mem estas konsiderata duone malestime, nenio povas malhelpi iun ajn nomon rapide ekhavi tian kromsignifon. Eĉ povas okazi, ke unu grupo uzas ĝin por mallaŭdi, alia por esprimi ŝaton kaj eble tria tute neŭtrale kiel ĝenronomon.

Parolante pri kromsignifoj, mi iam legis "plenkreskemulo" (= dekkelkjarulo), kaj mi tuj kaptis la nuancon. Mi ŝatas la vorton kaj iam uzas ĝin.

Francestral (הצגת פרופיל) 16 בספטמבר 2013, 19:28:36

sudanglo:En la angla 'teen' signifas 12-19-jaraĝa.
Ĉu vi certas? Laŭ Oxford Dictionaries, "teenager" signifas "a person aged between 13 and 19 years" (ulo, kies aĝo estas inter 13 kaj 19 jaroj).

sudanglo (הצגת פרופיל) 18 בספטמבר 2013, 09:45:42

Francestral:
sudanglo:En la angla 'teen' signifas 12-19-jaraĝa.
Ĉu vi certas? Laŭ Oxford Dictionaries, "teenager" signifas "a person aged between 13 and 19 years" (ulo, kies aĝo estas inter 13 kaj 19 jaroj).
Prave la unua 'teen'-jaro estas 'thirteen', la lasta 'nineteen'.

Tamen estas iom de necerteco kiam oni parolas pri numera afero de X ĝis Y, ĉu tio inkluzivas la limojn.

לראש הדף