メッセージ: 23
言語: Esperanto
Ondo (プロフィールを表示) 2013年9月16日 11:24:03
sudanglo:En la angla 'teen' signifas 12-19-jaraĝa. Do dekkelkjarula estas tute kontentiga traduko.Mi samopinias pri "dekkelkjarula". Kaj se la fenomeno mem estas konsiderata duone malestime, nenio povas malhelpi iun ajn nomon rapide ekhavi tian kromsignifon. Eĉ povas okazi, ke unu grupo uzas ĝin por mallaŭdi, alia por esprimi ŝaton kaj eble tria tute neŭtrale kiel ĝenronomon.
Sed 'teen movie' ne estas tute neŭtrala priskribo, ĝi estas iom malestima. Ĉu tiu nuanco estas konservita en 'dekkelkjarula filmo' mi ne povus diri - eble jes.
Parolante pri kromsignifoj, mi iam legis "plenkreskemulo" (= dekkelkjarulo), kaj mi tuj kaptis la nuancon. Mi ŝatas la vorton kaj iam uzas ĝin.
Francestral (プロフィールを表示) 2013年9月16日 19:28:36
sudanglo:En la angla 'teen' signifas 12-19-jaraĝa.Ĉu vi certas? Laŭ Oxford Dictionaries, "teenager" signifas "a person aged between 13 and 19 years" (ulo, kies aĝo estas inter 13 kaj 19 jaroj).
sudanglo (プロフィールを表示) 2013年9月18日 9:45:42
Francestral:Prave la unua 'teen'-jaro estas 'thirteen', la lasta 'nineteen'.sudanglo:En la angla 'teen' signifas 12-19-jaraĝa.Ĉu vi certas? Laŭ Oxford Dictionaries, "teenager" signifas "a person aged between 13 and 19 years" (ulo, kies aĝo estas inter 13 kaj 19 jaroj).
Tamen estas iom de necerteco kiam oni parolas pri numera afero de X ĝis Y, ĉu tio inkluzivas la limojn.