Sisu juurde

Ĉimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj

kelle poolt codesito, 21. oktoober 2013

Postitused: 106

Keel: Esperanto

Lakiro (Näita profiili) 30. detsember 2014 20:04.12

Sciencan absurdon neas ne religiuloj!
Ĝin neas kutimaj homoj kun sendependa pozicio. Kaj tiuj ĉi homoj penas pensi kaj demandi KIAL. Baza amaso de la homaro preferas aserti, ke la scienco pravas, kvankam ili mem nenion povas diri kaj ne povas rezoni. Ĉiuj respondoj de adeptoj de la scienco sonas tiel: "La scienco pravas. Legu Google!"

Mi neniam aŭdis propran opinion de apogantoj de evolua teorio. Ĉiuj adeptoj kapablas nur doni iun refefencon al iu reteja artikoleto.
Ĉiuj kontraŭantoj do kapablas demandadi kaj respondadi, disputi kaj konversacii.

Tiel en la forumo aperis du grupoj - simioj kaj homosapiens!
La unuaj estas primitivaj imitantoj de la Google kaj la duaj estas memstaraj kaj sendependaj homoj, kapablaj pripensadi kaj konkludi! ridulo.gif

Sed tiuj ĉi du grupoj efektive ne estas kuzoj! ridulo.gif

codesito (Näita profiili) 30. detsember 2014 20:22.33

Dankon.

alimales (Näita profiili) 30. detsember 2014 20:44.30

Lakiro:Tiel en la forumo aperis du grupoj - simioj kaj homosapiens!
La unuaj estas primitivaj imitantoj de la Google kaj
la duaj estas memstaraj kaj sendependaj homoj, kapablaj pripensadi kaj konkludi
...sen scii ion ajn pri la temo. Tio ja indas niajn komplimentojn!

robbkvasnak (Näita profiili) 30. detsember 2014 23:42.49

Dankon, Lakiro, por eĉ alia esprimo de la ĝentileco de via kulturo. Feliĉe mi estas longe fore de vi. Eble vi iomete memoras el sciencaj klasoj la lecionojn pri Mendel kaj genetiko. Se ne, mi proponas ke vi retrovu viajn scienclibrojn kaj legu ilin. Vi estos plena de ekscito je la malkovro de tij informoj! Bonan legadon!

mihxil (Näita profiili) 31. detsember 2014 7:36.06

Stefano888:Sciencistoj kutimis diri ke neandertalo estis alia specio de homo kaj ke neandertalo ne povis reprodukti kun homo sapiens. Nun ili diras ke neandertalo estas subspecio de homo sapiens.

Kredi sciencistojn en la dudeka jarcento pri tiu ĉi afero estis kredi mensogon.
Tio ne estis mensogo. Ĉu vi ne scias kion signifas 'mensogi'? Ke neandertalo estis konsiderata alia specio ol homoj kaj nun eble ne plu estus nur ŝanĝo de vidpunkto, pro progreso de scio. Scienco ne mensogis. Ke vi diras ke ĉiuj biologiistoj estas mensogistoj estas ekstreme insulte al ili, kaj ke vi arogas al vi ke vi povas preskaŭ sen antaŭa informiĝo kvalifiki ilian laboron kiel 'rubon' estas ofende, kaj nekredeble ignoreme.

Stefano888: D-ro Lawrence Strauss ne havis respondon pri la origino de vivo por D-ro William Lane Craig. Vi, kiel D-ro Strauss, ne havas tian respondon por mi. Vi efektive ne scias.
Mi ripetas ankoraŭfoje, ĉar mi timas ke mi ne estis sufiĉe klara. Unue: La origino de vivo ne rilatas la temon. Due: Ja efektive ekzistas aferoj kiuj estas nesciataj. Konfesi ne scii unu aferon neniel ajn signifas malpravon pri alia afero.

Stefano888:Mi ŝatas pensi kritike. Mi ne kredas ĉion, kion mi legas.
Vi nur kredas tion, kion vi ŝatas. Tio ŝajnas evidente. Vi pretendas ke via neakcepto de makroevoluado ne rilatas al via kristanismo, sed tio estas tre malfacile kredebla.

ustra (Näita profiili) 31. detsember 2014 10:45.59

robbkvasnak:Dankon, Lakiro, por eĉ alia esprimo de la ĝentileco de via kulturo. Feliĉe mi estas longe fore de vi. Eble vi iomete memoras el sciencaj klasoj la lecionojn pri Mendel kaj genetiko. Se ne, mi proponas ke vi retrovu viajn scienclibrojn kaj legu ilin. Vi estos plena de ekscito je la malkovro de tij informoj! Bonan legadon!
Kaj kio estas la ĝentilecoj de via escepta kaj ne-malhavebla nacio kaj kulturo?
Indiketoj: mensogoj, stultigo, humiligoj, subjugigo, ekspluatado, mortigoj, bomboj, militoj, torturo, morto

Estas komforta akuzi aliajn, ĉu ne?

ustra (Näita profiili) 31. detsember 2014 12:14.09

Grava aspekto de scienco estas la mono. Sciencistoj ĉiam bezonas monon por ilia laboro. Do estas la sponsoroj kiuj diktas pri kio oni esploras. Neniu devus esti mirigita se ĉi tiuj sponsoroj ankaŭ "influas" la rezultojn de la esploroj. Scienco estas ĉiam enkadrigita en potenca sistemo.

vejktoro (Näita profiili) 31. detsember 2014 17:57.47

ustra:Grava aspekto de scienco estas la mono. Sciencistoj ĉiam bezonas monon por ilia laboro. Do estas la sponsoroj kiuj diktas pri kio oni esploras. Neniu devus esti mirigita se ĉi tiuj sponsoroj ankaŭ "influas" la rezultojn de la esploroj. Scienco estas ĉiam enkadrigita en potenca sistemo.
kaj ankaŭ eklezioj...

Do, ĉu ni havas nian solvon? Ĉu ni estas komforta nomi la aliajn senvostajn simiojn kiel niaj kuzoj?

Lakiro (Näita profiili) 31. detsember 2014 20:26.07

robbkvasnak:Dankon, Lakiro, por eĉ alia esprimo de la ĝentileco de via kulturo. Feliĉe mi estas longe fore de vi. Eble vi iomete memoras el sciencaj klasoj la lecionojn pri Mendel kaj genetiko. Se ne, mi proponas ke vi retrovu viajn scienclibrojn kaj legu ilin. Vi estos plena de ekscito je la malkovro de tij informoj! Bonan legadon!
Robby, vi nun konfirmis mian konkludon pri du grupoj de la forumanoj. ridulo.gif Ĉu ne? ridulo.gif
Mi volonte serĉos pruvojn en via referenco. ridulo.gif
Feliĉan Novjaron!

Lakiro (Näita profiili) 31. detsember 2014 21:06.30

Robby, mi revenas. ridulo.gif
Respondu, kion vi povas diri pri esploroj de Gregor Mendel? Vi mem! Ne libroj kaj interreto. Mi volas aŭdi vin.

Mendel malkovris ŝanĝojn de iuj indicoj ĉe unu speco de planto dum arta krucado. Sed pomo ne povas naski kukumon. ridulo.gif Li ne pruvis evoluon kiel naturan selekton.

Tagasi üles