Sisu juurde

ino - malino

kelle poolt toni692, 19. november 2007

Postitused: 82

Keel: Esperanto

toni692 (Näita profiili) 19. november 2007 10:03.21

Kiu ŝatas la "novajn" vortojn - ĉu "elektite" lau la principoj de la Fundamento? - ino, malino?
Lau mi speciale interesa estas la "demokracio" de lernu: en ĉiaj lingvovariantoj la sekso estas nomita "novesperante".
Ĉu mi estas tro konservema?

RiotNrrd (Näita profiili) 20. november 2007 4:59.53

Mi ne havas iun ajn problemon kun "ino". The vorto devenas de radiko normale, kiel aliaj esperantaj vortoj. Se virinoj deziras tiun vorton priparoli sin, mi ne plendos.

Kvankam "malino" ne estas konstruita same de "ino", kiel "virino" estas de "viro". Viroj kaj virinoj (aŭ "inoj", se vi volas) ne estas veraj maloj. Tial, "malino" signifas "viron" kiel "malkato" signifas "hundon". Ne vere.

RiotNrrd (Näita profiili) 20. november 2007 6:31.20

Terurĉjo:
RiotNrrd:The vorto
У меня тоже нет проблем.
Ha. Mi kredas ke vi legas la anglan pli bone ol mi legas la rusan.

Jes, jes, mi eraris, kaj skribis "the" anstataŭ "la". Pfft. Mi iam ankoraŭ pensas angle kiam mi devus (kaj ankaŭ volas) pensi esperante. ridulo.gif

annadahlqvist (Näita profiili) 20. november 2007 8:08.48

mi pensas ke ino kaj viro estas plej bona kaj logika, ĝi ne metas unu de ili supre la alia.

remy_boligee (Näita profiili) 20. november 2007 13:26.23

Eble ni povus diri 'Malino' kaj 'Malviro', anstataŭ 'Ino' kaj 'Viro'. Tio sonas strange al mi.

donmiguel (Näita profiili) 20. november 2007 23:14.24

Terurĉjo:
Imagu, ke ĉiuj viraj vortoj kaj formoj havas NULAN seksan sufikson, kaj ĉiuj virinaj vortoj kaj formoj havas seksan sufikson "IN".
mi uzas "ino" kaj "iĉo" (kaj radikoj havas NULAN seksan valoron). Jes, jes, tre malkonforma, sed ili sentiĝas plej bone al mi ridulo.gif

Matthieu (Näita profiili) 21. november 2007 21:19.02

La sufikso “-iĉ-” ne estas oficiala, tamen mi konsentas: per ĝi oni ne plu povus reproĉi seksismon al Esperanto.

donmiguel (Näita profiili) 21. november 2007 22:44.57

Terurĉjo:Miaj anglalingvaj samideanoj, ĉu vin multe ĝenas konscio de tio, ke la vorto woman estas man kun wo?
estas unu vorto, ne principo. Do malbona komparo, mi opinias.

RiotNrrd (Näita profiili) 22. november 2007 2:35.02

Terurĉjo:Miaj anglalingvaj samideanoj, ĉu vin multe ĝenas konscio de tio, ke la vorto woman estas man kun wo?
Ne ĝenas min, sed ĝenas iom. Iom da homoj ĝeniĝas de multe da aĵoj kiuj ne ĝenas aliajn.

Mi konis iun kiu ne ŝatas la vorton "history" ĉar ĝi enhavas "his", kaj ne "her". Mi kredas ke tiu afero estas stulta, sed...

Oni povas trovi ion ofenda ĉie, se oni rigardus sufiĉe atente.

rosto (Näita profiili) 22. november 2007 12:17.40

Menciita ĉi tie sufikso "-iĉ" estas prenita de lingvo Ido. Ĉu mi riskas esti batita per ŝtonoj pro Ido? okulumo.gif Mi mem rigardas min esperantisto, ne idisto. Sed vere, mi ne komprenas, kiel en normala lingvo povas esti uzata la vorto "patrino", kaj la vorto "mamo" signifas nur parto de virina korpo, kaj ne nur virina, ankaŭ bovina. Idistoj pravas, ke esperanto iam trouzas simplecon.

Tagasi üles