Mergi la conținut

Tajfuno aŭ tifono

de se, 15 noiembrie 2013

Contribuții/Mesaje: 21

Limbă: Esperanto

se (Arată profil) 15 noiembrie 2013, 12:46:53

La vortaro de lernu montras typhoon estas tifono sed la reta-vortaro montras tajfuno.

Kiu estas ĝusta ?

Mustelvulpo (Arată profil) 15 noiembrie 2013, 14:01:36

Mi kontrolis plurajn fontojn kaj konstatis, ke ambaŭ skribmanieroj estas uzataj. Eble tifono/tajfuno estas unu el tiuj vortoj, pri kiuj ekzistas malkonsento. Ekzemple, mi vidas mian hejmon staton (angle: Michigan) kelkfoje literumita "Miĉigano"(laŭ la angla literumo) kaj kelkfoje "Miŝigano" (laŭ la angla prononco).

yyaann (Arată profil) 15 noiembrie 2013, 14:01:41

Laŭ vortaro.net, tajfuno = tifono. Ambaŭ ĝustas.

EDIT: Mustelvulpo afiŝis kelksekunde antaŭ ol mi.

se (Arată profil) 16 noiembrie 2013, 02:32:42

Dankon sed strange, Esperanto devus havi unu tradukadon, ĉu ne ? Tiu estas malfacila por lerni Esperanton.

Ondo (Arată profil) 16 noiembrie 2013, 07:15:55

se:Dankon sed strange, Esperanto devus havi unu tradukadon, ĉu ne ? Tiu estas malfacila por lerni Esperanton.
Se vi nepre bezonas rekomendon, skribu tajfuno, laŭ la Plena Ilustrita Vortaro. Tie la difino troviĝas nur ĉe la formo "tajfuno". Ĉe "tifono" oni legas nur "tifon/o = tajfuno". En PIV (kaj ĝia reta versio vortaro.net) la signo "=" montras la preferindan formon.

En reala uzo oni trovas ambaŭ formojn. Ĉi tio estas unu el la okazoj, kie la lingvouzo ankoraŭ ŝanceliĝas aŭ almenaŭ antaŭe ŝanceliĝis. Povas esti, ke la rekomendata "tajfuno" baldaŭ venkos nun kiam tiaj ŝtormegoj iĝas pli kaj pli konata fenomeno.

raffadalbo (Arată profil) 17 noiembrie 2013, 17:45:54

Ondo:
se:Dankon sed strange, Esperanto devus havi unu tradukadon, ĉu ne ? Tiu estas malfacila por lerni Esperanton.
Se vi nepre bezonas rekomendon, skribu tajfuno, laŭ la Plena Ilustrita Vortaro.
Tamen...ridulo.gif Mi ne estas certa, sed, se mi bone komprenis, tifono estis aprobita en la 1.a oficiala aldono, kaj tajfuno estis neniam oficiale aldonita.

Ĉu pli gravas la prefero de PIV aŭ la oficiala aldonado?

Francestral (Arată profil) 17 noiembrie 2013, 19:22:48

raffadalbo:se mi bone komprenis, tifono estis aprobita en la 1.a oficiala aldono, kaj tajfuno estis neniam oficiale aldonita.

Ĉu pli gravas la prefero de PIV aŭ la oficiala aldonado?
Se tifono estus en oficiala aldono, tifono estus preferinda. Sed tifono ne estas en oficiala aldono.

En ReVo, "tifon/o [1]" ne signifas ke tifono estas en la 1a oficiala aldono. En la malalta parto de la paĝo estas skribita:
fontoj
1. Plena Ilustrita Vortaro
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 19a
En "tifon/o [1]", "[1]" signifas ke la vorto tifono estas citita el PIV.

Ondo (Arată profil) 18 noiembrie 2013, 14:49:47

raffadalbo:Tamen...ridulo.gif Mi ne estas certa, sed, se mi bone komprenis, tifono estis aprobita en la 1.a oficiala aldono, kaj tajfuno estis neniam oficiale aldonita.

Ĉu pli gravas la prefero de PIV aŭ la oficiala aldonado?
Pli gravus oficialigo sed, kiel jam diris Francestral, nek tifono nek tajfuno estas oficialigita. Mi eĉ dubas, ĉu oni bezonas apartan oficialigitan vorton por tia regiona tropika kirloventego (ciklono). Kiam la temo estas aktuala kaj ĉiuj komprenas pri kio oni parolas, ja taŭgas tajfuno.

Niaj vortaroj kutimas havi tre strangajn specialajn signojn. En ReVo oni indikas la piednotojn per enkrampaj ciferoj,
kio povas esti ĝene miskompreniga. Eĉ pli ĝenas la insisto de PIV uzi specialajn, misterajn bildsimbolojn por indiki fakojn.

Rejsi (Arată profil) 20 noiembrie 2013, 04:51:54

Kie oni povas trovi ĉi tiun oficialan aldonon, pri kiu vi parolas?

Esperantst (Arată profil) 20 noiembrie 2013, 05:21:39

Nu, oni demandu sin, ĉu eventuale nek tifono, nek tajfuno estas taŭga vorto en Esperanto. Finfine temas pri tropika ŝtormego. La ununura diferenco inter la tifono, uragano, ciklono estas, ke temas pri ŝtormego, kiu aperas en alia mondoparto. Ĉu oni do havu diversajn nomojn por la sama afero? Se oni volus detaligi en kiu regiono ekestis la koncerna ŝtormego ankaŭ eblus diri: pacifika ŝtormego (aŭ uragano). atlantika ŝtormego (aŭ uragano).

se:La vortaro de lernu montras typhoon estas tifono sed la reta-vortaro montras tajfuno.

Kiu estas ĝusta ?

Înapoi mai sus