Al contingut

vorto de la tago : funkciivo

de pace, 24 de novembre de 2013

Missatges: 22

Llengua: Esperanto

sudanglo (Mostra el perfil) 2 de desembre de 2013 10.55.00

Helpu min kompreni, Kirilo. Kial tiom multe de lingvo-priskribaj vortoj finiĝas per -iv?

Kio estas la signifo de la pseŭdo-sufikso en tiaj vortoj - indikativo, infinitivo, akuzativo, subjunktivo, nominativo ktp?

Mia kapo doloras fronte al tiom da -ivaj lingvo-terminoj.

Kiu estas la plej ŝatata tenso de lingvistikistoj? La konfuzativo!

(Formo nepre bezonata en Esperanto por kontentigi kelkajn aŭtorojn, kiuj ĝis nun nur duon-sukcesis simuli ĝin.)

Kirilo81 (Mostra el perfil) 2 de desembre de 2013 11.30.20

En la latina la sufikso -īuo- (nom. -ivus, -a, -um ktp.) formas adjektivojn surbaze de verbaj stamoj. La gramatikaj terminoj baziĝas sur substantivigoj resp. subkomprenataj substantivoj: la akuzativa (kazo).
Sence -īuo- povas signifi "-anta" aŭ, kiel nia neoficiala -iv-, "kapabla", sed ĝi povas marki ankaŭ ĝeneralan apartenon (accusativus 'akuz(rilat)a' ).

Komprenble en la gramatikaj terminoj ekzistas strukturaj signifoj aŭ metaforoj (akuzativo = la kazo de la "akuzato", de la trafato de transitiva verbo), kiajn vi supre skizis, sed ili hodiaŭ neniel helpas nek validas.

Tornar a dalt