לתוכן העניינים

Du etaj problemoj. Tre etaj!

של billpatt1942, 21 בנובמבר 2007

הודעות: 6

שפה: Esperanto

billpatt1942 (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2007, 19:08:43

Unue, en la Angla-Esperanta Vortaro, kiam oni ekmetas "boiled" oni ricevas traduko je "boiled egg", bone. Sed Esperante la traduko estas fritita ovo. Fritita ovo ne estas sama afero. Fritita ovo estas fritita ekster ĝia ŝelo per tre varmega butero aŭ graso. Bolita ovo estas preparata en ĝia ŝelo per bolanta akvo. Ĉu ne?

Due, kiam mi uzas (el la angla) la lernilo, bildvortaro, mi klakas tion butonon, kion signifas ekzercu sin. Se mi estas je bildo 4, la ekzerca vorlisto estas signita numero 5.

Vidu, ĉi tiuj estas tre etaj problemoj.

Dankon!

donmiguel (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2007, 20:24:57

skribu mesaĝon al jev aŭ alia lernu-programisto. ili certe povas plibonigi la erarojn.

salutojn

Jasminka (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2007, 20:52:13

donmiguel:skribu mesaĝon al jev aŭ alia lernu-programisto. ili certe povas plibonigi la erarojn.
Fakte, pri tradukoj en la vortaroj umas vortaristoj, ne programistoj. okulumo.gif Pri bildovortaraj problemoj ni jam scias. rideto.gif Sed ĉiukaze dankegon pro viaj rimarkoj!

Terurĉjo (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2007, 21:14:56

Jasminka:Fakte, pri tradukoj en la vortaroj umas vortaristoj, ne programistoj.
Tre plaĉas al mi tiu verbo "umi".
Ĉu responsi aŭ respondeci? Aŭ, verŝajne, eĉ okupiĝi?

Jev (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2007, 21:26:59

Terurĉjo:
Jasminka:Fakte, pri tradukoj en la vortaroj umas vortaristoj, ne programistoj.
Tre plaĉas al mi tiu verbo "umi".
Ĉu responsi aŭ respondeci? Aŭ, verŝajne, eĉ okupiĝi?
Ili respondecas, prizorgas, okupiĝas, redaktas, helpas, konsilas... unuvorte umas. rideto.gif

Terurĉjo (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2007, 21:47:08

Zozo, la dek-sepa regulo de la Fundamento

לראש הדף