Ku rupapuro rw'ibirimwo

Yugawe
Max. 500 messages.

Ukraina ribelo

ca, kivuye

Ubutumwa 1667

ururimi: Esperanto

vincas (Kwerekana umwidondoro) 7 Ruhuhuma 2014 10:31:34

Jen artikolo
Ukraine crisis: Leaked phone call embarrasses US
http://www.bbc.co.uk/news/world-europe-26072281

Fuzzy (Kwerekana umwidondoro) 7 Ruhuhuma 2014 10:46:51

vincas:
Fuzzy:Jen evidentiĝis ke mi estis prava: la ukrainian ribeladon estras Usono, kaj EU al la usonanoj kaŝe malhelpas.

Mi celas la telefonparolon inter Nuland kaj Pajet (la usona ambasadoro en Ukrainio), en kiu ili pridiskutas kiu devas eniri la estontan postribeladan ukrainian registaron, kaj plendas pri EU.

Do, se Ukrainio krevos kaj tie okazos intercivitana milito, ĝuste Usono kulpos je tio. Kutima afero por ĝi, tamen.
Kiel vi tion tralegis?
En la rusa traduko ĉi tie

vincas (Kwerekana umwidondoro) 7 Ruhuhuma 2014 11:10:59

Sed ĉu vere Usono estras ribeladon? Aŭ usonanoj simple pridiskutis la aferojn, kiuj por ili estus pli utilaj. Sed mi dubas ĉu Usono povus rekte ion influi. Ekzemple, kiu homo povus eniri registaron.

Fuzzy (Kwerekana umwidondoro) 7 Ruhuhuma 2014 12:37:28

vincas:Sed ĉu vere Usono estras ribeladon? Aŭ usonanoj simple pridiskutis la aferojn, kiuj por ili estus pli utilaj. Sed mi dubas ĉu Usono povus rekte ion influi. Ekzemple, kiu homo povus eniri registaron.
Nu, mi aŭdis la registraĵon per donita de vi mem ligilo, kaj povas diri ke la tono kaj esprimoj de Nuland kaj Pajet estas kvazaŭ ili decidas kiun enpostinigi kaj kiun ne. Aŭdu mem.

vincas (Kwerekana umwidondoro) 7 Ruhuhuma 2014 13:03:10

Fuzzy:
vincas:Sed ĉu vere Usono estras ribeladon? Aŭ usonanoj simple pridiskutis la aferojn, kiuj por ili estus pli utilaj. Sed mi dubas ĉu Usono povus rekte ion influi. Ekzemple, kiu homo povus eniri registaron.
Nu, mi aŭdis la registraĵon per donita de vi mem ligilo, kaj povas diri ke la tono kaj esprimoj de Nuland kaj Pajet estas kvazaŭ ili decidas kiun enpostinigi kaj kiun ne. Aŭdu mem.
Bedaŭrinde mi ne povas rigardi youtube'on :[

Sed mi legis citaĵojn de tiu interparolo en la artikolo kaj ne vidis tion, kiu pruvus ke Usono estras ribeladon. Sincere eldiri sian opinion eĉ tro emocieme, kiu povus eniri registaron, ne signifas estri ribeladon, laŭ mi.

Sed kiel usono povus fakte estri ribeladon? Per kio Usono povus estri?

Fuzzy (Kwerekana umwidondoro) 7 Ruhuhuma 2014 17:53:30

vincas:Sed kiel usono povus fakte estri ribeladon? Per kio Usono povus estri?
Nu, per kio oni estras homojn? Per kuko kaj skurĝo, kiel ĉiam. Per mono kaj per premado, per promeso doni potencon kaj subtenon kaj per ĉantaĝo.

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 20 Ruhuhuma 2014 18:22:10

Hodiaŭ la situacuio estas terura. Ambaŭ flankoj devas konsenti pri internegociado ( kion ili ĉiukaze finfine faros) anstataŭ sin intermurdi.

Fuzzy (Kwerekana umwidondoro) 21 Ruhuhuma 2014 05:01:00

Altebrilas:Hodiaŭ la situacuio estas terura. Ambaŭ flankoj devas konsenti pri internegociado ( kion ili ĉiukaze finfine faros) anstataŭ sin intermurdi.
Kio? Negociado?
Mi opinias ke la nuna ĥaoso estiĝis ĝuste pro maldecidemo kaj kompromisemo de malfortulo Janukoviĉ. Li plenumadis postulojn de la opozicio -- du amnestioj de krimuloj de Majdano, eksigo de la registaro, propono igi opoziciulon premiero. Kio estas la rezulto de tiuj senĉesaj internegociadoj -- la sovaĝuloj mortpafis kelkajn dekojn da policanoj kaj Kievaj urbanoj.
Ne eblas konversacii kun ribeluloj kiuj celas havigi al si la plenan potencon kaj pretas fari tion perforte kaj persange.

Janukoviĉ devis forte kaj abrupte ĉesigi la "pacan proteston" tuj post kiam la unua brulbotelo estis ĵetita al policanoj, kaj nur poste proponi negociadojn kun laŭleĝa opozicio. Ĝuste tion farus iu ajn eŭropa lando. Nun la kancero jam ne ĉesos dum la paciento ne mortos.

Kompatinda Ukrainio, el du variantoj de neevitebla perdo de sia sendependeco:
-- iĝi proksima amiko de Rusio, restarigi sian industrion kaj konstrui ŝipojn kaj aviadilojn,
-- aŭ iĝi senrajta kolonio de Eŭropo, plene ruinigi restaĵojn de sia industrio kaj veturi eŭropen purigi tie necesejojn,
ĝi estas elektanta la trian -- plene malkonstruiĝi per sanga intercivitana milito. Nu, ĉiu popolo meritas sian sorton.

maratonisto (Kwerekana umwidondoro) 21 Ruhuhuma 2014 07:13:21

Tiuj "revolicioj" estas gvidataj el eksterlando. Kiel en Kartvelio, en Venezuelo kaj en Ukrainio en 2004 kaj nun. Kiam la politika krizo finiĝos en Ukrainio, "hazarde" komencos la krizo en Rusio aŭ en iu de aliancaj landoj de Rusio. Ĉar la politikteĥnologoj tiras la fadenojn senĉese.

lagtendisto (Kwerekana umwidondoro) 21 Ruhuhuma 2014 12:31:28

Kameraro momenta de ĉirkaŭejo de placo EuroMajdano.

Subira ku ntango