Gesloten
Max. 500 berichten.
Berichten: 1667
Taal: Esperanto
klmn (Profiel tonen) 5 maart 2014 11:15:08
Fuzzy:Se diri serioze, do neniu rememoros la Ĉarton se la baltaj ŝtatoj donos la civitanecon al ĉiuj el sia historia loĝantaro.Kial ne donas? Estas simple - trapasu ekzamenon pri civitaneco kaj prenu. Unu parto temas ankaŭ pri kono de loka lingvo. Por la homo de la 3ia generacio tio tute ne devus esti la problemo. Cetere, la sama sistemo validas por ĉiu minoritato, kial vi centriĝas nur pri rusparolantoj? Aŭ vi dezirus iajn APARTAJN kondiĉojn NOME por rusparolantoj?
klmn (Profiel tonen) 5 maart 2014 12:10:27
Fuzzy:Via histeria reado montras, ke via respondo al mia demando estas "Jes, certe". Alikaze vi simple prifajfus aŭ priridus miajn vortojn.Do vi simple trolas.
Estas bone scii. Ni ŝparos iom da tempo.
Fuzzy:Viaj analogioj estas trans limoj de racia cerbo.
klmn:Vi mem diris ke rusparolantoj de Ukrajnio estas unuavice ukrajnanoj.Ne malpli ol judoj en faŝista Germanio estis germanianoj. Ne multe tion al ili helpis.
Kiom da rusparolantoj Ukrajnio sendis al koncentrejoj kaj gasoĉambroj?
Fuzzy:Jes, nur pro tio ke Ukrajna armeo tute ne kontraŭstaras invadon de Rusia armeo kaj tute ne reagas la provokojn.
klmn:Interese ke savi ukrajnanojn en Ukrajnio kontraŭ aliaj ukrajnanoj per rusaj tankoj Putin pensas esti interna Rusia afero. Fakte tiaj agoj nun plene rajtigas Turkion venigi siajn trupojn al Krimeo por savi tiurk-parolantajn tatarojn, ĉu ne?Ŝajnas ke en via menso rusaj tankoj jam mortpremadas ukrainajn infanojn, rusa soldataro jam mortpafis "ĝis unu triono da ukraina nacio", jam fluas riveroj da sango. Sed trankviliĝu, en Krimeo regas paco kaj ordo, eĉ ne unu homo vunditas. Kaj tre espereblas ke tio daŭros plu.
Ŝajne vi ironias pri tankoj sur infanoj
-Loreta Asanaviciute
Iom tro trafe.
klmn (Profiel tonen) 5 maart 2014 12:30:31
Fuzzy:Ne laŭ mi sed laŭ oficiala interkonsento pri nocioj
Sed mi interesiĝas, kion vi nomas naciismo?
La germana faŝismo laŭ vi estas ne naciismo, sed naziismo.
Mi povas diri simple kiel komprenas mi.
Kiam homoj sloganas "Ni estas la mastroj en nia lando, kaj aliuloj estas nur la gastoj. La mastroj devas havi PLI bonajn rajtojn " - tio estas naciismo.
Kiam homoj sloganas "Ni (nia raso, popolo) estas esceptaj kaj ĈIE devas havi PLI bonajn rajtojn" - tio estas faŝismo (aŭ naziismo).
Kiel komprenas vi?
Fuzzy:La ukrainaj posteuloj de la divizio SS "Galiĉina" estas laŭ vi patriotoj.Nu, tio estas viaj tezoj, vi mem kontraŭargumentu ilin.
Mi sincere diras ke ne multe scipovas diri pri Ukrajna historio dum 2a Mondmilito.
Fuzzy:Sed internaciisma komunisto Stalin estis rusa naciisto.Pli faŝismo ol naciismo, mi dirus
Bone. Sed tiam mi divenas ke la kartvelan militon de Rusio vi devas ankaŭ nomi ago de rusa naciismo (malgraŭ ke tiam la rusa armeo defendis la osetojn kontraŭ kartveloj) -- ĉu mi pravas?
auxro (Profiel tonen) 5 maart 2014 13:42:30
Fuzzy:Se diri serioze mi nenie en la mondo renkontis pli sincerajn kaj bonkorajn homojn ol simplaj rusoj de provinco, transsiberio, ekzemple. Ili meritas 100foje pli bonan registaron ol havas nun...
ĈAR NI JA ESTAS SOVAĜAJ MONGOLDEVENAJ MALCIVILIZITAJ AZIANOJ, NENION SCIANTAJ PRI LA HOMAJ RAJTOJ!!!111unuunu Ĉu la baltianoj ankaŭ estas tiaj?
Se diri serioze, do neniu rememoros la Ĉarton se la baltaj ŝtatoj donos la civitanecon al ĉiuj el sia historia loĝantaro.
robbkvasnak (Profiel tonen) 5 maart 2014 15:09:36
Mi vizitis la vilaĝon de kie venas miaj patraj geavoj. Je la hororo de miaj gepatroj, mi tie malkovris la fakton ke la enloĝantaro aspektas iomate aziaj - ankaŭ mia avo, mia patro kaj finfine mi. Do mi esploris en literaturo kaj trovis ke la mongoloj tie okupis la landon - kaj certe dum tiu tempo ili ne nur kartoludis - hehe.
Mi vizitis la tiean tombejon kaj vidis ke kelkaj nomoj estas iomete polaj, iomete ukrainaj. Mi scias ke mia slovaka avino estis ungardevena.
Do laŭdevene mi devus interesiĝi pri la nuntempa povobatalo en Ukrainio. Mia naiva opinio estas ke "Eŭropa-Unia" solvo estas bonega ideo - nur la fina realizado malbonumas ĉar en la EU ne ĉiuj etnoj estas same reprezentataj. La angloj havas la plej fortan pozicion. La popoloj kiel la baskoj estas kiel diras la francoj "laissés pour compte". Ilia kulturo, ilia lingvo, ilia ĉeesto mem estas alflankigitaj kaj forgesitaj. Dum la anglaj deĵoristoj nur devas lerni pri siaj taskoj, la aliaj popoloj devas lerni la anglan lingvon (laŭ brita maniero) kune kun la "korektaj" pragmatikismoj por esprimi sin tion multaj ofte NE lernas). Ju pli granda la lingvanaro des pli forta ĝi en Bukselo aŭ Luksemburgo aŭ Strasburgo.
Kaj Ukrainio? Nun, mi neniam estis tie sed ŝajnas al mi ke ili devus viziti la svisojn por demandi kion fari - ne la rusojn, ne la anglojn - kaj nepre ne la belgojn!!!!
Mi nun loĝas en regiono kiu konas la dolorojn de pokalpoka dulingvismiĝo kaj mi esperas ke la naskodoloroj rezultos en plenkreska, sana dukultura, dulingva regiono. Ankaŭ niaj estroj eble profitus de restadeto en ĉaleto ĉe la retoromanĉoj.
Fuzzy (Profiel tonen) 5 maart 2014 15:58:26
klmn:Mi persone certe farus ĝuste tion, kaj ricevus la civitanecon por mi mem. Sed kion farus miaj jam maljunaj gepatroj? Evidente ili ne estas kapablaj lerni fremdajn lingvojn. Eble la viaj estas tre lingvokapablaj, sed la miaj -- tute ne. Do, ili ĝis la morto devus esti "necivitanoj". Kion pro tio mi kaj tuta mia familio sentus rilate al la registaro? Certe ne lojalecon.Fuzzy:Se diri serioze, do neniu rememoros la Ĉarton se la baltaj ŝtatoj donos la civitanecon al ĉiuj el sia historia loĝantaro.Kial ne donas? Estas simple - trapasu ekzamenon pri civitaneco kaj prenu. Unu parto temas ankaŭ pri kono de loka lingvo. Por la homo de la 3ia generacio tio tute ne devus esti la problemo.
klmn:Cetere, la sama sistemo validas por ĉiu minoritato, kial vi centriĝas nur pri rusparolantoj? Aŭ vi dezirus iajn APARTAJN kondiĉojn NOME por rusparolantoj?Kompreneble, ke mi diras pri ĉiu loĝantaro de la baltaj landoj. La ruslingvuloj simple estas plej multnombraj.
Fuzzy (Profiel tonen) 5 maart 2014 15:58:45
klmn:Tio tute nebezonatas. Membreco en NATO servas kiel prevento unuavice. Simple neniu atakos aŭ invados, spite kiom sencerba kaj freneza estus.Nu-nu. Tia defendo bone laboras nur dum oni kredas ke la usonanoj de alia flanko de Tero certe decidos bruligi sin per termonuklea milito por feliĉo de balta loĝantaro, des pli eĉ ne tuta.
Fuzzy (Profiel tonen) 5 maart 2014 15:59:01
klmn:Viaj analogioj estas trans limoj de racia cerbo.La plej grava leciono de la Dua Mondmilito estas ke se iu grupo de homoj diras ke ili intencas vin mortigi -- vi nepre tuj kredu al ili. Verŝajne ili tute ne ŝercas.
Kiom da rusparolantoj Ukrajnio sendis al koncentrejoj kaj gazĉambroj?
klmn:Vi skribas tiel kvazaŭ vi bedaŭras pri tio. Ĉu vi preferas ke la vera milito ekus?Fuzzy:Ŝajnas ke en via menso rusaj tankoj jam mortpremadas ukrainajn infanojn, rusa soldataro jam mortpafis "ĝis unu triono da ukraina nacio", jam fluas riveroj da sango. Sed trankviliĝu, en Krimeo regas paco kaj ordo, eĉ ne unu homo vunditas. Kaj tre espereblas ke tio daŭros plu.Jes, nur pro tio ke Ukrajna armeo tute ne kontraŭstaras invadon de Rusia armeo kaj tute ne reagas la provokojn.
klmn:Mi tre bedaŭras pri tiuj viktimoj.
Ŝajne vi ironias pri tankoj sur infanoj.
Iom tro trafe.
-Loreta Asanaviciute
Sed konsentu, ke la baltaj landoj sendependiĝis kun tre malmulte da viktimoj. Facile imageblas kiom da homoj pereus se la sovetia Imperio de Malbono estus vere tiom kruela kiel oni pri ĝi parolas.
Mi esperas ke se la popolo de Krimeo decidos sendependiĝi de Ukrainio, la afero ankaŭ estos sensanga.
Lakiro (Profiel tonen) 5 maart 2014 17:10:13
Kirilo81 (Profiel tonen) 5 maart 2014 18:42:21
Rilate Lakiron oni povas jam certi.