Đi đến phần nội dung

Đã đóng
Tin nhắn 500 tối đa

Ukraina ribelo

viết bởi goli, Ngày 01 tháng 12 năm 2013

Tin nhắn: 1667

Nội dung: Esperanto

klmn (Xem thông tin cá nhân) 11:15:08 Ngày 05 tháng 3 năm 2014

Fuzzy:Se diri serioze, do neniu rememoros la Ĉarton se la baltaj ŝtatoj donos la civitanecon al ĉiuj el sia historia loĝantaro.
Kial ne donas? Estas simple - trapasu ekzamenon pri civitaneco kaj prenu. Unu parto temas ankaŭ pri kono de loka lingvo. Por la homo de la 3ia generacio tio tute ne devus esti la problemo. Cetere, la sama sistemo validas por ĉiu minoritato, kial vi centriĝas nur pri rusparolantoj? Aŭ vi dezirus iajn APARTAJN kondiĉojn NOME por rusparolantoj?

klmn (Xem thông tin cá nhân) 12:10:27 Ngày 05 tháng 3 năm 2014

Fuzzy:Via histeria reado montras, ke via respondo al mia demando estas "Jes, certe". Alikaze vi simple prifajfus aŭ priridus miajn vortojn.
Do vi simple trolas.
Estas bone scii. Ni ŝparos iom da tempo.

Fuzzy:
klmn:Vi mem diris ke rusparolantoj de Ukrajnio estas unuavice ukrajnanoj.
Ne malpli ol judoj en faŝista Germanio estis germanianoj. Ne multe tion al ili helpis.
Viaj analogioj estas trans limoj de racia cerbo.
Kiom da rusparolantoj Ukrajnio sendis al koncentrejoj kaj gasoĉambroj?

Fuzzy:
klmn:Interese ke savi ukrajnanojn en Ukrajnio kontraŭ aliaj ukrajnanoj per rusaj tankoj Putin pensas esti interna Rusia afero. Fakte tiaj agoj nun plene rajtigas Turkion venigi siajn trupojn al Krimeo por savi tiurk-parolantajn tatarojn, ĉu ne?
Ŝajnas ke en via menso rusaj tankoj jam mortpremadas ukrainajn infanojn, rusa soldataro jam mortpafis "ĝis unu triono da ukraina nacio", jam fluas riveroj da sango. Sed trankviliĝu, en Krimeo regas paco kaj ordo, eĉ ne unu homo vunditas. Kaj tre espereblas ke tio daŭros plu.
Jes, nur pro tio ke Ukrajna armeo tute ne kontraŭstaras invadon de Rusia armeo kaj tute ne reagas la provokojn.
Ŝajne vi ironias pri tankoj sur infanoj
-Loreta Asanaviciute
Iom tro trafe.

klmn (Xem thông tin cá nhân) 12:30:31 Ngày 05 tháng 3 năm 2014

Fuzzy:
Sed mi interesiĝas, kion vi nomas naciismo?
La germana faŝismo laŭ vi estas ne naciismo, sed naziismo.
Ne laŭ mi sed laŭ oficiala interkonsento pri nocioj
Mi povas diri simple kiel komprenas mi.
Kiam homoj sloganas "Ni estas la mastroj en nia lando, kaj aliuloj estas nur la gastoj. La mastroj devas havi PLI bonajn rajtojn " - tio estas naciismo.
Kiam homoj sloganas "Ni (nia raso, popolo) estas esceptaj kaj ĈIE devas havi PLI bonajn rajtojn" - tio estas faŝismo (aŭ naziismo).
Kiel komprenas vi?

Fuzzy:La ukrainaj posteuloj de la divizio SS "Galiĉina" estas laŭ vi patriotoj.
Nu, tio estas viaj tezoj, vi mem kontraŭargumentu ilin.
Mi sincere diras ke ne multe scipovas diri pri Ukrajna historio dum 2a Mondmilito.

Fuzzy:Sed internaciisma komunisto Stalin estis rusa naciisto.
Bone. Sed tiam mi divenas ke la kartvelan militon de Rusio vi devas ankaŭ nomi ago de rusa naciismo (malgraŭ ke tiam la rusa armeo defendis la osetojn kontraŭ kartveloj) -- ĉu mi pravas?
Pli faŝismo ol naciismo, mi dirus

auxro (Xem thông tin cá nhân) 13:42:30 Ngày 05 tháng 3 năm 2014

Fuzzy:
ĈAR NI JA ESTAS SOVAĜAJ MONGOLDEVENAJ MALCIVILIZITAJ AZIANOJ, NENION SCIANTAJ PRI LA HOMAJ RAJTOJ!!!111unuunu Ĉu la baltianoj ankaŭ estas tiaj?

Se diri serioze, do neniu rememoros la Ĉarton se la baltaj ŝtatoj donos la civitanecon al ĉiuj el sia historia loĝantaro.
Se diri serioze mi nenie en la mondo renkontis pli sincerajn kaj bonkorajn homojn ol simplaj rusoj de provinco, transsiberio, ekzemple. Ili meritas 100foje pli bonan registaron ol havas nun...

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 15:09:36 Ngày 05 tháng 3 năm 2014

Dum la kurso de historio maljusteco okazis jam al multaj etnoj - kvazaŭ ne ekzistas etno "kun pura ĉemizo" - eĉ la plej malgrandaj triboj iam ajn atakis aliajn tribojn.

Mi vizitis la vilaĝon de kie venas miaj patraj geavoj. Je la hororo de miaj gepatroj, mi tie malkovris la fakton ke la enloĝantaro aspektas iomate aziaj - ankaŭ mia avo, mia patro kaj finfine mi. Do mi esploris en literaturo kaj trovis ke la mongoloj tie okupis la landon - kaj certe dum tiu tempo ili ne nur kartoludis - hehe.

Mi vizitis la tiean tombejon kaj vidis ke kelkaj nomoj estas iomete polaj, iomete ukrainaj. Mi scias ke mia slovaka avino estis ungardevena.

Do laŭdevene mi devus interesiĝi pri la nuntempa povobatalo en Ukrainio. Mia naiva opinio estas ke "Eŭropa-Unia" solvo estas bonega ideo - nur la fina realizado malbonumas ĉar en la EU ne ĉiuj etnoj estas same reprezentataj. La angloj havas la plej fortan pozicion. La popoloj kiel la baskoj estas kiel diras la francoj "laissés pour compte". Ilia kulturo, ilia lingvo, ilia ĉeesto mem estas alflankigitaj kaj forgesitaj. Dum la anglaj deĵoristoj nur devas lerni pri siaj taskoj, la aliaj popoloj devas lerni la anglan lingvon (laŭ brita maniero) kune kun la "korektaj" pragmatikismoj por esprimi sin tion multaj ofte NE lernas). Ju pli granda la lingvanaro des pli forta ĝi en Bukselo aŭ Luksemburgo aŭ Strasburgo.

Kaj Ukrainio? Nun, mi neniam estis tie sed ŝajnas al mi ke ili devus viziti la svisojn por demandi kion fari - ne la rusojn, ne la anglojn - kaj nepre ne la belgojn!!!!

Mi nun loĝas en regiono kiu konas la dolorojn de pokalpoka dulingvismiĝo kaj mi esperas ke la naskodoloroj rezultos en plenkreska, sana dukultura, dulingva regiono. Ankaŭ niaj estroj eble profitus de restadeto en ĉaleto ĉe la retoromanĉoj.

Fuzzy (Xem thông tin cá nhân) 15:58:26 Ngày 05 tháng 3 năm 2014

klmn:
Fuzzy:Se diri serioze, do neniu rememoros la Ĉarton se la baltaj ŝtatoj donos la civitanecon al ĉiuj el sia historia loĝantaro.
Kial ne donas? Estas simple - trapasu ekzamenon pri civitaneco kaj prenu. Unu parto temas ankaŭ pri kono de loka lingvo. Por la homo de la 3ia generacio tio tute ne devus esti la problemo.
Mi persone certe farus ĝuste tion, kaj ricevus la civitanecon por mi mem. Sed kion farus miaj jam maljunaj gepatroj? Evidente ili ne estas kapablaj lerni fremdajn lingvojn. Eble la viaj estas tre lingvokapablaj, sed la miaj -- tute ne. Do, ili ĝis la morto devus esti "necivitanoj". Kion pro tio mi kaj tuta mia familio sentus rilate al la registaro? Certe ne lojalecon.

klmn:Cetere, la sama sistemo validas por ĉiu minoritato, kial vi centriĝas nur pri rusparolantoj? Aŭ vi dezirus iajn APARTAJN kondiĉojn NOME por rusparolantoj?
Kompreneble, ke mi diras pri ĉiu loĝantaro de la baltaj landoj. La ruslingvuloj simple estas plej multnombraj.

Fuzzy (Xem thông tin cá nhân) 15:58:45 Ngày 05 tháng 3 năm 2014

klmn:Tio tute nebezonatas. Membreco en NATO servas kiel prevento unuavice. Simple neniu atakos aŭ invados, spite kiom sencerba kaj freneza estus.
Nu-nu. Tia defendo bone laboras nur dum oni kredas ke la usonanoj de alia flanko de Tero certe decidos bruligi sin per termonuklea milito por feliĉo de balta loĝantaro, des pli eĉ ne tuta.

Fuzzy (Xem thông tin cá nhân) 15:59:01 Ngày 05 tháng 3 năm 2014

klmn:Viaj analogioj estas trans limoj de racia cerbo.
Kiom da rusparolantoj Ukrajnio sendis al koncentrejoj kaj gazĉambroj?
La plej grava leciono de la Dua Mondmilito estas ke se iu grupo de homoj diras ke ili intencas vin mortigi -- vi nepre tuj kredu al ili. Verŝajne ili tute ne ŝercas.

klmn:
Fuzzy:Ŝajnas ke en via menso rusaj tankoj jam mortpremadas ukrainajn infanojn, rusa soldataro jam mortpafis "ĝis unu triono da ukraina nacio", jam fluas riveroj da sango. Sed trankviliĝu, en Krimeo regas paco kaj ordo, eĉ ne unu homo vunditas. Kaj tre espereblas ke tio daŭros plu.
Jes, nur pro tio ke Ukrajna armeo tute ne kontraŭstaras invadon de Rusia armeo kaj tute ne reagas la provokojn.
Vi skribas tiel kvazaŭ vi bedaŭras pri tio. Ĉu vi preferas ke la vera milito ekus?

klmn:
Ŝajne vi ironias pri tankoj sur infanoj.
Iom tro trafe.
-Loreta Asanaviciute
Mi tre bedaŭras pri tiuj viktimoj.

Sed konsentu, ke la baltaj landoj sendependiĝis kun tre malmulte da viktimoj. Facile imageblas kiom da homoj pereus se la sovetia Imperio de Malbono estus vere tiom kruela kiel oni pri ĝi parolas.
Mi esperas ke se la popolo de Krimeo decidos sendependiĝi de Ukrainio, la afero ankaŭ estos sensanga.

Lakiro (Xem thông tin cá nhân) 17:10:13 Ngày 05 tháng 3 năm 2014

Nu, jen! Ĉiuj kiel pigoj kriis pri rusa invado, sed hodiaŭ al Kievo venis 300 usonaj dungosoldatoj. Ili havas konkretan taskon, murdi, murdi kaj murdi, ne gravas kiun. La rusojn, ukrainojn, ciganojn, judojn, usonanojn, ĉiegale! Ĉefa tasko estas murdi kiel eblas pli multe da homoj, por ke prenu kiel eblas pli multe da mono. Jen estas la plej "vera demokratio". Ĉu povas esti ili defendas en Ukrainio la usonanojn? Verŝajne la usonanoj estas prafiloj de la ukrainoj. Ĥe-ĥe! Nu, antaŭen, soldiers of fortune.

Kirilo81 (Xem thông tin cá nhân) 18:42:21 Ngày 05 tháng 3 năm 2014

Merkel diris pri Putin, ke ŝi timas, ke li perdis la kontakton al la realeco.
Rilate Lakiron oni povas jam certi.

Quay lại