Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

Ukraina ribelo

dari goli, 1 Desember 2013

Pesan: 1667

Bahasa: Esperanto

vincas (Tunjukkan profil) 19 Desember 2013 12.15.41

Fuzzy: En Rusio la popolnombro ankaŭ malkreskis, sed nur je 5 milionoj (de 148 milionoj ĝis 143 milionoj), kaj nun estas kreskanta.
Mi nur scivolemas
Sed eble tiu kresko estas pro enmigruloj el Azio. Aŭ pro rusaj beboj :]

vincas (Tunjukkan profil) 19 Desember 2013 12.32.29

Fuzzy:Tion, kion Ukrainio povas lerni de ĝi, estas tio, ke Rusio estas la sola vera amiko de Ukrainio.
Sed ĉu amiko povus diri tion al alia amiko?

"Ukrainian President Yanukovych reportedly told his Lithuanian counterpart by phone Thursday that Russian President Putin threatened to bankrupt factories in eastern Ukraine if he signed the EU pact. Putin himself on Friday accused the EU of "blackmailing" Ukraine, "including even facilitation of mass protests" if it did not sign, however."

Aŭtomata traduko
"Ukraina Prezidanto Yanukovych laŭdire rakontis sian litova kolego telefone Ĵaŭdo ke rusa prezidento Putin minacas rompi fabrikoj en orienta Ukrainio, se li subskribis la EU interkonsento. Putin mem vendredon akuzis la EU de "ĉantaĝo" Ukrainio ", inkluzive eĉ faciligo de amasaj protestoj" se gxi ne subskribis, tamen."

http://euobserver.com/tickers/122203

Fuzzy:Tio bone klarigas, kial dum regado de kruelaj rusaj diktatoroj popolnombro de ukrainanoj konstante plimultiĝis, sed tuj post la sendependiĝo la popolnombro ekis senĉesan malkreskon
Nu, tio eble ne estas iu mirindaĵo. Tuta Eŭropo ne volas naskiĝi bebojn. Ekzemple, Germanio. Tie homoj vivas bone, sed germanulinoj ne naskiĝas bebojn. Kiu kulpas por tio?

Alia problemo estas migrado. Sed kiam ekonomio pliboniĝos homoj povas reveni ridulo.gif

Andreo Jankovskij (Tunjukkan profil) 19 Desember 2013 12.43.44

ridulo.gif

Ukrainio ĉiu-jare iras pli kaj pli al komuna eŭropo kaj laŭ mi tio estas tute bone.
Pollando, Litovio, Latvivo kaj Estonio jam trapasis tiun vojon.
Kaj en Rusio oni diradis ke ni rusoj kaj litovoj, latvoj, estonoj estas la sama nacio, ke se vi aliĝos al NATO, do ekonomio mortos, sen Rusio neniu povus vivi...
Sed Pollando, Litovio, Latvivo kaj Estonio pluiris kaj ne tre rigardis al Moskva propagando.
Nun Ukrainio faras la samon. Kaj jam rakontoj pri aĉa NATO, aĉa EU flanke de Rusa propagando ne plu funkcias.

Kaj post Ukrainio ankaŭ Belarusio tre baldaŭ iros al la malfermita mondo.

Kaj jen kio okazos en Belarusio. Tre simile al aliaj landoj.
Aperos kelkaj partioj kaj kompreneble iu el ili estos pro-Moskva kaj ricevos monon pro tio. Kaj en Rusio oni rakontos ke la lando estos dividita je du partoj - bonaj kej por-eŭropaj idiotoj (parte naciistoj). Kaj oni komencos propagandegon pri tio ke duono de Belarusio nepre fariĝos parto de Rusio, sed fin-fine tiu fipropagando fiaskos. Kaj belarusoj iros laŭ la sama vojo kiel Ukrainio.

Do kun Belarusio Moskvo havos grandan problemon: ĉu savi vizaĝon aŭ kontrolon? Kompreneble Moskvo ekvolos kaj tion kaj tion - kaj perdos ambaŭ!!!

Altebrilas (Tunjukkan profil) 19 Desember 2013 16.29.40

Estas domaĝe, ke esperantistoj spegulas la opinioj de siaj propraj landoj anstataŭ ellabori kune originalan solvon.

Eble tia solvo ne estus realista, sed venontaj kritikoj instigus debatantojn al serĉado de pliajn informojn.

Sunjo (Tunjukkan profil) 19 Desember 2013 16.52.04

Fuzzy:
Sunjo:
Fuzzy:Tion, kion Ukrainio povas lerni de ĝi, estas tio, ke Rusio estas la sola vera amiko de Ukrainio.
Ŝtatoj ne havas amikojn, ŝtatoj havas interesojn.
Hmm, kiam Germanujo estis dividita je du landoj, ĉu unu el la landoj rigardis la alian konsiderante nur siajn proprajn interesojn, tute sen amikaj sentoj?
Dum kelkaj jardekoj (dum la malvarma milito) ambaŭ landoj estis reprezentantoj de du malsamaj sistemoj kaj certe ne amikoj. La reunuiĝo nur okazis ĉar ĝi estis en la intereso de ambaŭ landoj (kaj la venkintoj de la dua mondmilito ne plu kontraŭis).

Mi cetere ne opinias ke la du partoj de Germanio estas komparebla al la nuna situacio en Ukrainio.

Pli tauĝa komparo verŝajne estus ke same kiel la Grekoj ne amas sinjorinon Merkel ankaŭ la Ukrainoj ne amas sinjoron Putin.
Laŭ mia informo la mono de Rusio por Ukrainio nur estas kredito, ne donaco. Kaj tamen tiaj kreditoj ebligas pli grandan influon de la donanto al la prenanto.

Fuzzy:
Verdire, mi ne komprenas, por kio Putin donis la monon al Ukrainio, se ne pro pura amikeco kaj kompato al la mizera ukraina popolo. La populareco de Putin verŝajne malaltiĝos post tiu ago. Ja Ukrainio havas nenion valoran, preskaŭ ĉio tie jam estas eluzita kaj ruinigita.
EU ja konsentas preni Ukrainion nur tute senpage. Eĉ ne preni, sed nur malfermi al si la ukrainan merkaton. Kaj eĉ por tio la eŭropanoj ne pretas pagi.
Diversaj kialoj, krom ke Rusio ne volas perdi la Ukrainan merkaton al EU, estas supozeblaj. Sed mi ne estas spertulo pri tio kaj ne havas sufiĉe profundan opinion por ke mi volus diskuti pri tio.

Konvinkite mi nur estas kaj restas ke popolo rajtu ŝanĝi la politikon ankaŭ per ribeloj, se la popolaj reprezentantoj (parlamentanoj, prezidanto) ne plu agas laŭ la interesoj de la popolo.

Fuzzy (Tunjukkan profil) 19 Desember 2013 17.00.05

vincas:
Fuzzy: En Rusio la popolnombro ankaŭ malkreskis, sed nur je 5 milionoj (de 148 milionoj ĝis 143 milionoj), kaj nun estas kreskanta.
Mi nur scivolemas
Sed eble tiu kresko estas pro enmigruloj el Azio. Aŭ pro rusaj beboj :]
Jes, en Rusio la nombro de enmigrantoj superas l'nombron de elmigrantoj, kaj tio donas plimultiĝon de la popolnombro. Sed ankaŭ la nombro de la propra rusia loĝantaro en 2012 jaro ĉesis malkreski.

Fuzzy (Tunjukkan profil) 19 Desember 2013 17.00.23

vincas:
Fuzzy:Tion, kion Ukrainio povas lerni de ĝi, estas tio, ke Rusio estas la sola vera amiko de Ukrainio.
Sed ĉu amiko povus diri tion al alia amiko?

"Ukrainian President Yanukovych reportedly told his Lithuanian counterpart by phone Thursday that Russian President Putin threatened to bankrupt factories in eastern Ukraine if he signed the EU pact. Putin himself on Friday accused the EU of "blackmailing" Ukraine, "including even facilitation of mass protests" if it did not sign, however."

Aŭtomata traduko
"Ukraina Prezidanto Yanukovych laŭdire rakontis sian litova kolego telefone Ĵaŭdo ke rusa prezidento Putin minacas rompi fabrikoj en orienta Ukrainio, se li subskribis la EU interkonsento. Putin mem vendredon akuzis la EU de "ĉantaĝo" Ukrainio ", inkluzive eĉ faciligo de amasaj protestoj" se gxi ne subskribis, tamen."

http://euobserver.com/tickers/122203
Al mi ŝajnis ke ni jam finis tiun temon -- ĉu vi ankoraŭ ne komprenas, ke temas pri doganaj baroj, kiujn Rusio devos starigi kontraŭ la ukrainaj varoj, por ke eŭropaj varoj ne eniru la rusian merkaton trans Ukrainio. Kiel alimaniere Putin povus bankrotigi ukrainajn fabrikojn, li ja ne posedas ilin.
vincas:
Fuzzy:Tio bone klarigas, kial dum regado de kruelaj rusaj diktatoroj popolnombro de ukrainanoj konstante plimultiĝis, sed tuj post la sendependiĝo la popolnombro ekis senĉesan malkreskon
Nu, tio eble ne estas iu mirindaĵo. Tuta Eŭropo ne volas naskiĝi bebojn. Ekzemple, Germanio. Tie homoj vivas bone, sed germanulinoj ne naskiĝas bebojn. Kiu kulpas por tio?

Alia problemo estas migrado. Sed kiam ekonomio pliboniĝos homoj povas reveni ridulo.gif
Ha, ĝis nun mi ne pensis, ke malkresko de popolo estas unu el indikoj de demokratio!
Do, ju pli da demokrateco, des malpli da popolo? Nu, kiom demokratia estas via lando, vincas? Ĉu la loĝantaro demokratie malkreskas, aŭ totalisme plimultiĝas?

Fuzzy (Tunjukkan profil) 19 Desember 2013 17.13.45

Sunjo:
Mi cetere ne opinias ke la du partoj de Germanio estas komparebla al la nuna situacio en Ukrainio.

Pli tauĝa komparo verŝajne estus ke same kiel la Grekoj ne amas sinjorinon Merkel ankaŭ la Ukrainoj ne amas sinjoron Putin.
La ukrainia kaj rusia popoloj estas multe pli proksimaj unu al la alia, ol la greka al la germana.
En Ukrainio loĝas multege da rusoj, multege da rusianoj havas parencojn en Ukrainio. La lingvoj estas preskaŭ plene interkompreneblaj. Ni havas grandan komunan historion, ni ĉiam batalis kune en militoj. Kievo estis la ĉefurbo de Antikva Rusujo. Ni havas unu religion.

Tute ne eblas kompari la ukrainanojn kaj rusojn kun la grekoj kaj germanoj. La grekoj kaj germanoj havas preskaŭ nenion komunan.

Fuzzy (Tunjukkan profil) 19 Desember 2013 17.13.45

...

vincas (Tunjukkan profil) 19 Desember 2013 20.19.37

Fuzzy:Al mi ŝajnis ke ni jam finis tiun temon -- ĉu vi ankoraŭ ne komprenas, ke temas pri doganaj baroj, kiujn Rusio devos starigi kontraŭ la ukrainaj varoj, por ke eŭropaj varoj ne eniru la rusian merkaton trans Ukrainio. Kiel alimaniere Putin povus bankrotigi ukrainajn fabrikojn, li ja ne posedas ilin.
Sendube Rusio povas starigi doganaj baroj kontraŭ ukrainaj varoj, sed eble Putin temis pri tio, ke Rusio tute ne aĉetos ukrainaj varoj (vi ja mem diris ke Ukraina ekonomiko estas multe ligita kun Rusio) Starigi doganaj baroj ne signifas ke iu devas bankroti. Putin en tiu citaĵo ne diris, ke Rusio starigos doganaj baroj, sed li diris - mi bankrotigos. Estas diferenco.

Kembali ke atas