Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.
Ukraina ribelo
od goli, 1 grudnia 2013
Wpisy: 1667
Język: Esperanto
vincas (Pokaż profil) 19 grudnia 2013, 12:15:41
Fuzzy: En Rusio la popolnombro ankaŭ malkreskis, sed nur je 5 milionoj (de 148 milionoj ĝis 143 milionoj), kaj nun estas kreskanta.Mi nur scivolemas
Sed eble tiu kresko estas pro enmigruloj el Azio. Aŭ pro rusaj beboj :]
vincas (Pokaż profil) 19 grudnia 2013, 12:32:29
Fuzzy:Tion, kion Ukrainio povas lerni de ĝi, estas tio, ke Rusio estas la sola vera amiko de Ukrainio.Sed ĉu amiko povus diri tion al alia amiko?
"Ukrainian President Yanukovych reportedly told his Lithuanian counterpart by phone Thursday that Russian President Putin threatened to bankrupt factories in eastern Ukraine if he signed the EU pact. Putin himself on Friday accused the EU of "blackmailing" Ukraine, "including even facilitation of mass protests" if it did not sign, however."
Aŭtomata traduko
"Ukraina Prezidanto Yanukovych laŭdire rakontis sian litova kolego telefone Ĵaŭdo ke rusa prezidento Putin minacas rompi fabrikoj en orienta Ukrainio, se li subskribis la EU interkonsento. Putin mem vendredon akuzis la EU de "ĉantaĝo" Ukrainio ", inkluzive eĉ faciligo de amasaj protestoj" se gxi ne subskribis, tamen."
http://euobserver.com/tickers/122203
Fuzzy:Tio bone klarigas, kial dum regado de kruelaj rusaj diktatoroj popolnombro de ukrainanoj konstante plimultiĝis, sed tuj post la sendependiĝo la popolnombro ekis senĉesan malkreskonNu, tio eble ne estas iu mirindaĵo. Tuta Eŭropo ne volas naskiĝi bebojn. Ekzemple, Germanio. Tie homoj vivas bone, sed germanulinoj ne naskiĝas bebojn. Kiu kulpas por tio?
Alia problemo estas migrado. Sed kiam ekonomio pliboniĝos homoj povas reveni
Andreo Jankovskij (Pokaż profil) 19 grudnia 2013, 12:43:44
Ukrainio ĉiu-jare iras pli kaj pli al komuna eŭropo kaj laŭ mi tio estas tute bone.
Pollando, Litovio, Latvivo kaj Estonio jam trapasis tiun vojon.
Kaj en Rusio oni diradis ke ni rusoj kaj litovoj, latvoj, estonoj estas la sama nacio, ke se vi aliĝos al NATO, do ekonomio mortos, sen Rusio neniu povus vivi...
Sed Pollando, Litovio, Latvivo kaj Estonio pluiris kaj ne tre rigardis al Moskva propagando.
Nun Ukrainio faras la samon. Kaj jam rakontoj pri aĉa NATO, aĉa EU flanke de Rusa propagando ne plu funkcias.
Kaj post Ukrainio ankaŭ Belarusio tre baldaŭ iros al la malfermita mondo.
Kaj jen kio okazos en Belarusio. Tre simile al aliaj landoj.
Aperos kelkaj partioj kaj kompreneble iu el ili estos pro-Moskva kaj ricevos monon pro tio. Kaj en Rusio oni rakontos ke la lando estos dividita je du partoj - bonaj kej por-eŭropaj idiotoj (parte naciistoj). Kaj oni komencos propagandegon pri tio ke duono de Belarusio nepre fariĝos parto de Rusio, sed fin-fine tiu fipropagando fiaskos. Kaj belarusoj iros laŭ la sama vojo kiel Ukrainio.
Do kun Belarusio Moskvo havos grandan problemon: ĉu savi vizaĝon aŭ kontrolon? Kompreneble Moskvo ekvolos kaj tion kaj tion - kaj perdos ambaŭ!!!
Altebrilas (Pokaż profil) 19 grudnia 2013, 16:29:40
Eble tia solvo ne estus realista, sed venontaj kritikoj instigus debatantojn al serĉado de pliajn informojn.
Sunjo (Pokaż profil) 19 grudnia 2013, 16:52:04
Fuzzy:Dum kelkaj jardekoj (dum la malvarma milito) ambaŭ landoj estis reprezentantoj de du malsamaj sistemoj kaj certe ne amikoj. La reunuiĝo nur okazis ĉar ĝi estis en la intereso de ambaŭ landoj (kaj la venkintoj de la dua mondmilito ne plu kontraŭis).
Sunjo:Hmm, kiam Germanujo estis dividita je du landoj, ĉu unu el la landoj rigardis la alian konsiderante nur siajn proprajn interesojn, tute sen amikaj sentoj?Fuzzy:Tion, kion Ukrainio povas lerni de ĝi, estas tio, ke Rusio estas la sola vera amiko de Ukrainio.Ŝtatoj ne havas amikojn, ŝtatoj havas interesojn.
Mi cetere ne opinias ke la du partoj de Germanio estas komparebla al la nuna situacio en Ukrainio.
Pli tauĝa komparo verŝajne estus ke same kiel la Grekoj ne amas sinjorinon Merkel ankaŭ la Ukrainoj ne amas sinjoron Putin.
Laŭ mia informo la mono de Rusio por Ukrainio nur estas kredito, ne donaco. Kaj tamen tiaj kreditoj ebligas pli grandan influon de la donanto al la prenanto.
Fuzzy:Diversaj kialoj, krom ke Rusio ne volas perdi la Ukrainan merkaton al EU, estas supozeblaj. Sed mi ne estas spertulo pri tio kaj ne havas sufiĉe profundan opinion por ke mi volus diskuti pri tio.
Verdire, mi ne komprenas, por kio Putin donis la monon al Ukrainio, se ne pro pura amikeco kaj kompato al la mizera ukraina popolo. La populareco de Putin verŝajne malaltiĝos post tiu ago. Ja Ukrainio havas nenion valoran, preskaŭ ĉio tie jam estas eluzita kaj ruinigita.
EU ja konsentas preni Ukrainion nur tute senpage. Eĉ ne preni, sed nur malfermi al si la ukrainan merkaton. Kaj eĉ por tio la eŭropanoj ne pretas pagi.
Konvinkite mi nur estas kaj restas ke popolo rajtu ŝanĝi la politikon ankaŭ per ribeloj, se la popolaj reprezentantoj (parlamentanoj, prezidanto) ne plu agas laŭ la interesoj de la popolo.
Fuzzy (Pokaż profil) 19 grudnia 2013, 17:00:05
vincas:Jes, en Rusio la nombro de enmigrantoj superas l'nombron de elmigrantoj, kaj tio donas plimultiĝon de la popolnombro. Sed ankaŭ la nombro de la propra rusia loĝantaro en 2012 jaro ĉesis malkreski.Fuzzy: En Rusio la popolnombro ankaŭ malkreskis, sed nur je 5 milionoj (de 148 milionoj ĝis 143 milionoj), kaj nun estas kreskanta.Mi nur scivolemas
Sed eble tiu kresko estas pro enmigruloj el Azio. Aŭ pro rusaj beboj :]
Fuzzy (Pokaż profil) 19 grudnia 2013, 17:00:23
vincas:Al mi ŝajnis ke ni jam finis tiun temon -- ĉu vi ankoraŭ ne komprenas, ke temas pri doganaj baroj, kiujn Rusio devos starigi kontraŭ la ukrainaj varoj, por ke eŭropaj varoj ne eniru la rusian merkaton trans Ukrainio. Kiel alimaniere Putin povus bankrotigi ukrainajn fabrikojn, li ja ne posedas ilin.Fuzzy:Tion, kion Ukrainio povas lerni de ĝi, estas tio, ke Rusio estas la sola vera amiko de Ukrainio.Sed ĉu amiko povus diri tion al alia amiko?
"Ukrainian President Yanukovych reportedly told his Lithuanian counterpart by phone Thursday that Russian President Putin threatened to bankrupt factories in eastern Ukraine if he signed the EU pact. Putin himself on Friday accused the EU of "blackmailing" Ukraine, "including even facilitation of mass protests" if it did not sign, however."
Aŭtomata traduko
"Ukraina Prezidanto Yanukovych laŭdire rakontis sian litova kolego telefone Ĵaŭdo ke rusa prezidento Putin minacas rompi fabrikoj en orienta Ukrainio, se li subskribis la EU interkonsento. Putin mem vendredon akuzis la EU de "ĉantaĝo" Ukrainio ", inkluzive eĉ faciligo de amasaj protestoj" se gxi ne subskribis, tamen."
http://euobserver.com/tickers/122203
vincas:Ha, ĝis nun mi ne pensis, ke malkresko de popolo estas unu el indikoj de demokratio!Fuzzy:Tio bone klarigas, kial dum regado de kruelaj rusaj diktatoroj popolnombro de ukrainanoj konstante plimultiĝis, sed tuj post la sendependiĝo la popolnombro ekis senĉesan malkreskonNu, tio eble ne estas iu mirindaĵo. Tuta Eŭropo ne volas naskiĝi bebojn. Ekzemple, Germanio. Tie homoj vivas bone, sed germanulinoj ne naskiĝas bebojn. Kiu kulpas por tio?
Alia problemo estas migrado. Sed kiam ekonomio pliboniĝos homoj povas reveni
Do, ju pli da demokrateco, des malpli da popolo? Nu, kiom demokratia estas via lando, vincas? Ĉu la loĝantaro demokratie malkreskas, aŭ totalisme plimultiĝas?
Fuzzy (Pokaż profil) 19 grudnia 2013, 17:13:45
Sunjo:La ukrainia kaj rusia popoloj estas multe pli proksimaj unu al la alia, ol la greka al la germana.
Mi cetere ne opinias ke la du partoj de Germanio estas komparebla al la nuna situacio en Ukrainio.
Pli tauĝa komparo verŝajne estus ke same kiel la Grekoj ne amas sinjorinon Merkel ankaŭ la Ukrainoj ne amas sinjoron Putin.
En Ukrainio loĝas multege da rusoj, multege da rusianoj havas parencojn en Ukrainio. La lingvoj estas preskaŭ plene interkompreneblaj. Ni havas grandan komunan historion, ni ĉiam batalis kune en militoj. Kievo estis la ĉefurbo de Antikva Rusujo. Ni havas unu religion.
Tute ne eblas kompari la ukrainanojn kaj rusojn kun la grekoj kaj germanoj. La grekoj kaj germanoj havas preskaŭ nenion komunan.
Fuzzy (Pokaż profil) 19 grudnia 2013, 17:13:45
vincas (Pokaż profil) 19 grudnia 2013, 20:19:37
Fuzzy:Al mi ŝajnis ke ni jam finis tiun temon -- ĉu vi ankoraŭ ne komprenas, ke temas pri doganaj baroj, kiujn Rusio devos starigi kontraŭ la ukrainaj varoj, por ke eŭropaj varoj ne eniru la rusian merkaton trans Ukrainio. Kiel alimaniere Putin povus bankrotigi ukrainajn fabrikojn, li ja ne posedas ilin.Sendube Rusio povas starigi doganaj baroj kontraŭ ukrainaj varoj, sed eble Putin temis pri tio, ke Rusio tute ne aĉetos ukrainaj varoj (vi ja mem diris ke Ukraina ekonomiko estas multe ligita kun Rusio) Starigi doganaj baroj ne signifas ke iu devas bankroti. Putin en tiu citaĵo ne diris, ke Rusio starigos doganaj baroj, sed li diris - mi bankrotigos. Estas diferenco.