Lukket
Max. 500 messages.
Meddelelser: 1667
Sprog: Esperanto
klmn (Vise profilen) 24. mar. 2014 07.46.58
Fuzzy:Ĉu pravas mi, aŭ vi -- ke la naciistoj nur hazarde aperis inter "pacaj demonstrantoj" kaj ne ludas gravan rolon en la revolucio -- ni plejverŝajne baldaŭ vidos en Ukrainio.Ankaŭ tion (la kialojn) montros la baldaŭa estonteco kaj daŭrigaj paŝoj. Ja povas esti ke li antaŭvidas la daŭran invadon al teritorio de Ukrajnio, kaj pro tio tiel hastas.
Jacenjuk neniel kapablos dum longa tempo estri apud la naciistoj (jam ĉeĥa ŝtatestro deklaris, ke Ukrainio plej bone forpelu la faŝistojn), kaj tiam ni ekscios, kiu vere posedas la potencon.
klmn:Cetere, Jaceniuk rifuzis subskribi la trakton de libera merkato kun EU, deklarante ke oni tion faros nur kiam estos elektita la nova prezidento. Laŭ mi, li bone faris, ĉar alimaniere oni poste denove dubus pri leĝeco de la subskribo.Malfacile estas antaŭdiri paŝojn de ukrainanoj, ĉu?
Ĝisdatigo: jam subskribis (sed nur la politikan parton)Ŝajne, vi estas tro logika por tio
Kiom mi scias, la politika parto de la traktato temas nur pri iuj bondeziraj intencoj de plia demokratiigo ktp, kaj pri nenio esenca.
Grava ekonomie estas alia parto de la traktato, subskribi kiun Jacenjuk rifuzis, ĉar tio eble povas damaĝi al la ekonomiko de la Oriento -- per preskaŭ samaj vortoj, kiujn diris Janukoviĉ siatempe!
Fuzzy:Jes, kaj mi ne bone komprenas -- kial???Vi faras neanalogiajn komparojn. Ili estas ŝtatoj antaŭlonge formitaj kun longa sia historio (krom eble Moldovio, mi ne mirus se ĝi iam aranĝos referendumon aliĝi Rumanion). Dum ekzemple Ĉednestrio estas anklavo de rusparolantaro kiun formis rusaj militistoj kaj iliaj familioj dum Sovetunio.
Ja ili sendependiĝis de Sovetunio havante preskaŭ hazardajn ŝtatlimojn -- ja neniam la abĥazoj kaj osetoj vivis sub regado de la kartveloj, Krimeo neniam estis ukraina kaj Ĉednestrio -- moldava.
Kaj se la ŝtatoj de Ukrainio, Kartvelio kaj Moldavio mem estis sendependigitaj tute pace kaj senbatale, kial ili arde kontraŭas apartigon de tuthazarde apartenantaj al ili popoletoj? Ĉu omaĝe al la regionlimoj de jam dekoj da jaroj ne ekzistanta Sovetunio?
Kaj jes, mi pensas estis tre grave ke sovetuniaj limoj restis netuŝitaj. Ili eble ne estas la plej justaj limoj historie, sed alimaniere ni povintus havi 15 jugoslaviojn.
Fuzzy:Jes, kaj tio estas grava kaj interesa demando. Unu familio certe ne rajtas sendependiĝi de la ŝtato. Sed, mi diru, 10 milionoj homoj certe rajtas sendependiĝi, se ili konsistas plejmulton en iu aparta teritorio -- ĉu vi konsentas?Se ni scius ĝustan respondon, verŝajne neniu konflikto okazus inter/en la ŝtatoj.
Kiu estas la limo? 10 milionoj, 1 miliono, 10 mil? Laŭ mi ne ĉiam justas decidi mekanike nur laŭ cifero. Dependas ankaŭ de historio, kiel ili trafis en iu regiono, ĉu la popolo havas sian ŝtaton, aŭ ne, ktp.
klmn (Vise profilen) 24. mar. 2014 07.46.58
Fuzzy:Jes, tiu iniciato tute ne temas pri disigo de Rusio. La movado nur volas testi la sistemon, kiel en Rusio eblas solvi iujn demandojn per referendumo.klmn:En Sankt Peterburgo unu socia junulara movado lanĉis la procedon de referendumo pri apartigo de Sankt Peterburgo de Rusio kaj aliĝo de la urbo al EU je rajtoj, similaj al tiuj de LiĥtenŝtejnoNu, tie estas skribita, ke la peton pri la referendumo la Balota Komisiono de la urbo senĝene akceptis, kaj poste ĝi estos pridiskutata en la parlamento de la urbo, kaj se la parlamento ĝin aprobos, estos necese kolekti 40000 da aprobaj subskriboj de la civitanoj por efektivigi la referendumon.
Malkiel Lakiron, min ĉi tiu okazaĵo tute ne maltrankviligas.
Vi menciis la parlamenton de Peterburgo. Ĉu la urbo havas iun specialan statuson en Rusio, aŭ vi temis pri ordinara urbestraro, kiun havas ĉiuj urboj?
klmn (Vise profilen) 24. mar. 2014 08.18.17
Terurĉjo:finalaj rezultoj de krimea referendumo.Do, ni havas 80,42 % el tuta balot-rajta civitanaro.
partoprenis en la referendumo 83,1 % da registritaj elektantoj (1.274.096 homoj).
voĉdovis por unuiĝo de Krimeo kaj Rusujo 96,77% da voĉdonintoj (1.233.002 homoj).
voĉdonis por Krimeo kiel parto de Ukrainujo 2,51 % da voĉdonintoj (31.997 homoj).
nevalidaj bultenoj estis 0,72 % (9097).
jen la oficiala paĝo de Ŝtata Konsilo de Krimea respubliko . bedaŭrinde la angla versio de la retejo ne funkcias kaj la rusa versio ofte postulas kelkfojan renoviĝon.
do, kiam divers-ŝtataj amaskomunikiloj asertas, ke preskaŭ 100 % da krimeaj civitanoj voĉdonis por unuiĝo de Krimeo kaj Rusujo, kaj tial la referendumo estas neleĝa, nevalida, falsa, sub pafiloj kaj fusiloj de rusaj soldatoj-okupantoj, ili (la amaskomunikiloj) senhonte mensogas.
1274096:83.1*100=1.533.108 - kvanto da ĉiuj registritaj krimeaj elektantoj (plenkreskaj civitanoj depost 18 jaroj).
1233002:1533108*100= 80,42 % - voĉdonis por unuiĝo de ĉiuj krimeaj civitanoj.
Kiu rakontis pri simileco de Krimeo kaj Norda Koreio?
mi opinias, ke ĉiuj homoj, kiuj ne partoprenis en la referedumo (259.112) kaj voĉdonis "ne" al Rusujo (31.997), estos ekzekutitaj far de rusaj soldatoj-okupantoj.
mi proponas dronigon en la Nigra maro. kraboj tre ŝatas viandon.
Se ni diras ke ĉiu ruso voĉdonis "por" (kvankam mi konas almenaŭ unu kiu voĉdonis "kontraŭ"

Tio signifas ke pli ol ĉiu dua tataro kaj ukrajno devis voĉdoni "por".
La demando al ukrajnanoj aŭ tataroj: ĉu vi pensas tion kredinda?
maratonisto (Vise profilen) 24. mar. 2014 11.26.35
5 regionoj pri aliĝo al Pollando, po unu regiono por aliĝo al Rumanio kaj Hungario.
klmn (Vise profilen) 24. mar. 2014 11.34.57
Oficiala propono de Rusia parlamento al Pollanda Ministerio pri Eksteraj Aferoj.
klmn (Vise profilen) 24. mar. 2014 13.19.20
klmn (Vise profilen) 24. mar. 2014 15.10.04
Terurĉjo:Ĉu vere plaĉas? Fakte Kaliningrado ne videblas sed mi ne pensas ĝin esti Rusia en la mapo. Oni devas ankaŭ ion oferi, ne nur preni.klmn:Oficiala propono de Rusia parlamento al Pollanda Ministerio pri Eksteraj Aferoj.malgraŭ tio, ke la mapo plaĉas al mi, mi kun bedaŭro devas noti, ke "ĉiu vilaĝo havas propran idioton".

Mi komprenas ke bezonus tutan tempon de la mondo por pravigi sin pro ĉiu elŝovo de Vladimir Volfoviĉ, sed estas onidiro ke li eldiras laŭte tion, pri kio Putin cerbumas silente

baibaibibi (Vise profilen) 24. mar. 2014 23.27.39
klmn:Kion vi opinias pri la nova prokuroro de Krimeo?Pli bela ol jaceniuk aŭ turshinov, eĉ gejo akceptus tion!
klmn (Vise profilen) 25. mar. 2014 09.56.07
Pro ekstreme naciisma agado estis prijuĝita kvinfoje. Sidis en prizonoj de Nederlando (pro minaco ataki Ministerion de Justeco kaj Sekureco), de Latvio.

michaleo (Vise profilen) 25. mar. 2014 17.36.59