Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

Ukraina ribelo

dari goli, 1 Desember 2013

Pesan: 1667

Bahasa: Esperanto

Fuzzy (Tunjukkan profil) 21 Desember 2013 14.27.35

vincas:
Fuzzy:Pro la militbazo Rusio pagas al Ukrainio grandan lupagon. Kio vin maltrankviligas?
Mi temis pri tio, ke ĉu Putin promesis gazrabaton por militbazoj? Kaj ĉu Ukrainio gajnis ĝin? Ĉio.
Se tio estis en la kontrakto, kial vi opinias ke Ukrainio tion ne gajnis? Ĉu ukrainanoj silentus pri tio?
vincas:
Pri lupago. Kiom granda ĝi estas? Mi scivolemas pri tio. Eble vi povas respondi?
Oni skribas ke 100 milionoj dolaroj jare

vincas (Tunjukkan profil) 21 Desember 2013 20.22.55

Fuzzy:Vi povas kredi ion ajn, kompreneble.
Eble ne estus strange, se mi la samon dirus pri vi :]]]]]]]]] Vi povas ankaŭ kredi, ke Janukovyĉ nenion diris, aŭ ke Azarov diris ion. Tio estas via rajto al kredo, kompreneble :]]]]]]]

Fuzzy:Li estas tiu, kiu senpere partoprenis la intertraktadon kun Rusio.
Ha ha, refoje la samon povas diri mi: Ŝi estas tiu, kiu senpere partoprenis la intertraktadon kun Ukrainio :]]]]]]]]]]]]]

vincas (Tunjukkan profil) 21 Desember 2013 20.31.58

Fuzzy:Se tio estis en la kontrakto, kial vi opinias ke Ukrainio tion ne gajnis? Ĉu ukrainanoj silentus pri tio?
Kial al mi ŝajnas, ke vi evitas la respondon? A?

Fuzzy:Oni skribas ke 100 milionoj dolaroj jare
Ĉu laŭ vi 100 milionoj estas granda mono por militbazoj en Krimeo?

Andreo Jankovskij (Tunjukkan profil) 22 Desember 2013 00.13.06

Fuzzy:
Jes, nia koro estas vundita. Nenio alia povas klarigi kial Putin savis Ukrainion de bankrotiĝo. Mi ne kredas ke Janukoviĉ sukcesis lin subaĉeti.
Sed mi opinias, ke la situacio pli similas al la situacio kun erarinta filo.
1. Mi kiel ukraino ne ŝatas ke ukraina prezidanto aŭ estraro prenu ion de Rusio.
2. Ĉu Putina Rusio iam okupiĝis pri filantropaj aferoj? - Certe ne!!!
3. Kaj tiu "savo de Ukrainio" nur donas pli de eblecoj al Moskvo ĉantaĝi Ukrainion.

Fuzzy (Tunjukkan profil) 22 Desember 2013 10.30.42

vincas:
Fuzzy:Vi povas kredi ion ajn, kompreneble.
Eble ne estus strange, se mi la samon dirus pri vi :]]]]]]]]] Vi povas ankaŭ kredi, ke Janukovyĉ nenion diris, aŭ ke Azarov diris ion. Tio estas via rajto al kredo, kompreneble :]]]]]]]

Fuzzy:Li estas tiu, kiu senpere partoprenis la intertraktadon kun Rusio.
Ha ha, refoje la samon povas diri mi: Ŝi estas tiu, kiu senpere partoprenis la intertraktadon kun Ukrainio :]]]]]]]]]]]]]
Bone, la demando ĉu Putin minacis al Ukrainio aŭ ne, estas demando de kredo, pruvoj de tio mankas.
Sed tiu fakto, ke okcidentaj politikistoj publike, persone kaj rekte premis al Janukoviĉ, ne estas dubinda, ĉu ne?

Fuzzy (Tunjukkan profil) 22 Desember 2013 10.31.19

vincas:
Fuzzy:Se tio estis en la kontrakto, kial vi opinias ke Ukrainio tion ne gajnis? Ĉu ukrainanoj silentus pri tio?
Kial al mi ŝajnas, ke vi evitas la respondon? A?
Mi ne scias, kion al vi respondi.
Mi ne trovis faktojn ke Rusio trompis Ukrainion pri la gazrabato. Tial mi skribis al vi, ke se tio vere okazis, kial nek la ukraina registaro, nek la opozicio plendas pri tio?
Se vi havas pli da informo pri la afero, donu la mi la ligilon, tiam mi respondos al vi pri la temo.
vincas:
Fuzzy:Oni skribas ke 100 milionoj dolaroj jare
Ĉu laŭ vi 100 milionoj estas granda mono por militbazoj en Krimeo?
Nu, post kiam la rusa militfloto translokiĝos de tie, ni vidos, ĉu iu alia pagos al Ukrainio pli multe.

Fuzzy (Tunjukkan profil) 22 Desember 2013 10.31.33

Andreo Jankovskij:
Fuzzy:
Jes, nia koro estas vundita. Nenio alia povas klarigi kial Putin savis Ukrainion de bankrotiĝo. Mi ne kredas ke Janukoviĉ sukcesis lin subaĉeti.
Sed mi opinias, ke la situacio pli similas al la situacio kun erarinta filo.
1. Mi kiel ukraino ne ŝatas ke ukraina prezidanto aŭ estraro prenu ion de Rusio.
Sed ve, vi ne havas elekton. Neniu alia deziras doni monon al Ukrainio.
Ukrainio estas kvazaŭ maljuna mizera prostituitino, al kiu jam neniu volas pagi eĉ por savi ŝin de malsatmorto. Krom ŝia panjo, kiu donadas al ŝi pecon da pano, eĉ malgraŭ ĉiuj insultoj kaj malbenoj de la duonfreneza ĉiesulino.
Andreo Jankovskij:
2. Ĉu Putina Rusio iam okupiĝis pri filantropaj aferoj? - Certe ne!!!
Ĉu vere? Ĉu vi ne memoras la kurtan militon de Rusio kontraŭ Kartvelio, por savi la osetojn de kartvela okupacio? Kian profiton Rusio ricevis de tio? Ja la osetoj kiel la ukrainanoj estas mizeruloj, havantaj nenion valoran. Kio tio estis se ne pure filantropa ago.
Andreo Jankovskij:
3. Kaj tiu "savo de Ukrainio" nur donas pli de eblecoj al Moskvo ĉantaĝi Ukrainion.
Ĉantaĝi Ukrainion por ricevi de ĝi KION?
Vi jam forvoris, forvendis kaj perdis tutan vian sovetunian heredaĵon. Grandegaj uzinoj, dokoj kaj ŝipkonstruejoj nun estas amaso de rusto. Por revivigi ilin necesas investi ne malpli multe, ol por konstrui novajn en Rusio.
EU almenaŭ povus inundi vian landon per siaj varoj kaj tiamaniere iom malfortigi sian senlaborecon. Aŭ mini en Ukrainio la skistogason, ruinigante vian naturon anstataŭ la sia. Sed Rusio ne bezonas ĉion tion.

vincas (Tunjukkan profil) 22 Desember 2013 11.57.49

Fuzzy:Bone, la demando ĉu Putin minacis al Ukrainio aŭ ne, estas demando de kredo, pruvoj de tio mankas.
Fakte jes. Ĉu premis aŭ ne premis estas perskaŭ nepruvebla. Ni povas nur rezonadi pri tio.

Fuzzy:Sed tiu fakto, ke okcidentaj politikistoj publike, persone kaj rekte premis al Janukoviĉ, ne estas dubinda, ĉu ne?
Tio dependas je vidpunkto de diskutanto. Je via vidpunkto tio estas premado. Mi komprenas vian vidpunkton kaj la premado povis esti. Mi ne neas tion Sed ankaŭ mi konprenas alian vidpunkton, kiu eble diras ke tio estas apogo, subteno.

Fuzzy:Nu, post kiam la rusa militfloto translokiĝos de tie, ni vidos, ĉu iu alia pagos al Ukrainio pli multe.
Estus bone, se rusa militfloto translokiĝus. Ĉar iam Ukrainio povus fariĝi membro de EU kaj ne estus bone se ene EU ekzistus rusa militbazo. Sed mi dubas, ke tio povus baldaŭ okazi. Ĉar por Rusio tiu militbazo estas tre grava strategie.

Andreo Jankovskij (Tunjukkan profil) 22 Desember 2013 12.16.11

Fuzzy. Ukrainio ne bezonas monon!!!
Sed eble monon bezonas Janukoviĉ por sekvaj reelektoj ))) Do, ne miksu tiujn du aferojn.
Kaj kion vi pensas, ĉu populareco de Janukoviĉ falos ĝis planko aŭ eĉ estos pli malalta? ridulo.gif

Fuzzy (Tunjukkan profil) 22 Desember 2013 17.24.56

vincas:
Fuzzy:Sed tiu fakto, ke okcidentaj politikistoj publike, persone kaj rekte premis al Janukoviĉ, ne estas dubinda, ĉu ne?
Tio dependas je vidpunkto de diskutanto. Je via vidpunkto tio estas premado. Mi komprenas vian vidpunkton kaj la premado povis esti. Mi ne neas tion Sed ankaŭ mi konprenas alian vidpunkton, kiu eble diras ke tio estas apogo, subteno.
Ĉu vere, apogo, subteno? Vi ja mem skribis, ke
...Ni imagu, ke rusaj politikistoj ie partoprenis en kontraŭ europa mitingo? Eble estus granda skandalo
Do vi mem bone komprenas ke tio estas premado, nenio alia.

Kembali ke atas