Zaključaj
Najviše 500 poruka.
Poruke: 1667
Jezik: Esperanto
dzheyru (Prikaz profila) 29. prosinca 2013. 20:03:31
vincas:Evidente hommanĝulo-Usono
Do, kiu planis la eventojn sur Majdano?

vincas:Ĉu neĝo estas blanka aŭ lanuga?
ukrainoj volas forlasi sferon de influo de Rusio kaj aliĝi al EU.
vincas:Mi interesas,ĉu ĉiuj ukrainoj Majdan-istoj tion scias?
Sed ni nun temas pri asocia kontranto inter EU kaj Ukrainio.
vincas (Prikaz profila) 29. prosinca 2013. 20:37:14
dzheyru:Evidente hommanĝulo-Usono tion ĉiuj scias!Fek' mi pensis, ke pri tio kulpas marsuloj

dzheyru:Ĉu neĝo estas blanka aŭ lanuga?Ĝi estas blua.
dzheyru:Mi interesas,ĉu ĉiuj ukrainoj Majdan-istoj tion scias?Kial ili povus ne scii?
dzheyru (Prikaz profila) 30. prosinca 2013. 03:41:54
vincas:Marsuloj estas verdaj,kulpuloj povus esti bluaj veneruloj
Fek' mi pensis, ke pri tio kulpas marsuloj

klmn (Prikaz profila) 31. prosinca 2013. 11:31:23
Fuzzy:Andreo ne respondas jam longe, mi esperas ke nenio malbona okazis al li en la Majdano...Ankaŭ mi kredas ke ĉio estos en ordo. Kaj homoj estos sanaj kaj sekuraj, kaj Ukrajnio trovos SIAN vojon, nedepende de opinio de oriento nek okcidento.
Ribelado estas danĝera okupo...
Tiuokaze iom alia flanko de demonstracioj
vincas (Prikaz profila) 31. prosinca 2013. 12:42:11
dzheyru (Prikaz profila) 2. siječnja 2014. 17:18:40

vincas (Prikaz profila) 3. siječnja 2014. 09:05:57
Fuzzy (Prikaz profila) 4. siječnja 2014. 09:11:21
vincas:De kie vi scias, kion volas la ukrainanoj. Ili estas sendependa lando, do kion ili volas, tion ili faras, ĉu ne.Fuzzy:Ĉu vere, apogo, subteno? Vi ja mem skribis, keKial ne? ukrainoj volas forlasi sferon de influo de Rusio kaj aliĝi al EU.
vincas:Mi jam skribis al vi, ke ukrainaj oficialuloj eldiris sian malkontenton. Des pli, ili jam malpermesis eniron en Ukrainion al kelkaj tro aktivaj apogistoj.
Fuzzy:Do vi mem bone komprenas ke tio estas premado, nenio alia.Eble ne gravas kion mi komprenas. Gravas kion komprenas ukrainoj.
vincas:Nu, nu, "helpo en decido". Orwell ploras pro envio.
Sed mi ne nomus tion premado. Mi dirus, ke tio estas helpo en decido.
Fuzzy (Prikaz profila) 4. siječnja 2014. 09:12:15
vincas:Diru pli detale, kiamaniere membrigi en Dogana Unio la tre problemozan kaj tute malamikan landon povus igi la Union pli alloga? Por kiu pli alloga?Lakiro:Aperas demando! Ĉu temas pri Rusio? Rusio ĉiam estas kulpa, kiam ia lando ne povas solvi siajn problemojn.Rusio havas klaran intereson pri Ukrainio. Ĉar sen Ukrainio Dogana Unio ne estos tiel alloga por aliaj landoj.
vincas:Tio estas tre interesa, rakontu plu, bonvolu! Oni informas nin rusianojn per televido ke pro la krizo la eŭropanoj mizeriĝas. Sed vi diras tute la malon. Rakontu, kiamaniere vi pliriĉiĝis? Pri kio vi okupiĝas?
Lakiro:Estimataj sinjoroj EU-anoj, por kio vi alvokas aliajn landojn kuniĝi kiam vi ne povas forigi propran krizon, recesion?Nu, ekzemple mi. Antaŭ krizo mi vivis pli malriĉe. Dum krizo mi fariĝis pli riĉa. Do, mi volus, ke tiu "krizo" daŭrus eternehahaha
Fuzzy (Prikaz profila) 4. siječnja 2014. 09:12:52
vincas:Sed kiom proponis EU? Nur 600 milionoj eŭroj. Alivorte, EU permesas al Ukrainio tute libere morti pro malsato.Fuzzy:Do, por ne bankrotiĝi Ukrainio devos ie trovi almenaŭ 2 miliardoj dolaroj.Ne aspektas tre granda mono por Ukrainio
Sed, bedaŭrinde, mi opinias ke la eŭropanoj pravas. Ili tute ne estas stultuloj por nutri la ukrainanojn.
Unue mi opiniis, ke la plano de Rusio estis fordoni la venenozan kadavron de malgratulinda Ukrainio al EU, por ke ili ambaŭ kune mortu pli rapide ol aparte. Sed ve, la eŭropanoj faris ĉion por ne aligi Ukrainion -- ili promesis neniom da mono, kaj postulis de Janukoviĉ tute neplenumeblajn aferojn, ekzemple, liberigi Timoŝenkon (tio signifas ke Ukrainio irus al Eŭropo, sed Janukoviĉ mem irus al prizono).
Kial EU rekte ne diris, ke ĝi ne bezonas Ukrainion? Nu, mi opinias, ke Usono celis aligi Ukrainion al EU, por malfortigi la eŭropanojn kaj samtempe malhelpi al Rusio restarigi Sovetunion. Tial eŭropanoj devis ŝajnigi ke ili tre volas Ukrainion, por ne inciti la usonanojn. Ili diris multe da allogaj vortoj, sed fakte ili faris tute malon -- plenforte forpuŝadis Janukoviĉ'on.
Kaj nun ŝajnas ke la eŭropanoj venkis -- ili ne ricevis ukrainan problemon, sed restis bonaj, belaj kaj allogaj.
Rusio malvenkis, ni daŭre devos nutri malamikan ukrainan ŝtaton, kaj aldone ni restis malbonaj kaj kruelaj, ĉar malhelpis al la ukrainanoj eniri la eŭropan paradizon.
Usono ankaŭ malvenkis, ĉar la eŭropanoj evitis la ukrainian kaptilon, kaj aldone Rusio donis al la ukrainanoj nome tiun monon, kiun antaŭe ĝi konservis en usonaj valorpaperoj.
Verdire, mi ne komprenas, kial Putin elprenis Ukrainion el la maŝo. Eble li trotaksas la fratajn sentojn de la rusianoj. Sed la ukrainanoj jam tiom forte incitas nin, ke la plejmulto de la rusoj preferus ke la ukrainanoj iru "eŭropen nudpuge".
vincas:Tio helpos, sed ne poreterne? Damne, ĉu Rusio ĉiam devos veturigi la ukrainanojn sur sia dorso?
Fuzzy:Se la ukrainia popolo havas eĉ iomete da cerbo, ĝi devus sendube reelekti la prezidanton, kiu tute mirakle sukcesis akiri tiom da mono kaj savi sian landon.Mi ne nomus tion miraklon. En proksima perspektivo tio helpos, sed problemoj restos plu.