Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ukraina ribelo

de goli, 2013-decembro-01

Mesaĝoj: 1667

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2014-januaro-04 20:54:11

Fuzzy:De kie vi scias, kion volas la ukrainanoj. Ili estas sendependa lando, do kion ili volas, tion ili faras, ĉu ne.
Fuzzy:Mi jam skribis al vi, ke ukrainaj oficialuloj eldiris sian malkontenton. Des pli, ili jam malpermesis eniron en Ukrainion al kelkaj tro aktivaj apogistoj.
La plimulto da ukrainoj subtenas alproksimiĝon de Ukrainio al EU. Mi demandis Andreon pri tio kaj li respondis tiel:

60% por
20 kontraux
20 ankoraux ne decidis

Do por mi pli grava, kion diras ukrainia popolo.

Fuzzy:Nu, nu, "helpo en decido". Orwell ploras pro envio.
Ha, por mi pli gravas ke Zbigniew Kazimierz Brzeziński ĉifoje povas ĝoji :]

Fuzzy:Diru pli detale, kiamaniere membrigi en Dogana Unio la tre problemozan kaj tute malamikan landon povus igi la Union pli alloga? Por kiu pli alloga?
Bona demando. Nu Ukrainio estas granda ŝtato. En ĝi loĝas multe da homoj. Jes, nuntempe Ukrainio havas problemojn, sed en estonteco mi esperas ke problemoj estos solvitaj. Kaj ĉiuj volos havi ekonomiajn rilatojn kun Ukrainio. Ĉu tio estos EU, aŭ ĉu tio estos Rusio.

Ankaŭ ekzistas geopolitika faktoro. Sen Ukrainio Rusio estos pli malforta. Pri tio se mi ne eraras skribis Brzezinski.

Fuzzy: Tio estas tre interesa, rakontu plu, bonvolu! Oni informas nin rusianojn per televido ke pro la krizo la eŭropanoj mizeriĝas. Sed vi diras tute la malon. Rakontu, kiamaniere vi pliriĉiĝis? Pri kio vi okupiĝas?
Nu, mi estas farmisto :]

Fuzzy: Sed kiom proponis EU? Nur 600 milionoj eŭroj. Alivorte, EU permesas al Ukrainio tute libere morti pro malsato.
Milionoj ne estus problemo, se nuntempa registaro de Ukrainio volus fari reformojn.

vincas (Montri la profilon) 2014-januaro-04 20:56:16

Fuzzy: Unue mi opiniis, ke la plano de Rusio estis fordoni la venenozan kadavron de malgratulinda Ukrainio al EU, por ke ili ambaŭ kune mortu pli rapide ol aparte. Sed ve, la eŭropanoj faris ĉion por ne aligi Ukrainion
Nu, EU intencis nur surskribi asocian kontrakton, sed ne akcepti Ukrainion al EU kiel plenrajta membro.

Fuzzy: ili promesis neniom da mono, kaj postulis de Janukoviĉ tute neplenumeblajn aferojn, ekzemple, liberigi Timoŝenkon (tio signifas ke Ukrainio irus al Eŭropo, sed Janukoviĉ mem irus al prizono).
Mi pensas, ke la problemo estis ne mono, sed ne volo de Janukovyĉ fari reformojn. Ja EU havas multe da monaj rimedoj, kvankan en EU nun estas krizo. Ankaŭ EU havas influon en internacia valuta fonduso. Do monoj ne estus problemo. Venontaj elektoj eble ankaŭ estis kialo por Janukovyĉ ne surskribi la kontrakton kun EU.

Kaj jes postulo de EU por liberigi Timoŝenkon eble estis eraro.

Fuzzy: Kial EU rekte ne diris, ke ĝi ne bezonas Ukrainion?
Eble bezonas, sed Ukrainio estas granda ŝtato kaj tio ne povas tuj okazi. Se mi bone memoras ekde kiam Litovio surskribis asocian kontrakton ku EU ĝis plenrajta membriĝo pasis ĉirkaŭ 9 jaroj. Sed mi timas erari.

Fuzzy: Nu, mi opinias, ke Usono celis aligi Ukrainion al EU, por malfortigi la eŭropanojn kaj samtempe malhelpi al Rusio restarigi Sovetunion.
Sed kiamaniere al Usono utilus malforta EU?

Fuzzy: Rusio malvenkis, ni daŭre devos nutri malamikan ukrainan ŝtaton, kaj aldone ni restis malbonaj kaj kruelaj, ĉar malhelpis al la ukrainanoj eniri la eŭropan paradizon.
Nu, ne estas Rusio tia malbona kaj kruela :]

saredding (Montri la profilon) 2014-januaro-04 23:47:29

Mi bedaŭrinde ne povas paroli ke registaro de Usono neniam malbone enmiksiĝas si en la aferoj de alia ŝtatoj, sed mi vere kredas ke Usonanoj (kaj Usono) nur volas la verajn dezirojn de la popolo de Ukrainio. Usonanoj apenaŭ diskutas la situacio en Ukrainio. Se ni diskutas Ukrainio, ni nur diskutas, kio estas la vera intenco de popolo de Ukrainio, kaj ni esperas ke ne estas perforto tie. Mi mem ne scias la korekto respondo pri la vera intenco de la popolo de Ukrainio (kunigi EU aŭ la Dogana Unio), ĉar estas multaj rusa parolantoj en Ukrainio. Usonanoj volas amikan relacon kun la popoloj kaj nacioj de EU kaj Ruso kaj Ukrainio. Ni kelkfoje malkonsentas pri io (ekzemple, la libereco de parolo, rajtoj de samseksemuloj, k.t.p.), sed ni ne volas ia malbona en viaj nacioj. Estas plej bona por Usono se ni kune "ĉiuj" prosperas. Mi deziro al ĉiuj Feliĉan kaj Prosperan Novjaron!

Fuzzy (Montri la profilon) 2014-januaro-06 09:48:40

vincas:La plimulto da ukrainoj subtenas alproksimiĝon de Ukrainio al EU. Mi demandis Andreon pri tio kaj li respondis tiel:

60% por
20 kontraux
20 ankoraux ne decidis

Do por mi pli grava, kion diras ukrainia popolo.
Tio ĉi ne estas resultoj de balotoj. Kiuj ukrainanoj estis demandataj kaj kiu kalkulis la resultojn kun kiuj celoj -- estas diskutendaj demandoj.
vincas:
Fuzzy:Nu, nu, "helpo en decido". Orwell ploras pro envio.
Ha, por mi pli gravas ke Zbigniew Kazimierz Brzeziński ĉifoje povas ĝoji :]
Kial? Ĉu al li plaĉis ke Ukrainio rifuzis de EU? Mi opiniis male.
vincas:Nu Ukrainio estas granda ŝtato. En ĝi loĝas multe da homoj. Jes, nuntempe Ukrainio havas problemojn, sed en estonteco mi esperas ke problemoj estos solvitaj.
Jes, mi esperas ke vi pravas.
La sola ebleco por Rusio iel profiti de Ukrainio estas rekonstrui ĝian industrion.

Mi legis, ke Rusio nun havas tiom grandegajn planojn rearmigi siajn militfortojn, ke la rusia propra industrio ne kapablas ilin rapide plenumi. Do, eble Putin intencas multe investi en Ukrainion por necesa rekonstruo kaj doni multe da mendoj al ukrainaj uzinoj, por ke la planoj estu plenumitaj pli rapide.
Tio estus bona kaj por Ukrainio, kaj por Rusio.

Sed la ukrainaj naciistoj ĉiukaze denove kriados: "Malbenitaj moskaloj denove igas nin labori por ili! Kaj ili forprenas ĉion produktitan de ni!". Kaj ili tuj forvendos la tutan industrion al la eŭropanoj, kaj ne kontraŭ la mono, sed kontraŭ nuraj vortoj ke "ukrainanoj estas veraj eŭropanoj".
Kaj la eŭropanoj kompreneble tuj malkonstruos la tutan industrion, ĉar ili ja ne bezonas konkurantojn.

Ĉu Putin ne komprenas, ke ĉio investita en Ukrainion estas perdota dum mallonga tempo? Mi ne kredas ke li tiom naivas.
Do eble lin interesas nur tuja resulto -- rapide rearmigita armeo -- kaj kio okazos poste jam ne tiom gravas? Ĉu li pretiĝas por io proksimiĝanta al ni?
vincas:
Fuzzy: Tio estas tre interesa, rakontu plu, bonvolu! Oni informas nin rusianojn per televido ke pro la krizo la eŭropanoj mizeriĝas. Sed vi diras tute la malon. Rakontu, kiamaniere vi pliriĉiĝis? Pri kio vi okupiĝas?
Nu, mi estas farmisto :]
Ĉu vi ion luas, kaj la lupago malaltiĝis? Aŭ kio vin riĉigis?
vincas:
Fuzzy: Sed kiom proponis EU? Nur 600 milionoj eŭroj. Alivorte, EU permesas al Ukrainio tute libere morti pro malsato.
Milionoj ne estus problemo, se nuntempa registaro de Ukrainio volus fari reformojn.
Pri kiuj reformoj temas?
Kiom mi scias, EU postulas de Ukrainio preni kaj laŭleĝigi ĉiujn eŭropajn normojn de produktado. Tiuj reformoj ruinigus la ukrainian industrion sen multaj miliardoj bezonataj por plena rekonstruado. Sed EU proponas nur kelkaj milionoj.

Fuzzy (Montri la profilon) 2014-januaro-06 09:51:27

vincas:
Fuzzy: Unue mi opiniis, ke la plano de Rusio estis fordoni la venenozan kadavron de malgratulinda Ukrainio al EU, por ke ili ambaŭ kune mortu pli rapide ol aparte. Sed ve, la eŭropanoj faris ĉion por ne aligi Ukrainion
Nu, EU intencis nur surskribi asocian kontrakton, sed ne akcepti Ukrainion al EU kiel plenrajta membro.
Bedaŭrinde, la sencerbaj pupoj en Majdano ne komprenas tion.
Mi spektis videon de Majdano, temantan pri parolado de iu ukraina agitisto, kiu diris laŭvorte: "Ni ne bezonas propran industrion, ni bezonas laborlokojn en Eŭropo, kien vi (la aŭskultantoj) povos tuj libere veturi sen vizoj! Eŭropanoj ricevas mil eŭroj por la plej simpla laboro, kiun ankaŭ vi (la aŭskultantoj) kapablas fari!". Kaj la parolanto furoris, la popolamaso kriadis "jes, jes, ni ankaŭ estos eŭropanoj!"
vincas:Mi pensas, ke la problemo estis ne mono, sed ne volo de Janukovyĉ fari reformojn. Ja EU havas multe da monaj rimedoj, kvankan en EU nun estas krizo. Ankaŭ EU havas influon en internacia valuta fonduso. Do monoj ne estus problemo. Venontaj elektoj eble ankaŭ estis kialo por Janukovyĉ ne surskribi la kontrakton kun EU.

Kaj jes postulo de EU por liberigi Timoŝenkon eble estis eraro.
Eraro?
Erari povus mi kaj vi, sed ne Angela Merkel.

Jes, EU havas monon, sed ĝi intence proponis al Ukrainio nur problemojn, sed ne solvojn.
Laŭ mi, estis tiel:

EU: Se vi ukrainanoj volas aliĝi al ni, vi devas ĉesi produkti ion ajn, ĉar viaj normoj ne taŭgas.

Ukrainanoj: Jes, jes, ni konsentas! Oni diris al ni ke Eŭropo estas paradizo!

EU: Kaj ni ne donos al vi monon por rekonstruo.

Ukrainanoj: Jes, jes, ni konsentas!

EU: Kaj vi ne iĝos nia parto, vi iĝos nur nia senrajta kolonio!

Ukrainanoj: Jes, jes, ni konsentas!

EU: Kaj vi plu bezonos vizojn por veturi al Eŭropo! Do via grandega senlaboreco estos nur via propra problemo!

Ukrainanoj: Jes, jes, ni konsentas!

EU: Nu, kion postuli plu? Janukoviĉ, vi devas liberigi vian la plej ĉefan malamikon kaj mem iri al prizono! Ĉu vi ankoraŭ konsentas?

Janukoviĉ: Damne, kion fari, ja mi tiom multe promesis al la ukrainanoj! Ili ĉion kredis, ili ja ĉiam kredas je mirakloj! Mi konsentas, se vi donos multe da mono, ĉar ni estas bankrotiĝontaj eĉ sen viaj fireformoj.

EU: Monon vi ne ricevos!

Usono: Damne, ŝajnas, ke EU estas evitonta Ukrainion! Ni sendu al Majdano kelke da politikistoj por ke ili disdonu al la sovaĝuloj iom da kuketoj, eble tio helpos.

Ĉinio: Janukoviĉ, kion ci volas de ni? Kie estas vi kaj kie estas ni? Monon vi ne ricevos, kompreneble.

Rusio: Damne, denove tiu, kiu pagos por ĉio tio, estas ni.

vincas:
Sed kiamaniere al Usono utilus malforta EU?
Ja Usono estas konkuranto de EU. Usono bezonas multege da mono por refinanci siajn grandegajn ŝuldegojn. Ju pli da problemoj havas EU, des pli da mono investantoj konservas en usonaj valorpaperoj.

Fuzzy (Montri la profilon) 2014-januaro-06 09:51:42

saredding:Mi bedaŭrinde ne povas paroli ke registaro de Usono neniam malbone enmiksiĝas si en la aferoj de alia ŝtatoj, sed mi vere kredas ke Usonanoj (kaj Usono) nur volas la verajn dezirojn de la popolo de Ukrainio. Usonanoj apenaŭ diskutas la situacio en Ukrainio. Se ni diskutas Ukrainio, ni nur diskutas, kio estas la vera intenco de popolo de Ukrainio, kaj ni esperas ke ne estas perforto tie. Mi mem ne scias la korekto respondo pri la vera intenco de la popolo de Ukrainio (kunigi EU aŭ la Dogana Unio), ĉar estas multaj rusa parolantoj en Ukrainio. Usonanoj volas amikan relacon kun la popoloj kaj nacioj de EU kaj Ruso kaj Ukrainio. Ni kelkfoje malkonsentas pri io (ekzemple, la libereco de parolo, rajtoj de samseksemuloj, k.t.p.), sed ni ne volas ia malbona en viaj nacioj. Estas plej bona por Usono se ni kune "ĉiuj" prosperas. Mi deziro al ĉiuj Feliĉan kaj Prosperan Novjaron!
Kiam mi skribas "Usono", "la usonanoj", mi celas ne la usonan popolon, sed la registaron de Usono. Kaj eĉ ne la registaron mem, sed la riĉegajn financistojn, kiuj manipulas ĝin. Kompreneble, iliaj interesoj tute ne ĉiam kongruas kun la interesoj de la usona popolo.
Feliĉan Novjaron al vi!

vincas (Montri la profilon) 2014-januaro-06 11:39:14

Fuzzy: Tio ĉi ne estas resultoj de balotoj. Kiuj ukrainanoj estis demandataj kaj kiu kalkulis la resultojn kun kiuj celoj -- estas diskutendaj demandoj.
Tio ne estas balotoj, sed tendenco estas tute klara. Ukrainio alproksimiĝas al EU. Fakto :] Kaj se unu demandado montras, ke Ukrainio apogas EUon. alia demandado montras la samon, tria montras la samon. Kial mi devus dubi pri tio?

Fuzzy: Kial? Ĉu al li plaĉis ke Ukrainio rifuzis de EU? Mi opiniis male.
Ĉu rifuzis Ukrainio aŭ nuna registaro de Ukrainio?

Fuzzy: Ĉu vi ion luas, kaj la lupago malaltiĝis? Aŭ kio vin riĉigis?
Nu, mi plialtigis lupagon al sia najbaro.
Plialtiĝis kostoj de manĝaĵoj en bazaro
EU enmetas pli da mono en mia banka konto

Eble ĉio :]

auxro (Montri la profilon) 2014-januaro-06 13:03:36

vincas:
Fuzzy: Ĉu vi ion luas, kaj la lupago malaltiĝis? Aŭ kio vin riĉigis?
Nu, mi plialtigis lupagon al sia najbaro.
Plialtiĝis kostoj de manĝaĵoj en bazaro
Nu, vere litova, povas vivi pli bone nur kiam al najbaro malpli bonas, hehe ridulo.gif

vincas (Montri la profilon) 2014-januaro-06 20:58:46

auxro:
vincas:
Fuzzy: Ĉu vi ion luas, kaj la lupago malaltiĝis? Aŭ kio vin riĉigis?
Nu, mi plialtigis lupagon al sia najbaro.
Plialtiĝis kostoj de manĝaĵoj en bazaro
Nu, vera litova, povas vivi pli bone nur kiam al najbaro malpli bonas, hehe ridulo.gif
hehe ridulo.gif

Fuzzy (Montri la profilon) 2014-januaro-10 05:28:19

vincas:
Fuzzy: Tio ĉi ne estas resultoj de balotoj. Kiuj ukrainanoj estis demandataj kaj kiu kalkulis la resultojn kun kiuj celoj -- estas diskutendaj demandoj.
Tio ne estas balotoj, sed tendenco estas tute klara. Ukrainio alproksimiĝas al EU. Fakto :] Kaj se unu demandado montras, ke Ukrainio apogas EUon. alia demandado montras la samon, tria montras la samon. Kial mi devus dubi pri tio?
Jes, la plejmulto de la ukrainanoj subtenas EU'n, vi pravas, mi kontrolis la faktojn.
La demandado ĉe hh.ua (granda laborserĉa paĝaro) montras ke 91% de la ukrainanoj deziras transloĝiĝi eksterlanden. El ili eŭropen volas migri 63%, rusujen -- nur 14% (eble pro tio ke tiuj ukrainanoj kiuj tion deziras, jam laboras en Rusio).
vincas:
Fuzzy: Kial? Ĉu al li plaĉis ke Ukrainio rifuzis de EU? Mi opiniis male.
Ĉu rifuzis Ukrainio aŭ nuna registaro de Ukrainio?
Kompreneble tiu, kiu rifuzis de eŭropa koloniiĝo de Ukrainio, estas nuna registaro de perfiduloj.
Ja la veraj ukrainaj patriotoj nun en Majdano postulas de Janukoviĉ permesi al ili forveturi eŭropen sen vizoj. Sed Janukoviĉ bedaŭrinde ne kapablas tion fari, ĉar la eŭropanoj ne konsentas. Pro tio la ribelo en Majdano daŭros eterne...
vincas:
Fuzzy: Ĉu vi ion luas, kaj la lupago malaltiĝis? Aŭ kio vin riĉigis?
Nu, mi plialtigis lupagon al sia najbaro.
Plialtiĝis kostoj de manĝaĵoj en bazaro
EU enmetas pli da mono en mia banka konto
Eble ĉio :]
Dankon pro la respondo.
Kiel diras rusa proverbo, ies milito -- alies profito ridulo.gif

Reen al la supro