Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ukraina ribelo

de goli, 2013-decembro-01

Mesaĝoj: 1667

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2014-januaro-15 09:21:55

Kremlistoj ŝercas :]

Mi komprenis nur suban skribaĵon: Ukrainio estos sekura nur kun Rusio.

Ligilo de bildo

willem44 (Montri la profilon) 2014-januaro-15 10:45:59

vincas:Kremlistoj ŝercas :]

Mi komprenis nur suban skribaĵon: Ukrainio estos sekura nur kun Rusio.

Ligilo de bildo
Mi provos traduki la supran frazon en Esperanton: Ni ne forlasos (Ukrainion) por esti disŝirata en pecojn.

Eble, ursoj estas malpli sang-soifantaj ol hienoj. Mi ne scias.

saredding (Montri la profilon) 2014-januaro-15 16:23:27

Fuzzy:
saredding:Mi bedaŭrinde ne povas paroli ke registaro de Usono neniam malbone enmiksiĝas si en la aferoj de alia ŝtatoj, sed mi vere kredas ke Usonanoj (kaj Usono) nur volas la verajn dezirojn de la popolo de Ukrainio. Usonanoj apenaŭ diskutas la situacio en Ukrainio. Se ni diskutas Ukrainio, ni nur diskutas, kio estas la vera intenco de popolo de Ukrainio, kaj ni esperas ke ne estas perforto tie. Mi mem ne scias la korekto respondo pri la vera intenco de la popolo de Ukrainio (kunigi EU aŭ la Dogana Unio), ĉar estas multaj rusa parolantoj en Ukrainio. Usonanoj volas amikan relacon kun la popoloj kaj nacioj de EU kaj Ruso kaj Ukrainio. Ni kelkfoje malkonsentas pri io (ekzemple, la libereco de parolo, rajtoj de samseksemuloj, k.t.p.), sed ni ne volas ia malbona en viaj nacioj. Estas plej bona por Usono se ni kune "ĉiuj" prosperas. Mi deziro al ĉiuj Feliĉan kaj Prosperan Novjaron!
Kiam mi skribas "Usono", "la usonanoj", mi celas ne la usonan popolon, sed la registaron de Usono. Kaj eĉ ne la registaron mem, sed la riĉegajn financistojn, kiuj manipulas ĝin. Kompreneble, iliaj interesoj tute ne ĉiam kongruas kun la interesoj de la usona popolo.
Feliĉan Novjaron al vi!
Fuzzy, koncerne la politika situacio en Usono, mi komplete samopinias tiuj, kiujn vi skribis laû la registraro de Usono kaj la riĉegaj financistoj. La vereco de la propaganda de Usonaj politikistoj hodiaû estas ne multa malsama kun tiuj, kiujn ekzistis en la eks-Sovetunio. Bedaûrinde, la Usonaj malriĉuloj ofte kredas ĉi tiun propagandon! Usonanoj ankoraû timas komunismo (kial hodiaû???), sed ankaû vere tre volas paco en nia mondo. Ni devus plu timi niajn (Usonajn) proprajn politikistojn kaj financistojn! Krome Usono havas sufiĉa mono. Niaj politikistoj nur volas krei artefarita krizo, pro tio la popolo donatas sian monon al ĉi tiuj politikistoj por savi nin!
Laû Ukrainio de situacio, mi ne scii la solvon. Mi esperas ke la politikaj resultoj ĉe EU, Rusio kaj Ukrainio estas finfine sukcesplenaj. Fine, espero ke estas pacemo, justo kaj prospero pro ni, ĉiuj! Ni devus memori nian historian. La avideco estas nia reala malamiko, ĉu ne?

Fuzzy (Montri la profilon) 2014-januaro-23 08:26:22

Karaj gelernuanoj, min interesas, se en VIAJ landoj en la ĉefurbo okazantus io simila al tio:

externalImage.png

kaj tio:

externalImage.png

(plena bildaro troviĝas tie)

kion farus la polico?

Ĉu ĝi simple starus kaj tolerus tion, ke la sovaĝa homamaso batas ĝin kaj bruligas?

willem44 (Montri la profilon) 2014-januaro-23 15:13:38

Tio jam ne estas ribelo, sed milito.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-23 17:01:33

Tio ĉi estas granda frenezo. Detrui sian ĉefurbon povas nur frenezuloj. En proksima pasinteco ukrainoj vivis sendepende kaj subite vekiĝis nekompreneblaj sensoj al EU. Ĉu pro tio necesas rompi kaj bruligi? Sovaĝa svarmo!

willem44 (Montri la profilon) 2014-januaro-23 17:25:02

Ŝajnas, ke la kaŭzo estas ne tiom aspiro al EU, kiom ilia malakcepto de la reĝimo de Janukoviĉ.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-23 17:42:06

willem44:Ŝajnas, ke la kaŭzo estas ne tiom aspiro al EU, kiom ilia malakcepto de la reĝimo de Janukoviĉ.
Mi pensas, ke vorto Reĝimo ne taŭgas por ĉi tiu situacio. Se niaj samlandanoj, ekzemple ekvolos aliĝi al Ĉinio, sed Putin kontraŭos, ĉu oni povos nomi tian situacion reĝimo? Ne! Tio estas granda politiko, ruza kaj nehonesta, gvidita al detruo de nacio.

vincas (Montri la profilon) 2014-januaro-23 22:22:22

Fuzzy:Ĉu ĝi simple starus kaj tolerus tion, ke la sovaĝa homamaso batas ĝin kaj bruligas?
Ho ho, sovaĝa homamaso!!! Ho ho

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-januaro-23 23:18:53

Ververe mi ne estas tre patriema ulo. Mi ja laboris por la elekto kaj reelekto de Obama ĉar mi samopinias kun lia imago de socio kun malpli rasismo, seksismo, ksenofobio, ktp. kaj ĉar li havas pli malferman bildon de la monda politiko ol havis la eksprezidanto Buŝ - sed mi tute ne komprenas kial oni devas paroli pri Usono kiam oni diskutas la rilaton inter Ukraino kaj Rusio. Neniu mencias Ukrainon aŭ Rusion kiam oni parolas pri la rilato inter Usono kaj Meksiko - certe malbona rilato ambaŭflanke ĉar la aŭtoritatoj usonaj kaj meksikaj permesas krimon siaflanke de la landolimoj. La novaĵmedioj en Florido apenaŭ mencias la problemojn inter Ukraino kaj Rusio. Mi lernas pli de Germana Ondo (Deutsche Welle) ol de usona televido aŭ lokaj kaj naciaj ĵurnaloj. Diskutu tiom kiom vi volas, sed bv. resti ĉar la temo kaj ne nur malice menciu Usonon.

Reen al la supro