前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

Ukraina ribelo

貼文者: goli, 2013年12月1日

訊息: 1667

語言: Esperanto

dzheyru (顯示個人資料) 2013年12月29日下午8:03:31

vincas:
Do, kiu planis la eventojn sur Majdano?
Evidente hommanĝulo-Usono okulumo.gif tion ĉiuj scias!
vincas:
ukrainoj volas forlasi sferon de influo de Rusio kaj aliĝi al EU.
Ĉu neĝo estas blanka aŭ lanuga?
vincas:
Sed ni nun temas pri asocia kontranto inter EU kaj Ukrainio.
Mi interesas,ĉu ĉiuj ukrainoj Majdan-istoj tion scias?

vincas (顯示個人資料) 2013年12月29日下午8:37:14

dzheyru:Evidente hommanĝulo-Usono tion ĉiuj scias!
Fek' mi pensis, ke pri tio kulpas marsuloj lango.gif

dzheyru:Ĉu neĝo estas blanka aŭ lanuga?
Ĝi estas blua.

dzheyru:Mi interesas,ĉu ĉiuj ukrainoj Majdan-istoj tion scias?
Kial ili povus ne scii?

dzheyru (顯示個人資料) 2013年12月30日上午3:41:54

vincas:
Fek' mi pensis, ke pri tio kulpas marsuloj
Marsuloj estas verdaj,kulpuloj povus esti bluaj venerulojokulumo.gif

klmn (顯示個人資料) 2013年12月31日上午11:31:23

Fuzzy:Andreo ne respondas jam longe, mi esperas ke nenio malbona okazis al li en la Majdano...
Ribelado estas danĝera okupo...
Ankaŭ mi kredas ke ĉio estos en ordo. Kaj homoj estos sanaj kaj sekuraj, kaj Ukrajnio trovos SIAN vojon, nedepende de opinio de oriento nek okcidento.
Tiuokaze iom alia flanko de demonstracioj

vincas (顯示個人資料) 2013年12月31日下午12:42:11

Alia Lenino falis teren ridulo.gif

externalImage.png

Ligilo

dzheyru (顯示個人資料) 2014年1月2日下午5:18:40

kaj Lenino tia juna!kaj l'eterna oktobro antaŭe!okulumo.gif

vincas (顯示個人資料) 2014年1月3日上午9:05:57

Lenino estas malplena. Kiel ĝia teorio :]

Fuzzy (顯示個人資料) 2014年1月4日上午9:11:21

vincas:
Fuzzy:Ĉu vere, apogo, subteno? Vi ja mem skribis, ke
Kial ne? ukrainoj volas forlasi sferon de influo de Rusio kaj aliĝi al EU.
De kie vi scias, kion volas la ukrainanoj. Ili estas sendependa lando, do kion ili volas, tion ili faras, ĉu ne.
vincas:
Fuzzy:Do vi mem bone komprenas ke tio estas premado, nenio alia.
Eble ne gravas kion mi komprenas. Gravas kion komprenas ukrainoj.
Mi jam skribis al vi, ke ukrainaj oficialuloj eldiris sian malkontenton. Des pli, ili jam malpermesis eniron en Ukrainion al kelkaj tro aktivaj apogistoj.
vincas:
Sed mi ne nomus tion premado. Mi dirus, ke tio estas helpo en decido.
Nu, nu, "helpo en decido". Orwell ploras pro envio.

Fuzzy (顯示個人資料) 2014年1月4日上午9:12:15

vincas:
Lakiro:Aperas demando! Ĉu temas pri Rusio? Rusio ĉiam estas kulpa, kiam ia lando ne povas solvi siajn problemojn.
Rusio havas klaran intereson pri Ukrainio. Ĉar sen Ukrainio Dogana Unio ne estos tiel alloga por aliaj landoj.
Diru pli detale, kiamaniere membrigi en Dogana Unio la tre problemozan kaj tute malamikan landon povus igi la Union pli alloga? Por kiu pli alloga?
vincas:
Lakiro:Estimataj sinjoroj EU-anoj, por kio vi alvokas aliajn landojn kuniĝi kiam vi ne povas forigi propran krizon, recesion?
Nu, ekzemple mi. Antaŭ krizo mi vivis pli malriĉe. Dum krizo mi fariĝis pli riĉa. Do, mi volus, ke tiu "krizo" daŭrus eterne ridulo.gif hahaha ridulo.gif
Tio estas tre interesa, rakontu plu, bonvolu! Oni informas nin rusianojn per televido ke pro la krizo la eŭropanoj mizeriĝas. Sed vi diras tute la malon. Rakontu, kiamaniere vi pliriĉiĝis? Pri kio vi okupiĝas?

Fuzzy (顯示個人資料) 2014年1月4日上午9:12:52

vincas:
Fuzzy:Do, por ne bankrotiĝi Ukrainio devos ie trovi almenaŭ 2 miliardoj dolaroj.
Ne aspektas tre granda mono por Ukrainio lango.gif
Sed kiom proponis EU? Nur 600 milionoj eŭroj. Alivorte, EU permesas al Ukrainio tute libere morti pro malsato.

Sed, bedaŭrinde, mi opinias ke la eŭropanoj pravas. Ili tute ne estas stultuloj por nutri la ukrainanojn.
Unue mi opiniis, ke la plano de Rusio estis fordoni la venenozan kadavron de malgratulinda Ukrainio al EU, por ke ili ambaŭ kune mortu pli rapide ol aparte. Sed ve, la eŭropanoj faris ĉion por ne aligi Ukrainion -- ili promesis neniom da mono, kaj postulis de Janukoviĉ tute neplenumeblajn aferojn, ekzemple, liberigi Timoŝenkon (tio signifas ke Ukrainio irus al Eŭropo, sed Janukoviĉ mem irus al prizono).

Kial EU rekte ne diris, ke ĝi ne bezonas Ukrainion? Nu, mi opinias, ke Usono celis aligi Ukrainion al EU, por malfortigi la eŭropanojn kaj samtempe malhelpi al Rusio restarigi Sovetunion. Tial eŭropanoj devis ŝajnigi ke ili tre volas Ukrainion, por ne inciti la usonanojn. Ili diris multe da allogaj vortoj, sed fakte ili faris tute malon -- plenforte forpuŝadis Janukoviĉ'on.

Kaj nun ŝajnas ke la eŭropanoj venkis -- ili ne ricevis ukrainan problemon, sed restis bonaj, belaj kaj allogaj.
Rusio malvenkis, ni daŭre devos nutri malamikan ukrainan ŝtaton, kaj aldone ni restis malbonaj kaj kruelaj, ĉar malhelpis al la ukrainanoj eniri la eŭropan paradizon.
Usono ankaŭ malvenkis, ĉar la eŭropanoj evitis la ukrainian kaptilon, kaj aldone Rusio donis al la ukrainanoj nome tiun monon, kiun antaŭe ĝi konservis en usonaj valorpaperoj.

Verdire, mi ne komprenas, kial Putin elprenis Ukrainion el la maŝo. Eble li trotaksas la fratajn sentojn de la rusianoj. Sed la ukrainanoj jam tiom forte incitas nin, ke la plejmulto de la rusoj preferus ke la ukrainanoj iru "eŭropen nudpuge".
vincas:
Fuzzy:Se la ukrainia popolo havas eĉ iomete da cerbo, ĝi devus sendube reelekti la prezidanton, kiu tute mirakle sukcesis akiri tiom da mono kaj savi sian landon.
Mi ne nomus tion miraklon. En proksima perspektivo tio helpos, sed problemoj restos plu.
Tio helpos, sed ne poreterne? Damne, ĉu Rusio ĉiam devos veturigi la ukrainanojn sur sia dorso?

回到上端