Kwa maudhui

Kiom da tempo vi rezistis (aŭ rezistus) sin laviĝi?

ya Uridium, 2 Desemba 2013

Ujumbe: 12

Lugha: Esperanto

Uridium (Wasifu wa mtumiaji) 2 Desemba 2013 12:59:06 asubuhi

Kiam mi estis adoleskulo, mi havis tre malbonan personan higienon; unu fojo mi ne laviĝi por dek tagoj.

Nun ke mi plibonigas mian situacion, pensante al tiuj jaroj, mi sentis mem kiel submarŝipisto lango.gif!

P.S. Bonvolu ne denuncu min al OPAC.

Oijos (Wasifu wa mtumiaji) 2 Desemba 2013 8:22:35 asubuhi

Kio estas OPAC?

Clarence666 (Wasifu wa mtumiaji) 2 Desemba 2013 9:19:29 asubuhi

> mi ne laviĝi por dek tagoj.
> mi sentis mem kiel submarŝipisto

Vi havas multon da akvo cxirkaux via submarŝipo ridulo.gif

> P.S. Bonvolu ne denuncu min al OPAC.

Oijos:Kio estas OPAC?
OPEC ??? Por lavigxi mi preferas akvo ol mineraloleo ridulo.gif

Uridium (Wasifu wa mtumiaji) 2 Desemba 2013 12:30:52 alasiri

OPAC: Organisation for the Prohibition of Chemical Weapons.
OPEC estas alia afero.

Li gajnis la Nobelan premion ĉi tiu jaro.

fantomo (Wasifu wa mtumiaji) 2 Desemba 2013 1:52:53 alasiri

Uridium:OPAC: Organisation for the Prohibition of Chemical Weapons.
OPEC estas alia afero.

Li gajnis la Nobelan premion ĉi tiu jaro.
Vi volis skribi pri
OPCW

El la angla Wikipedia vi trovas:
OPAC
"An online public access catalog (often abbreviated as OPAC or simply library catalog)"
Biblioteka katalogo aŭ reta datumbazo.

raffadalbo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Desemba 2013 8:36:07 alasiri

fantomo:
Uridium:OPAC: Organisation for the Prohibition of Chemical Weapons.
OPEC estas alia afero.
Vi volis skribi pri OPCW...
Vidu kiom la lingvoj influas nin nekonscie!

OPAC (itale) = Organizzazione per la Proibizione delle Armi Chimiche
OPAC (france) = Organization pour la Prohibition des Armes Chimiques

kies angla traduko estas:
OPCW (angle) = Organisation for the Prohibition of Chemical Weapons.

Angle, OPAC estas alia afero.

Sed kial ni devos preferi la anglan mallongigon?

Esperante (eble): Organizo por la Malpermeso de la Kemiaj Armiloj ... do OMKA ?? ridulo.gif

Benjamino (Wasifu wa mtumiaji) 4 Desemba 2013 2:00:24 asubuhi

OMKA memorigas min pri la drumomaŝina ritmo en la kanzono "Idiotheque" de Radiohead

om, KA, om-KA
om, KA, om-KA
om, KA, om-KA
om, KA, om-KA

kaŝperanto (Wasifu wa mtumiaji) 10 Desemba 2013 8:49:32 alasiri

Hah, mi eble ne lavis min unu semajnon, sed tio certe estas tro longa. Tamen, mi ja lavis min nur per akvo (sen sapo/ŝampuo), dum preskaŭ unu-du monatoj. La sapo/ŝampuo iritas kaj sekigas mian haŭton, precipe se mi lavas min ĉiutage.

Estas vera, ke la ĉiutaga lavado/banado estas tre nova afero por homoj, kaj eble ne estas tre saniga.

Kial OPAC ne signifus "Organization for the Prohibition of Chemical Armaments"?

Uridium (Wasifu wa mtumiaji) 10 Desemba 2013 10:10:00 alasiri

Kial OPAC ne signifus "Organization for the Prohibition of Chemical Armaments"?
Tio estas la siglo en Itala aŭ Franca aŭ Hispana, en Angla estas OPCW; la aliajn uzantojn pravas, estis mia eraro

kaŝperanto (Wasifu wa mtumiaji) 11 Desemba 2013 2:28:15 alasiri

Uridium:
Kial OPAC ne signifus "Organization for the Prohibition of Chemical Armaments"?
Tio estas la siglo en Itala aŭ Franca aŭ Hispana, en Angla estas OPCW; la aliajn uzantojn pravas, estis mia eraro
Ah, do ĝi estas angla organizo unue? Mi pensis ke OPCW estis angla traduko de OPAC, do mi proponis ke "Armaments" permesus oni uzi OPAC anstataŭ OPCW.

Kurudi juu