Přejít k obsahu

Ĉu vi pensas ke la uzo de la litero 'x' estas malbela?

od uživatele Nexar ze dne 8. prosince 2013

Příspěvky: 50

Jazyk: Esperanto

novatago (Ukázat profil) 8. prosince 2013 16:44:20

Nexar:La ludo ĉesas kiam mi provas uzi Esperantajn literojn. Mi ne povas vidi la program-kodigon nur mi povas sxangxi la lud-tekston
Nu, provu kontakti la programiston. Tamen se vi decidas traduki la ludon, kaj nur povas fari tion sen Esperantaj literoj kaj tiu traduko estos tre publike disponebla, mia konsilo estas uzi la h-sistemon.

Nexar:Jes mi povas skribi Esperantajn literojn en mia komputilo, sed mi ne povas meti Esperantajn literojn en la ludo, almanaŭ ke krom se ...

vi ideogis min ekhavigis ideon al mi. Mi serĉos Eŭropanajn versionojn je de la ludo kaj vidos kiel ili funkcias. La problemo estas ke se la literoj de Esperanto ne ekzistas en la ludo, mi eble ne povus uzi ĝin.

Ne ĉagrenu, mi uzos google tradukaĵon kaj mian konecon.
Ankaŭ mi parolos ĉi tien pri komplikaj frazoj
Mi ne uzas google translate kiam mi skribas ĉi tien. La razono motivo kial mi uzos google translate dum la tradukado estas ĉar amiko malkovris kiel ekstrakti la kompleta teksto el ludo. Mi okupus tre longe se mi solan tradukus. (ĉi tiu sola priskribas la vorton “mi“ kaj devas esti antaŭ la verbo, tial vi eraris pri la akuzativo)
Kun helpa intenco.

Ĝis, Novatago.

orthohawk (Ukázat profil) 8. prosince 2013 19:10:30

Nexar:Interese, mi ĵus eltrovis ke mi povus uzi la sistemo 'x' tra la tradukado. Post mi povas uzi (CTRL + f) por trovi ĉiojn la 'x' kaj anstataŭigi *ĝin per 'h', sed ŝanĝi 'h' per 'x' ne estos ebla pro la vortoj ke uzas 'h' nature suferus.

Do mi komencos la tradukado per sistemo 'x', poste mi faros kopion kaj ŝanĝos la 'x' sistemo per la 'h', finfine se mia tradukado estas sukcesa, iu ajn povos demandi min la 'x' tradukado aŭ 'h' =-)

Problemon solvato!

*Mi scias ke ne estas korekta uzado.
Ne preokupiĝu, mi uzos multe Google tradukaĵon kaj demandos ĉi tien =-)
Se mi estus ci, mi estus zorgema pri la Lernu-kabalo! Ili estas dekretitaj ke ni devas sekvi la dekretojn de Zamenhof (la Majstro sugestis la uzo de "h" por anstataŭi la ĉapelitajn literojn).........ho, atendu; eble tiu estas nur pri "ci" kaj ne pri aliaj aferoj de nia lingvo..........

Kirilo81 (Ukázat profil) 8. prosince 2013 20:02:38

La Fundamento, la plej grava kaj neŝanĝebla bazo de la normo de Esperanto, preskribas, ke oni uzu la ĉapelitajn literojn aŭ, se tio ne eblas, la h-sistemon.
Por validi, la x-sistemo bezonus aprobon (kiel aldonon al la Fundamento) de la Akademio de Esperanto. Sed tia ne ekzistas ĝis nun.

Do: Uzu la h-sistemon, kiam vi volas efektive montri al iu la tekston; ĝi krome estas multe pli bela ol la x-sistemo.
La x-sistemo tamen estas utila, se oni eventuale poste volas konverti la tekston al ĉapelitaj literoj aŭ publika h-sistemo.

novatago (Ukázat profil) 8. prosince 2013 21:42:43

orthohawk:Se mi estus ci, mi estus zorgema pri la Lernu-kabalo! Ili estas dekretitaj ke ni devas sekvi la dekretojn de Zamenhof (la Majstro sugestis la uzo de "h" por anstataŭi la ĉapelitajn literojn).........ho, atendu; eble tiu estas nur pri "ci" kaj ne pri aliaj aferoj de nia lingvo..........
Eĉ se estas homoj, kiuj estas pli zamenhofistoj ol Zamenhof mem, la afero ne temas pri ĉu io estas dirita de Zamenhof, sed ĉu io pravas, utilas, estas akceptata de parolantoj, kaj ne damaĝas Esperanton, sendepende de kiu diris tion.

Laŭ mi, oni ne uzas “ci” pro la sama kialo, pro kiu oni ne uzas (aŭ apenaŭ uzas) la anglan vorton “thou”. Eble pri tio en la angla ankaŭ kulpas Zamenhof.

La x-sistemo en taŭga kunteksto estas prava, utila, akceptata kaj ne damaĝas Esperanton, tamen en maltaŭga kunteksto ĝi povas damaĝi multe Esperanton.

Ĝis, Novatago.

Francestral (Ukázat profil) 8. prosince 2013 23:18:38

Kirilo81:Por validi, la x-sistemo bezonus aprobon (kiel aldonon al la Fundamento) de la Akademio de Esperanto. Sed tia ne ekzistas ĝis nun.
La argumento de la oficialeco taŭgas, kiam ekzistas multaj uzataj neakordigeblaj eblaĵoj. Sed ekzistas nur du ĉefaj surogatoj de la supersignaj literoj: X-sistemo kaj H-sistemo.

La argumentoj por X-sistemo estas tiuj:
▪ Ĝi estas pli ofte uzata ol H-sistemo.
▪ En H-sistemo, komencanto povas misinterpreti vortojn. Ĉu "gh" estas "gh" aŭ "ĝ"? Ĉu "au" estas "au" aŭ "aŭ"?
▪ Oni facile povas aliformigi ĉiu ajn tekston X-sisteman en tekston havantan ĉapelitajn literojn per aŭtomata anstataŭigo (ekz. "gx" -> "ĝ" ). Tio ne eblas per H-sistemo. Ekzemple, se "gh" aŭtomate anstataŭus "ĝ", "flughaveno" iĝus "fluĝaveno".

Krom la oficialeco kaj la subjektiva plibeleco, mi ne konas alian argumenton por la H-sistemo. Male, mi trovas la X-sistemon pli bela ol la H-sistemon. Ĉu ekzistas multe pli da personoj, kiuj trovas la H-sistemon pli bela?

Pli bone estus, ke oni daŭre preferus la X-sistemon ol la H-sistemon. La X-sistemo jam estas pli ofte uzata, do la Akademio probable iĝos ĝin oficiala, ĉu ne?

Paulinho (Ukázat profil) 8. prosince 2013 23:56:26

Jes, mi pensas tion. Kaj mi evitas ĝin. Sed kiam oni ne havas alian risurcon, kial ne uzi? La plej grava estas la rilato malferma kaj sincera koro.

Nexar (Ukázat profil) 9. prosince 2013 3:20:30

novatago:
Nexar:La ludo ĉesas kiam mi provas uzi Esperantajn literojn. Mi ne povas vidi la program-kodigon nur mi povas sxangxi la lud-tekston
Nu, provu kontakti la programiston. Tamen se vi decidas traduki la ludon, kaj nur povas fari tion sen Esperantaj literoj kaj tiu traduko estos tre publike disponebla, mia konsilo estas uzi la h-sistemon.

Nexar:Jes mi povas skribi Esperantajn literojn en mia komputilo, sed mi ne povas meti Esperantajn literojn en la ludo, almanaŭ ke krom se ...

vi ideogis min ekhavigis ideon al mi. Mi serĉos Eŭropanajn versionojn je de la ludo kaj vidos kiel ili funkcias. La problemo estas ke se la literoj de Esperanto ne ekzistas en la ludo, mi eble ne povus uzi ĝin.

Ne ĉagrenu, mi uzos google tradukaĵon kaj mian konecon.
Ankaŭ mi parolos ĉi tien pri komplikaj frazoj
Mi ne uzas google translate kiam mi skribas ĉi tien. La razono motivo kial mi uzos google translate dum la tradukado estas ĉar amiko malkovris kiel ekstrakti la kompleta teksto el ludo. Mi okupus tre longe se mi solan tradukus. (ĉi tiu sola priskribas la vorton “mi“ kaj devas esti antaŭ la verbo, tial vi eraris pri la akuzativo)
Kun helpa intenco.

Ĝis, Novatago.
Dankon pro via afableco. Mi legos, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko ĉar evidentaj kaŭzoj kiel vi povas vidi en mian fadenon =-)

Kirilo81 (Ukázat profil) 9. prosince 2013 8:18:11

Francestral:Krom la oficialeco kaj la subjektiva plibeleco, mi ne konas alian argumenton por la H-sistemo.

[...]

La X-sistemo jam estas pli ofte uzata, do la Akademio probable iĝos ĝin oficiala, ĉu ne?
Sed oficialeco ja estas decidiga.
Mi jam skribis, ke oni povas uzi la x-sistemon kiel teĥnikan paŝon antaŭ konvertado, tiel ĝi estas utila kaj supera al ekz. la h-sistemo.
Sed la x-sistemo ĝis la oficialigo ne povas esti uzata kiel plenrajta ortografia varianto, kp. ankaŭ la jenan lingvan respondon pri la temo:
La fundamentaj reguloj de nia lingvo permesas presi h anstataŭ supersigno; sed kio estas permesata por presado, tio ankaŭ estas permesata por skribado. Tiel same, kiel neniu povas protesti, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj anstataŭ per literoj ordinaraj, aŭ per literoj presaj anstataŭ skribaj, tiel same ankaŭ neniu povas protesti, se vi skribos per h anstataŭ supersignoj. Sed la demando estas, ĉu viaj korespondantoj estos kontentaj, se, skribante al ili, vi uzos la pli artifikan manieron kun h anstataŭ la pli simpla kun supersignoj. Tio ĉi sekve estas ne demando de permeso aŭ malpermeso, sed simple demando de gusto. Sed, se vi deziras anstataŭigi la supersignon en ĉ kaj ŝ, vi nepre devas anstataŭigi ĝin ankaŭ en ĵ, ĥ kaj ĝ, ĉar ĉiu el la ambaŭ skribmanieroj aparte estas permesita en nia lingvo, sed uzado de ia skribmaniero miksita estus jam arbitraĵo kaj kondukus al ĥaoso.

Se vi volas skribi per h anstataŭ supersignoj, vi povas tion fari, ne bezonante demandi ies permeson; sed se vi volas uzi skribmanieron miksitan, aŭ — tiom pli — se vi volas uzi sisteme la tute novajn literojn y kaj w, anstataŭ j kaj ŭ (mi ne parolas pri specialaj teknikaj okazoj, kiam tio eble estas necesa) vi devas — se vi deziras esti lojala Esperantisto kaj ne enkonduki anarĥion en nian aferon — akiri por tio la permeson de la Lingva Komitato. Formulu klare vian deziron kaj prezentu ĝin al la voĉdonado de la Lingva Komitato, kaj se via propono estos akceptita per plimulto da voĉoj, ĝi fariĝos permeso oficiala. Sed memoru, ke pro la bono de nia afero la Lingva Komitato devas esti tre singarda kaj akcepti nur tion, kion ĝi trovas tute sendanĝera, efektive grava kaj sendube utila; tial se la Komitato malakceptos vian proponon, submetu vin discipline al ĝia decido kaj ne agu simile al tiuj personoj, kiuj, ne ricevinte aprobon de la Komitato, krias, ke la Komitato nenion taŭgas, ke ĝi ne estas aŭtoritata, ke ĝi nenion faras, k.t.p.

Principe la Lingva Komitato havas la rajton permesi en la lingvo ĉion, kion ĝi trovos necesa; mi neniam prezentos ian malhelpon, kaj ĉiun mature pripensitan kaj orde voĉdonitan decidon de la Komitato mi akceptos sendispute. Sed mi opinias, ke la vera celo de la Lingva Komitato tute ne konsistas en ia facilanima eksperimentado sen grava neceseco; ju malpli ni okupos niajn kapojn per diversaj “plibonigoj” kaj ju pli ni simple propagandos kaj riĉigos la lingvon, des pli bone estos.

Respondo 45, La Revuo, 1908, Aŭgusto

Altebrilas (Ukázat profil) 9. prosince 2013 12:53:53

Oni anoncis, ke Unikodo solvos la problemon de la diakritikaĵoj (samkiel oni anoncis tion antaŭe pri skrobmaŝinoj aŭ komputiloj), sed Unikodo solvas nenion, ĝi nur rekomendas kiumaniere la problemo devas esti solvita.

Tial Esperanto devas plu kuri post la angla, kaj bonvolaj esperantistoj devas daŭre labori por adapti ĉiujn novajn teknikojn al Esperanto, preĝante (aŭ kruĉigante la fingrojn) por ke tiujn adaptoj ne estu tro diversaj...

"x" estas 99%-e kontentiga solvo, krom kiam temas pri propraj naciaj nomoj, kiel Bordeaŭ !, kiuj postulas kroman "sufiĉas ..."-adon.

akueck (Ukázat profil) 9. prosince 2013 17:04:12

Nexar:ĉu vi pensas ke la sistemo 'h' estas uzebla?
Jes:

Rechtenfleth, plagho, reklamo por Esperanto, 11-a de Julio 2013

H-amike ridulo.gif

Andreas

--
Andreas Kueck

Zpět na začátek