Přejít k obsahu

Ĉu vi pensas ke la uzo de la litero 'x' estas malbela?

od uživatele Nexar ze dne 8. prosince 2013

Příspěvky: 50

Jazyk: Esperanto

pohli (Ukázat profil) 16. prosince 2013 15:34:24

Regulo 1: Ĉia diskuto en Esperanto pri io ajn alproksimiĝas al diskuto pri la uzo de 'x' post sufiĉe da tempo. ridulo.gif

Al la temo de la fadeno: Ĉu mi bone komprenas, ke vi jam provis uzi ĉapelitajn literojn en la ludtekstoj kaj pro tio la ludo ne plu funkciis? Alie mi rekomendas unue provi tion. Eble vi povas uzi alian kodiĝon de la tekstdosiero(j) (utf-8, utf-16, iso-8859-3).

Ja estas bona ideo skribi unue kun x, ĉar estas pli facile (eĉ aŭtomate) transkodi de x- al h-sistemo ol en la mala direkto. Nur atentu, ke vi unue anstataŭas 'ux' al 'u', ĉar en la h-sistemo vi ne skribas ekz. "antauh", sed "ankau". La x-kodon vi ankaŭ povas transkodi al ĉapelitajn literojn poste, se la ludo iam pli internaciiĝas.

Unu lasta konsilo: Provu uzi plej eble internacian lingvaĵon kaj evitu anglismojn kaj usonismojn aü iajn aliajn lingvismojn.

Clarence666:
Rave! Esperanto travivis “nur” 126 (cent dudek ses) jaroj sed ne farigxis akceptata universala lingvo dum tiuj 126 (cent dudek ses) jaroj.
...
Problemegoj de Esperanto:
...
2. cxapeloj
....
Estas multo da internaciaj lingvoj kiuj ne uzas iajn supersignojn, kaj multaj de ili ne travivis aŭ nur travivis kun malmultaj de parolantoj. Esence estas parolata vaste nur Esperanto. La granda plimulto de la lingvoj de la mondo uzas aŭ supersignojn aü tute alian skribsistemon. Hazarde la plej vaste uzata hindeüropida lingvo havas neniujn supersignojn, sed vi ne vere kredas, ke tio estas la kialo de ĝia sukceso?!

La unuaj Esperantistoj atendis la tutmondan uzadon de Esperanto en sia vivtempo, kiel la unuaj kristanoj atendis la fino de la mondo jam en sia vivtempo. Ni ĉiuj esperas je tutmonda paco, kaj malgraŭ ne eĉ unu jaro dum la lasta 4000 jaroj estis sen milito, ni ne diras, ke la ideo de paco estas malbona, ĉar ĝi ne venkis la mondon okulumo.gif

Clarence666 (Ukázat profil) 17. prosince 2013 6:15:56

novatago:Ĉar Esperanto ne estas aranĝita por esti seksista
Vere.

novatago:tio estas inventita problemo
Ne. Bedauxrinde okazas ke oni kreas problemojn sen voli krei problemojn.

novatago:vi diras ke parolantoj de Esperanto estas seksistaj
ne

novatago:Vi intence insultas min kaj multajn aliajn al kiuj vi tute ne konas. Kia kohero!
ne

novatago:Komprenu ke la problemo estas ĉe vi, ne en la lingvo
ne

pohli:Estas multo da internaciaj lingvoj kiuj ne uzas iajn supersignojn, kaj multaj de ili ne travivis aŭ nur travivis kun malmultaj de parolantoj
Eviti supersignojn evidente ne suficxas por sukceso, sed helpas almenaux.

pohli:granda plimulto de la lingvoj de la mondo uzas aŭ supersignojn aü tute alian skribsistemon
Vere.

pohli:Hazarde la plej vaste uzata hindeüropida lingvo havas neniujn supersignojn, sed vi ne vere kredas, ke tio estas la kialo de ĝia sukceso?!
Parte?

michaleo (Ukázat profil) 17. prosince 2013 6:39:36

pohli:Hazarde la plej vaste uzata hindeüropida lingvo havas neniujn supersignojn, sed vi ne vere kredas, ke tio estas la kialo de ĝia sukceso?!
Parte?
Mi pensas, ke manko de ĝusta alfabeto estas unu el plej grandaj difektoj de la lingvo. La ortografio estas unu el la plej malregulaj en la mondo, sed ĝis nun neniu scias, kiel oni povas ripari tion.

Nile (Ukázat profil) 17. prosince 2013 18:37:41

Clarence666:Problemegoj de Esperanto:

1. seksismo (amikino, virino, geesperantistoj, li/sxi/ili, ...)

2. cxapeloj

3. aliaj problemetoj (tablevortoj, redundeco de vortoj, trouzo de "mal", objektoj/prepozicioj (en domon / de sur tablo)
1. Jes, Esperanto ja neseksekvilibras.

2. Kio malbonas en tio? Se vi ne povas tajpi la ĉapelojn, uzu digramojn.

3. Kio malbonas en la tabelvortoj? Mi opinias ke la sinonimoj ne gravas. Eble "mal" trouzatas, sed mi samopinias ke ĝi estus malgrava problemo. Mi ne komprenas, kion vi volas signifodiri.

akueck (Ukázat profil) 18. prosince 2013 19:45:22

Nexar:Mi tradukas ion kaj ne povas uzi la Esperantajn literojn (ĉ, ĵ, ĝ, kaj la malfota uzata ĥ).
Por via problemo tio chi estu la ne disputata premiso.

Nexar:Mi uzas la x sistemo sed pensas ke ĝi ne aspektas belan, ĉu vi pensas ke la sistemo 'h' estas uzebla?
Lau la normaro valida por Esperanto estas du skribsistemoj:
A) la Fundamenta supersigna skribsistemo kaj
B) la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u).

Do: Se vi volas prezenti tekston de Esperanto en unu el ties launormaj skribsistemoj, restas nur B) pro la supra premiso.

Tamen ne nepre estas kontrau-regule prezenti tekston de Esperanto ankau alimaniere, ol en unu el ties Fundamentaj skribsistemoj: La Akademio de Esperanto oficiale komunikis tiurilatan rezolucion.

Finfine estas via decido, kiamaniere prezenti Esperanto-tekston. (Mi evitus ekzemple ikskodon, por prezenti Esperanto-tekston al aliaj homoj.)

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Altebrilas (Ukázat profil) 18. prosince 2013 23:09:15

pohli: Hazarde la plej vaste uzata hindeüropida lingvo havas neniujn supersignojn, sed vi ne vere kredas, ke tio estas la kialo de ĝia sukceso?!
Tio estas unu el la kialoj. Petu al sekretariino tajpi leteron en lingvo kun multaj diakritikaĵoj, kaj vidu ŝian reagon. Ŝi verŝajne postulos unue, ke vi sendu ŝin al trejnado por lerni kiel tajpi la novajn literojn, supozante ke ŝi disponus pri la taŭgaj iloj por tio.

Iu ajn ano de lingvo kun latina alfabeto povas tajpi la anglan, sed la inverso ne eblas.

Sed por tiu, kiu uzas la lingvon nur kiel hobio, tiu problemo ne gravas.

kaŝperanto (Ukázat profil) 19. prosince 2013 20:36:39

novatago:
Ekzemple vi pensas ke oni trouzas la vorton mal; mi pensas male.
Haha, tre bonan vortan elekton, novatago.

Mi pensadis ke la uzo de mal estis intenca, por redukti la vortaron.

Kaj Esperanto ja nepre ne estas seksista. Homoj estas seksista, sed ne lingvoj.

Clarence666 (Ukázat profil) 22. prosince 2013 10:40:51

Nile:2. Kio malbonas en tio? Se vi ne povas tajpi la ĉapelojn, uzu digramojn.
Mi uzas X-metodon. Ne belega, sed uzebla.

Nile:3. Kio malbonas en la tabelvortoj?
Nenioj gravaj problemoj. "alia" ne estas tabelvorto, separa vorto "cxi" , ...

Nile:Mi ne komprenas, kion vi volas signifodiri.
Nur ke [1.] kaj [2.] estas pli grandaj pro* * * * * ol [3.]

michaleo (Ukázat profil) 4. ledna 2014 0:50:41

Altebrilas:
pohli: Hazarde la plej vaste uzata hindeüropida lingvo havas neniujn supersignojn, sed vi ne vere kredas, ke tio estas la kialo de ĝia sukceso?!
Tio estas unu el la kialoj. Petu al sekretariino tajpi leteron en lingvo kun multaj diakritikaĵoj, kaj vidu ŝian reagon. Ŝi verŝajne postulos unue, ke vi sendu ŝin al trejnado por lerni kiel tajpi la novajn literojn, supozante ke ŝi disponus pri la taŭgaj iloj por tio.

Iu ajn ano de lingvo kun latina alfabeto povas tajpi la anglan, sed la inverso ne eblas.

Sed por tiu, kiu uzas la lingvon nur kiel hobio, tiu problemo ne gravas.
Mi povas nur aserti, ke mi povas pli facile skribi esperante ol pole. Tiaj programoj kiel EK kaj Tajpi farigas, ke skribado de la ĉapelitaj literoj ne diferencas de skribado de aliaj senĉapelitaj literoj. Sed por skribi polajn diakritajn literojn mi uzas kombinojn Alt+litero kaj eĉ tio ne estas granda problemo.

Altebrilas (Ukázat profil) 4. ledna 2014 17:38:42

michaleo:
Mi povas nur aserti, ke mi povas pli facile skribi esperante ol pole. Tiaj programoj kiel EK kaj Tajpi fariĝas, ke skribado de la ĉapelitaj literoj ne diferencas de skribado de aliaj senĉapelitaj literoj. Sed por skribi polajn diakritajn literojn mi uzas kombinojn Alt+litero kaj eĉ tio ne estas granda problemo.
Mi havis la samon en Linukso.
Ĉiu havas sian propran solvon/elturnigilon. Sed por profesia uzado, oni bezonas universalan kaj daŭran solvon, kiu ne postulas tempon, laboron aŭ monon je ĉiu evoluo.

Zpět na začátek