Į turinį

nuanco de rido

KamiloEspero, 2013 m. gruodis 18 d.

Žinutės: 19

Kalba: Esperanto

Tjeri (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 19 d. 14:58:29

Kuraĝon!

Sunjo (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 19 d. 17:08:54

Polica detektivo Jano Karal ridetis ravareve.
Eble li ridetas kvazaŭ li revas pri io kio ravas lin?

sudanglo (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 20 d. 10:50:29

Tiuj kiuj pensas ke rideti ravareve estas tuj komprenebla (sen cerbo-streĉo) donu la tradukon en sia propra lingvo.

COUARAIL (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 20 d. 12:06:40

Tiuj kiuj pensas ke rideti ravareve estas tuj komprenebla (sen cerbo-streĉo) donu la tradukon en sia propra lingvo.
Sourire aux anges : sourire distraitement et sans raison apparente.
Rideti al anĝeloj : rideti malatente kaj sen kialo videbla.

Belmiro (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 20 d. 12:32:23

sudanglo:Tiuj kiuj pensas ke rideti ravareve estas tuj komprenebla (sen cerbo-streĉo) donu la tradukon en sia propra lingvo.
Ne, mi ne komprenas tian frazon. Povas esti ke mi “divenas” sed mi ne “scias”.

raffadalbo (Rodyti profilį) 2014 m. sausis 4 d. 14:31:39

Tjeri:Rava-rev-e.
rav/ kaj rev/ troviĝas en ĉiuj bonaj vortaroj, PIV kaj Reta vortaro
Mi ne certas, sed, se mi bone komprenis la regulojn, la kombinaĵo devus esti "rav-rev-e", ne "rava-rev-e".

raffadalbo (Rodyti profilį) 2014 m. sausis 4 d. 15:29:39

Belmiro:
sudanglo:Tiuj kiuj pensas ke rideti ravareve estas tuj komprenebla (sen cerbo-streĉo) donu la tradukon en sia propra lingvo.
Ne, mi ne komprenas tian frazon. Povas esti ke mi “divenas” sed mi ne “scias”.
Mi konsentas, tamen tio ne ŝajnas al mi tro malbona en romano (kvankam, sendube, ne konsilinda).

La vortaro de lernu! Esperanto-itala donas:
* "ravi" = deliziare
* "revi" = sognare, fantasticare

Do, mi tradukos tion, kion mi taksas la "ĝusta traduko" kaj tion, kion mi "divenas":
KamiloEspero:Polica detektivo Jano Karal ridetis ravareve.
* L'investigatore poliziesco Jano Karal si concesse un sorriso sognante e deliziato.
* ... si concesse un sorriso vagamente compiaciuto. (= svage kontente)

Petrochib (Rodyti profilį) 2014 m. sausis 13 d. 09:12:18

Tiu, kiu uzis "ravareve" havis en la praktikado ion por esprimi sin per tiu vorto. Mi konjektas ke, sub "rava", tiu adjektivo montras kvaliton de la ago "revi", kiu estas pli malkonkreta, ol pure "sonĝi"; la difino de "revi" entenas "imagi", do ni ja estas en konjektadon. "ravareve" instigas min al stato de revemulo, al kiu oni montris ravan situacion. Nur tiu konsidero instigas al ia rido, aŭ eble rideto. Laŭ mi, rava revanto ne estas en la realeco, sed en siaj imagoj, kiuj povas ravi lin; en la difino de "rava", ni ankaŭ trovas iom da distancigo kontraŭ la realeco. Mi petas, ke la inicanto diru pli pri la vorto: la kunteksto ege gravas, en tia kazo. Ni restu ĉe konsideroj aparte konkretaj kaj agaj. Malaj konsideroj estu tro nekutimaj.
Kore

yyaann (Rodyti profilį) 2014 m. sausis 13 d. 10:44:01

Mia tuja interpreto estas, ke la koncerna fikciulo ridetas kvazaŭ pro, nu, rava revo. Alivorte kvazaŭ li travivas revon ege ĝojigan.

La ĉi-supra interpreto de Sunjo ( "Eble li ridetas kvazaŭ li revas pri io kio ravas lin?" ) kaj tiu de Petrochib ( miaresume "ravareve instigas min al stato de revemulo, al kiu oni montris ravan situacion" ) esprimas saman aŭ similan ideon. Tio ne montras la pravecon de la interpreto sed almenaŭ montras, ke almenaŭ tri apartaj taksadoj povas konduki al la sama interpreto.

Se tiu interpreto estas prava, ĉu vere necesas elmontri, ke oni povas traduki tian ideon al iu ajn lingvo?

Cetere, eĉ se oni ne povus bone traduki la esprimon alilingve, mi devas demandi: ekde kiam rigardiĝas malaprobinde uzi lertan vortigon en literaturo?

Finfine, la kriterio "oni povas facile doni la tradukon en sia propra lingvo" por decidi, ĉu unu frazero estas tujkomprenebla, estas tre diskutinda. Angle mi ankoraŭ neniam renkontis netujkompreneblan frazon kun la vorto "pattern", sed la traduko al la franca kaj hispana de la ĉi-lasta vorto ege dependas de la kunteksto, kaj foje povas postuli al mi longan pripensadon.

raffadalbo:Mi ne certas, sed, se mi bone komprenis la regulojn, la kombinaĵo devus esti "rav-rev-e", ne "rava-rev-e".
Mi konjektas, ke tiukaze la a-finaĵo en revareve konserviĝis ĉar malakaze la vorto povus interpretiĝi ankaŭ kiel devenanta de revo pri ravorevo de ravo. (Malakaze estas alia ekzemplo, kie forigi la interradikan a estas malkonsilinde kaj eĉ farus la vorton neinterpretebla).

Atgal į pradžią