Į turinį

Gepatroj

myris, 2013 m. gruodis 20 d.

Žinutės: 57

Kalba: Esperanto

Nile (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 21 d. 22:48:56

Ni simple devas neŭtrigi ĉiojn genrajn vortojn (krom ino kaj viro). Post tio, ni kreu novan vorton, kiu signifas plenkreskiĝulo(ĉar ĝi estas tre longa).
Post TIO, nia nova vorto por signifi "viron" povas esti "vir-tio".

michaleo (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 21 d. 23:13:32

Nile:Ni simple devas neŭtrigi ĉiojn genrajn vortojn (krom ino kaj viro). Post tio, ni kreu novan vorton, kiu signifas plenkreskiĝulo(ĉar ĝi estas tre longa).
Post TIO, nia nova vorto por signifi "viron" povas esti "vir-tio".
Sed tio ne estas gramatika problemo, sed nur percepta. Ekzemple, mi volus vidi viron, kiu estas gejŝo aŭ inon, kiu estas eŭnuko.

Francestral (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 21 d. 23:35:13

pluraj viro(j) kaj/aŭ virino(j) = adoltoj
pluraj patro(j) kaj/aŭ patrino(j) = malidoj
pluraj avo(j) kaj/aŭ avino(j) = pramalidoj
pluraj filo(j) kaj/aŭ filino(j) = idoj
pluraj knabo(j) kaj/aŭ knabino(j) = infanoj (sed "infanoj" povas signifi "idojn" )
pluraj nepo(j) kaj/aŭ nepino(j) = prainfanoj
pluraj frato(j) kaj/aŭ fratino(j) = ???
pluraj onklo(j) kaj/aŭ onklino(j) = ???
pluraj nevo(j) kaj/aŭ nevino(j) = ???
pluraj edzo(j) kaj/aŭ edzino(j) = ???

Iĉismo estus bona solvo. Bedaŭrinde, ĝi estas kontraŭfundamenta.

Nile (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 21 d. 23:49:04

Mi ŝatas iĉismon ĉar ni ne devus ŝanĝi vortojn kiel "viro".

Mi ne tre ŝatas la vorton "adolto" ĉar ĝi similas al "adulto".

Francestral (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 22 d. 00:11:22

En iĉismo, "viro" signifas "plenkreskan homon".

Nile (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 22 d. 00:57:23

Jes. Ĝi simple signifas, kio "viro" ordinare signifas, sed sen genro.
Se ni uzas la prefikson "vir-", la vorto "viro" ne povas signifi "plenkreskan homon"; la vorto "viro" devus signifi masklo.

michaleo (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 22 d. 07:37:20

Kion vi pensas ekzemple pri gepatrano? Du gepatranoj ne devas esti geseksaj, sed povas esti samseksaj. Krom tio, la sekso ne estas esprimata, kion iuj volis. Simile kun gefratanoj, gesinjoranoj, geavanoj, k.t.p. Sed ĉu vere oni bezonas tion?

Clarence666 (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 22 d. 09:30:24

"ri, ŝli, ĝi, gi, ŝi, li, tiu, iĉ, in, ge...kaj ""transseksuloj"""

http://eo.wikipedia.org/wiki/I%C4%89ismo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Riismo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Hiismo

"RiotNrrd":Ni devu inventi novan vorton kiu signifas la malpli precizan, senseksan anglan vorton "parent(s)"
Mi konsentas. EO bezonas unu novan belan senseksan vorton ekvivalenta je EN:"parent", piratan de unu Extereuxropa lingvo, (mi ne parolas iun, do mi ne havas proponojn) ridulo.gif

Jen mia plibonigita ideo:

- oni povas uzi "icx" kaj "in" nur en vortoj de familia rilato (EN:"parent", edz... , av... , kuz... ,)
- vortoj sen seksafiksoj estas cxiam neuxtraj
- aliaj vortoj (amikoj, esperantistoj, hundoj, lauxsoj, ...) ne povas havi seksafiksoj
- anihilaciu prefikso "ge-"

Celo: oni ne devas paroli pri sekso se oni ne volas. Oni facile povas paroli pri personoj sen paroli pri sekso, kaj sen devi konstrui komplikajn aux longajn formojn, aux sen generi riskon de miskomprenoj. Cxu en heredajxa Esperanto la vorto "Esperantistoj" estas suficxe bona, aux oni devas diri "Geesperantistoj"?

vidas vandenis (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 22 d. 10:17:08

Adoptita infano estis adoptita, sed ne naskita de personoj, kiuj infanon adoptis. Tial paroli pri patro, patrino, gepatroj ne estas logike, malgraŭ ke variaj leĝoj permesas tion. Estas infanoj, kiuj perdis gepatrojn, kaj kreskas ĉe parencoj aŭ eĉ en fremdaj familioj sen adopto. Kutime oni diras 'onklo, onklino, oĉjo, geonkloj'. Eble tiel estus pli bone, kaj kreskanta infano spertus pli malmulte da mokadoj.
Ni ĉi tie parolas pri gramatikaj aferoj, sed lingvo estas ne nur gramatiko. Ĝi estas parto de homa vivo. Kaj plursencaĵoj vivon pezigas.

myris (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 22 d. 10:26:11

Clarence666:
oni ne devas paroli pri sekso se oni ne volas.
Prave. Tio estas la kialo de mia demando ĉar ge, laŭ la Fundamento, montras ambaŭ seksoj.

Atgal į pradžią