Đi đến phần nội dung

Gepatroj

viết bởi myris, Ngày 20 tháng 12 năm 2013

Tin nhắn: 56

Nội dung: Esperanto

Nile (Xem thông tin cá nhân) 22:48:56 Ngày 21 tháng 12 năm 2013

Ni simple devas neŭtrigi ĉiojn genrajn vortojn (krom ino kaj viro). Post tio, ni kreu novan vorton, kiu signifas plenkreskiĝulo(ĉar ĝi estas tre longa).
Post TIO, nia nova vorto por signifi "viron" povas esti "vir-tio".

michaleo (Xem thông tin cá nhân) 23:13:32 Ngày 21 tháng 12 năm 2013

Nile:Ni simple devas neŭtrigi ĉiojn genrajn vortojn (krom ino kaj viro). Post tio, ni kreu novan vorton, kiu signifas plenkreskiĝulo(ĉar ĝi estas tre longa).
Post TIO, nia nova vorto por signifi "viron" povas esti "vir-tio".
Sed tio ne estas gramatika problemo, sed nur percepta. Ekzemple, mi volus vidi viron, kiu estas gejŝo aŭ inon, kiu estas eŭnuko.

Francestral (Xem thông tin cá nhân) 23:35:13 Ngày 21 tháng 12 năm 2013

pluraj viro(j) kaj/aŭ virino(j) = adoltoj
pluraj patro(j) kaj/aŭ patrino(j) = malidoj
pluraj avo(j) kaj/aŭ avino(j) = pramalidoj
pluraj filo(j) kaj/aŭ filino(j) = idoj
pluraj knabo(j) kaj/aŭ knabino(j) = infanoj (sed "infanoj" povas signifi "idojn" )
pluraj nepo(j) kaj/aŭ nepino(j) = prainfanoj
pluraj frato(j) kaj/aŭ fratino(j) = ???
pluraj onklo(j) kaj/aŭ onklino(j) = ???
pluraj nevo(j) kaj/aŭ nevino(j) = ???
pluraj edzo(j) kaj/aŭ edzino(j) = ???

Iĉismo estus bona solvo. Bedaŭrinde, ĝi estas kontraŭfundamenta.

Nile (Xem thông tin cá nhân) 23:49:04 Ngày 21 tháng 12 năm 2013

Mi ŝatas iĉismon ĉar ni ne devus ŝanĝi vortojn kiel "viro".

Mi ne tre ŝatas la vorton "adolto" ĉar ĝi similas al "adulto".

Francestral (Xem thông tin cá nhân) 00:11:22 Ngày 22 tháng 12 năm 2013

En iĉismo, "viro" signifas "plenkreskan homon".

Nile (Xem thông tin cá nhân) 00:57:23 Ngày 22 tháng 12 năm 2013

Jes. Ĝi simple signifas, kio "viro" ordinare signifas, sed sen genro.
Se ni uzas la prefikson "vir-", la vorto "viro" ne povas signifi "plenkreskan homon"; la vorto "viro" devus signifi masklo.

michaleo (Xem thông tin cá nhân) 07:37:20 Ngày 22 tháng 12 năm 2013

Kion vi pensas ekzemple pri gepatrano? Du gepatranoj ne devas esti geseksaj, sed povas esti samseksaj. Krom tio, la sekso ne estas esprimata, kion iuj volis. Simile kun gefratanoj, gesinjoranoj, geavanoj, k.t.p. Sed ĉu vere oni bezonas tion?

Clarence666 (Xem thông tin cá nhân) 09:30:24 Ngày 22 tháng 12 năm 2013

"ri, ŝli, ĝi, gi, ŝi, li, tiu, iĉ, in, ge...kaj ""transseksuloj"""

http://eo.wikipedia.org/wiki/I%C4%89ismo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Riismo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Hiismo

"RiotNrrd":Ni devu inventi novan vorton kiu signifas la malpli precizan, senseksan anglan vorton "parent(s)"
Mi konsentas. EO bezonas unu novan belan senseksan vorton ekvivalenta je EN:"parent", piratan de unu Extereuxropa lingvo, (mi ne parolas iun, do mi ne havas proponojn) ridulo.gif

Jen mia plibonigita ideo:

- oni povas uzi "icx" kaj "in" nur en vortoj de familia rilato (EN:"parent", edz... , av... , kuz... ,)
- vortoj sen seksafiksoj estas cxiam neuxtraj
- aliaj vortoj (amikoj, esperantistoj, hundoj, lauxsoj, ...) ne povas havi seksafiksoj
- anihilaciu prefikso "ge-"

Celo: oni ne devas paroli pri sekso se oni ne volas. Oni facile povas paroli pri personoj sen paroli pri sekso, kaj sen devi konstrui komplikajn aux longajn formojn, aux sen generi riskon de miskomprenoj. Cxu en heredajxa Esperanto la vorto "Esperantistoj" estas suficxe bona, aux oni devas diri "Geesperantistoj"?

myris (Xem thông tin cá nhân) 10:26:11 Ngày 22 tháng 12 năm 2013

Clarence666:
oni ne devas paroli pri sekso se oni ne volas.
Prave. Tio estas la kialo de mia demando ĉar ge, laŭ la Fundamento, montras ambaŭ seksoj.

Francestral (Xem thông tin cá nhân) 10:43:20 Ngày 22 tháng 12 năm 2013

michaleo:Kion vi pensas ekzemple pri gepatrano? Du gepatranoj ne devas esti geseksaj, sed povas esti samseksaj.
Du gepatroj estas du anoj el la gepatroj.
Kiam la gepatroj estas grupo de pli ol du patroj kaj pli ol du patrinoj, du gepatranoj povas esti samseksaj aŭ aliseksaj.
Sed, kiam la gepatroj estas grupo de du personoj, du gepatranoj devige estas aliseksaj.

Kiam oni diras "liaj du gepatranoj", kiuj estas la gepatroj kiuj enhavas tiujn gepatranojn?
Se la gepatroj estas la du patro(j) kaj/aŭ patrino(j) de li, la du gepatranoj estas aliseksaj.
Se la gepatroj estas ĉiuj la patroj kaj la patrinoj el la mondo, la du gepatranoj povas esti samseksaj aŭ aliseksaj.

Do, en "gepatranoj", la gepatroj estus ĉiuj la patroj kaj la patrinoj el la mondo.

Mi ŝatas vian ideon pri ge-X-ano.

@Clarence666 : Kial oni malpermesus uzi seksafiksojn kun neŭtraj vortoj kiel "amiko", "esperantisto", "hundo" kaj "laŭso"? Ĉu vi volas nur ebligi ne paroli pri sekso, aŭ eĉ malpermesi paroli pri sekso?

Quay lại