Tin nhắn: 33
Nội dung: Esperanto
leporinjo (Xem thông tin cá nhân) 12:32:46 Ngày 18 tháng 1 năm 2014
Se ateismo formas parton de socia afero kun implicaj praktikoj/ritoj/devoj (sekularismo, homismo, transhomismo), tiam tiu afero povus esti nomata "religio", sed ne ateismo mem.
bartlett22183 (Xem thông tin cá nhân) 21:09:01 Ngày 18 tháng 1 năm 2014
Sunjo:ankaŭ legindas (aŭ aŭskultindas) la teksto je facila vento: Ĉu vi timas la vorton ateisto? kaj la komentoj pri ĝiMi regardis tiun situon, sed malfeliĉule, ne estas datoj aŭ horoj, kiam la mesaĝoj fariĝis. Do, mi ne konas ĉu la mesaĝoj estas freŝaj aŭ malfreŝaj. Mi ne konas, ĉu estus konvene respondi.
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 13:34:26 Ngày 20 tháng 1 năm 2014
Ĉu kredi je surtera paradizo - dank'al politika sistemo, ekzemple - estas religie? Persone, mi ne vidas multajn malsamecojn. Ĉiuj homoj sopiras al pli bona vivo, esperas iam atingi ĝin, por si mem or por siaj posteuloj. Ĉiuj agnoskas, ke estas aferoj kiuj estas nekonanataj kaj eĉ nekoneblaj por ordinara homa menso. La demandoj estas samaj. Nur varias la respondoj, t.e. la vortoj uzataj por esprimi ilin kaj la imagbildoj elvokitaj per tiuj vortoj... Eĉ eblas, ke homoj, kiuj uzas la samajn vortojn, havas malsamajn konceptojn kaj komprenas tiujn vortojn malsammaniere...
Do pli utilas interkompreniĝi (amu unu la alian...) kaj unuigi niajn klopodojn por kompreni parteton de la Granda Mistero (t.e. ĉio, kion ni ankoraŭ ne komprenas aŭ eĉ ne konas), ol disputi pri tio, kio povas esti - pro nia limigita homa inteligenteco - nur karikaturo de ĝi.