去目錄頁

Ĉu ateismo/nediismo vere estas religio?

opincar, 2013年12月29日

讯息: 33

语言: Esperanto

leporinjo (显示个人资料) 2014年1月18日下午12:32:46

Ateismo estas persona kredo (je negativa pretendo), sed ne devas esti religio.

Se ateismo formas parton de socia afero kun implicaj praktikoj/ritoj/devoj (sekularismo, homismo, transhomismo), tiam tiu afero povus esti nomata "religio", sed ne ateismo mem.

bartlett22183 (显示个人资料) 2014年1月18日下午9:09:01

Sunjo:ankaŭ legindas (aŭ aŭskultindas) la teksto je facila vento: Ĉu vi timas la vorton ateisto? kaj la komentoj pri ĝi
Mi regardis tiun situon, sed malfeliĉule, ne estas datoj aŭ horoj, kiam la mesaĝoj fariĝis. Do, mi ne konas ĉu la mesaĝoj estas freŝaj aŭ malfreŝaj. Mi ne konas, ĉu estus konvene respondi.

Altebrilas (显示个人资料) 2014年1月20日下午1:34:26

Ekzistas multaj ritoj kiuj rilatas kun kredoj, sed ne pri Dio aŭ dio(j): Ceremonioj pri Patrujo, pri solidareco, por sociala progreso, ktp. Tiuj ritoj deekstere similas al religiaj ritoj, sed neniel rilatas al dio. Ekzistas do io nediisma, kiu similas al religio.

Ĉu kredi je surtera paradizo - dank'al politika sistemo, ekzemple - estas religie? Persone, mi ne vidas multajn malsamecojn. Ĉiuj homoj sopiras al pli bona vivo, esperas iam atingi ĝin, por si mem or por siaj posteuloj. Ĉiuj agnoskas, ke estas aferoj kiuj estas nekonanataj kaj eĉ nekoneblaj por ordinara homa menso. La demandoj estas samaj. Nur varias la respondoj, t.e. la vortoj uzataj por esprimi ilin kaj la imagbildoj elvokitaj per tiuj vortoj... Eĉ eblas, ke homoj, kiuj uzas la samajn vortojn, havas malsamajn konceptojn kaj komprenas tiujn vortojn malsammaniere...

Do pli utilas interkompreniĝi (amu unu la alian...) kaj unuigi niajn klopodojn por kompreni parteton de la Granda Mistero (t.e. ĉio, kion ni ankoraŭ ne komprenas aŭ eĉ ne konas), ol disputi pri tio, kio povas esti - pro nia limigita homa inteligenteco - nur karikaturo de ĝi.

回到上端