Berichten: 22
Taal: Esperanto
mnlg (Profiel tonen) 29 november 2007 07:23:03
En itallingva forumo estas komencanto kiu ankoraŭ multe eraras; li ekzercas sin per tradukoj, kaj petas korektojn. Mi korektis kvar el liaj ekzercoj. Mi ankaŭ foje korektis en anglalingva forumo. Mi neniam mokis kaj neniam eĉ emis moki.
Tia ekzercado povas tute bone okazi en aliaj nacilingvaj forumoj, kaj eĉ en kelkaj esperantlingvaj. Nova forumo ne bezoniĝas kaj kiel mi jam sufiĉe multajn fojojn priskribis, mi timas ke ĝia efiko povas esti pli malbona ol atendite.
manu_fr (Profiel tonen) 29 november 2007 11:41:43
Verdire, jam estas tre rara trovi mesaĝojn en alta nivilo, ĉu ?!
Nur eraroj multnombraj kelkfoje malpermesas kompreni la ideojn skribitajn. En tiu kazo, oni povas proponi korektadon senprobleme.
Ja estas sito de komencantoj, do...
Kiam oni dubas pri vortoj, oni uzu la vortaron por pliboniĝi nian scion de la lingvo.
Laŭ mi, ekzistas pli serioza bariero al uzado de la lingvo internacia en la forumo : estas la ĉeesto de nacilingvaj forumoj mem.
Ke Lernu! estus tradukita en naciaj lingvoj,mi komprenas. Kompreneble estas necesa ilo por komencantoj.
Sed laŭ mi, oni perdas bonajn temojn, kiam aperas nur en tiuj ĉi fadenoj nacilingvaj.
ĉu vi ne trovas tion domaĝa ?
amike
Manu
billpatt1942 (Profiel tonen) 29 november 2007 18:54:53
Mi legis la komentojn de tutaj skribantoj. Oni pravas demandi ‘kio estas la baza simpla Esperanto’? Aparta forumo faliĝos pri tio, laŭ mi. Vere oni korektas erarojn en la naciaj forumoj, ofte sen fino. Tiel senfinaj korektaĵoj eble malkuraĝas komencantojn.
Mi estas eterna komencanto (je Esperanto ekde 1990). Mi skribas iam en plej alta nivela Esperanto, iam mi apenaŭ eblas skribi mian nomon (ĉu Bill, Vilĉjo, Vilam, ktp). Laŭ mia opinio ni havas du vojojn helpi. Ne gravas la metodo. Unue, ni estu amikema, afabla. Due, ni helpos pri la natura timo de la komencantoj. Lernu!uloj estas tre amikemaj kaj afablaj. Tamen mi havas timojn. Mi ne uzas tujmesaĝilo, ĉar mi estas timida. (Kiam mi iras en novan lokon, mi ŝatas iri kun amiko. Kio estos mia amiko?) Ankaŭ, mi ne ofte uzas la poŝtkartojn, mesaĝojn, k.t.p., laŭ timeto.
Do mi proponas kelkajn aferojn. Unue, aldonu en la profilo-respondoj, opcia demando ĉu vi ŝatus interŝanĝi mesaĝojn je la celo ke vi ŝatus babili pri lingvaj demandoj nacilingve aŭ esperante. Kaj kio estas via sperto – traduko, poezio, mekaniko, komputila lingvaj, k.t.p. Due, eble ni havus forumon pri demandoj, kaj en la forumo prezentu elekton ĉu la demando estas malferma, tio estas, ĉiuj respondas, aŭ ferma, tio estas la demandulo elektas, kaj petas kiel favoro, ke unu persono respodas (Ekzemple, unu el la lingvhelpantoj, elektita el listo). En ĉiuj kazoj, la tuta fadeno estas videble por ĉiuj legantoj. Do, ni komencantoj povas lerni de la demando kaj respondoj. Ĉi metodo eble finos la ne finajn korektojn da eraroj. Oni povus vidi en ĉi tie propono, eble ia mal-tuj-mesaĝilo, ia pli aŭ malpli simpla, sed ia malrapida koridoro sur la ŝoseo al la plej alta nivelo de Esperanto.
Mi tre ŝatas Lernu! Mi dankas ĉiujn, kiuj skribos en la forumoj. Mi dankas la lingvhelpantojn. Mi miriĝas pri la plej bona laboro de Esperantistaj junuloj, ĉu en Lernu!, ĉu en Radio Verda, ĉu en la tiuj multaj retpaĝoj kiuj nun ekzistas, (ne kiel en la 1950a dek jaroj, kiam ni studis nur el tedaj libroj kaj sonbendoj). Bravo!
horsto (Profiel tonen) 29 november 2007 20:25:56
Ankaŭ pri la multegaj eraroj en mesaĝoj ĉi tie mi konsentas kun Terurĉjo. Estas tial eble eĉ danĝere por komencantoj legi ĉi tie. Ĉu ne estus bone havi pli facilan metodon korekti erarojn en mesaĝoj? Mi pensas ekzemple pri tio: Ĉiu mesaĝo ekzistu duoble. La unua estu la originalo, la dua estu korektebla por ĉiu Lernu!-ano. Tiam oni povus korekti sen enmeti novan mesaĝon.
Jev (Profiel tonen) 29 november 2007 21:31:53
horsto:Mi pensas ekzemple pri tio: Ĉiu mesaĝo ekzistu duoble. La unua estu la originalo, la dua estu korektebla por ĉiu Lernu!-ano. Tiam oni povus korekti sen enmeti novan mesaĝon.Interesa ideo. Necesos pripensi ĝin.
pace (Profiel tonen) 1 december 2007 14:37:31
Jev (Profiel tonen) 1 december 2007 15:17:09
pace:Mi tre ŝatis la virtualajn lecionojn. Bedaŭrinde ili ne plu ekzistas. Estis bona okazo por la komencantoj skribi, eĉ kun eraroj, kaj esti korektitaj de la gvidanto.Baldaŭ ili denove funkcios. Ni nun laboras pri nova virtuala klasĉambro.
Jev (Profiel tonen) 3 december 2007 13:06:37
Laŭ mi estas tre grave, ke helpantoj estu envolvitaj en tiun laboron ekde la komenco. Ekz. estus tre bele, se helpantoj paroligus uzantojn en tiuj forumoj en baza Esperanto pri diversaj temoj, ekz. petus sinprezentojn de uzantoj aŭ petus rakonti pri vetero en iu lando. Ankaŭ komencantojn povus komenci fadenojn, tiam gravus respondi al ili per relative simpla lingvaĵo (simila kian oni uzus parolante kun komencanto dum iu Esperanto-renkontiĝo) en iu ĝentila maniero korekti erarojn, fari konsilojn ks.
Nur se ni ĉiuj kune laboros por tiu forumo, ĝi povos iĝi vere utila. Do gravas via subteno kaj deziro helpi. Ankaŭ viaj ideoj pri tio, kiel aranĝi ke tiu forumo donu kiel eble plej multe da utilo, estas tre bonvenaj.
Lanctupo (Profiel tonen) 22 januari 2008 23:22:03
Jev (Profiel tonen) 23 januari 2008 09:43:55
Terurĉjo:Nu ĝi ne estas la plej grava parto, sed mi konsentas, ke indus iel pli videbligi la forumojn. Ni pensos pri tio.
Mi opinias, ke forumoj de Lernu!-retejo estas unu el ĉefaj, plej gravaj ties partoj. Sed malmultaj lernu!-uzantoj konas ilian ekziston, malgraŭ kelkaj mencioj pri ili en ĉef-menuo kaj "Laste en la forumo". Kiom da uzantoj nun Lernu! havas, kaj kiom da ili aktivas en la forumoj? Bonvolu kompari.
Mi proponas, ke supre de ĉiu paĝo de la retejo troviĝu aparta lig-butono "Tuj vizitu la forumojn!", kondukanta rekte al la ĉefa foruma paĝo. Ĉu eblas al programistoj de Lernu! aranĝi tion?