Naar de inhoud

Kial Esperanto estas tiel malfacila?

door oskar1991, 21 maart 2014

Berichten: 42

Taal: Esperanto

amigueo (Profiel tonen) 18 december 2022 11:09:47

Sur malfacilo de Eo.
Gxia facilo estas gxia malfacilo.

(Atentu ke mi tro pigras por pruvi serioze miajn intuiciojn. Mi restas cxe hezitema opinio).

Se vi pensas gxin facila vi rifuzos lerni gxin cxar tio ne utilus al via CV. Nur suficxe malfacilaj plenumajxoj prestigxdonas vin.
Cxefe pigruloj interesigxos pri facila lingvo, kaj pro pigro ili lernos gxin nur iomete kaj kontentos hezitege elparoli gxin.
Sed komunumo konstanta el tiuj eterne hezitegaj elparolatoj ne oferas altkvalitajn modelojn por novparolantoj aux lernantoj. Kaj filmoj aplombe elparolataj por kompenso, tio apenaux ekzistas.

Logikeco estas alia malsano de Eo, ne nur facilo. Logikeco povus helpi la lingvon se gxi estus sekreta aux preterestimata kvalito, sed ne ideala kaj estimata.
Kiam parolas logiko, ne parolas flueco.
Oni povas esti flua cxe matematiko, sed la normala efiko de logiko sur Eon estas hezitemo.

Altebrilas (Profiel tonen) 18 december 2022 22:54:16

@amigueo, la temo kadukigxis ekde ok jaroj, kaj mi dubas, ke la enkondukinto plue frekventas tiun forumon.

@galex
La jxusa demando temas pri atingebleco de libro. Eble gxi troveblas en la biblioteko de FE, SAT amikaro, Greziljono aux kvin Petaloj. Plejbone estas telefoni al ili por scii, cxu ili disponas pri gxi.

Eble ekzistas retan katalogon de esperantaj bibliotekoj, similan al tiuj, kiuj ekzistas inter universitatoj. Tio estas ne probabla, sed ege dezirinda.

Terug naar boven