Al la enhavo

Kiu minacis la ruslingvanojn en Krimio?

de robbkvasnak, 2014-marto-25

Mesaĝoj: 63

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2014-marto-27 11:58:35

Mikhail:Imagu ke Usono disfalis al 15-16 landoj, kiuj proklamis sendependecon de plej granda parto (20-25 ŝtatoj + DC), kiu mi nomas "metropolon". Ĉiu lando, por plifortigo de suvereneco, decidas refuzi uzadon de "American English" k malpermesas ĝin, ĉar ĝi estas "lingvo de okupantoj", kiu volas aneksi la landon k detrui suverenecon.
Por Usonanoj angla estas gepatra lingvo. Ĉu ili povus malpermesi sian gepatran lingvon. Por ukrainoj rusa estas fremda lingvo. Do via analogio ne estas preciza.
Jen unu eksa ŝtato, post nova revolucio, decidas (per 97% voĉoj) aldoni sin al la metropolo, ĉar ili lacis de malpermeseco de uzado de Angla lingvo k volas loĝi en Usono.
Kiun nomon vi donas al tiu, kiu nomas vin "aneksano"?
Mi ne komprenas vian ekzemplon. Iu proklamis sendependiĝon for de Usono kaj poste refoje aligis al Usono. Sonas strange :]

Krimeo ne povas esti eksa ŝtato, ĉar ĝi neniam forlasis Sovetion. Forlasis nur Ukrainio. Kaj Krimeo nenion decidis. Ĝin simple okupis Rusio :]

vincas (Montri la profilon) 2014-marto-27 12:23:57

MikhailMarkeyev:La teruro estas malbona helpilo. Trankvilu k komencu pensi.
Hoho, Rusio okupas Ukrainion kaj bazigas grandan armeon ĉe limo de Ukrainio kaj vi diras trankviliĝu!
1. Vi mem diras per mensogoj k propagando. Popolo de Krim decidis (per 97% voĉoj) deklari independecon k demandi Ruslandon akcepti ĝin al Ruslando.
Ĉiuj scias, ke Rusio okupis parton de Ukrainio kaj 'popolo de Krimeo' nenion decidis. Elektoj estis falsaj. Neniu agnoskis elekton kiel liberaj. Tio estas fakto.

auxro (Montri la profilon) 2014-marto-27 19:15:27

Terurĉjo:
vincas:Por ukrainoj rusa estas fremda lingvo.
lastfoje mi vizitis ukrainan ĉefurbon Kievon somere de pasinta la 2013 jaro.
mi aŭdis la rusan lingvon, la anglan, la ĉinan, la italan, sed preskaŭ ne aŭdis la ukrainan- nur en anoncoj en kieva flughaveno, ĉar - la ŝtata parolo!!!.
parolata (legu - gepatra, denaska) lingvo en centra kaj sud-orienta Ukrainujo kaj en preskaŭ ĉiuj urboj en okcidenta Ukrainujo estas la rusa.
vincas, kiam vi lastfoje vizitis nenjkon?
Strange, viaj kolegoj asertas, ke la rusa estas severe malpermesata, precipe en Krimeo ridulo.gif

Lakiro (Montri la profilon) 2014-marto-27 19:36:37

Pri kiaj leĝoj, sinjoroj, vi parolas? En nia mondo neniam ekzistis iuj ajn leĝoj. Kiu ilin verkis kaj skribis? Ĉu Obama? Kiam Obama diras, do li pensas pri siaj interesoj. Ĉefa usona leĝo diras, ke Usono ĉiam estas prava, eĉ se tuta mondo ne konsentas. Kiam Usono bombas Belgradon aŭ Bagdadon, tio estas tre bone por ĉiuj, ĉar Usono agas laŭ "leĝo". Ja ĝi defendas usonajn interesojn. Kiu invadis en Usonon? Neniu! Kial Usono uzas armilon? Kiaj vi estas naivaj! Laŭ leĝo!
Nun pri Rusio.
Ĉu Rusio bombis iun? Ne! Ĉu ĝi okupis iun? Ne!
Ĉiegale Rusio estas kulpa, ĉar agas kontraŭleĝe.
Ekzemple Venecio havas rajton referendumi kaj Usono ne minacas al ĝi, sed Krimeo ne povas tian rajton, ĉar Obama tion ne volas. Ĉar la planoj de Obama, laŭ ukrainia detruo, ne plenumiĝis.
Nia mondo dividiĝis je du imperioj: roma kaj slava.
Ekzistas tria forto - Usono, kiu provas gvidi roman imperion. Kaj ĉiu ludanto de tiu teatro, certe, mensogas por ke pravigu sian kriminalan agadon. Ĉesu mencii pri leĝoj. Ili ne ekzistas.

vincas (Montri la profilon) 2014-marto-27 21:13:18

Terurĉjo:estas interese, ke ne rusujo faris la referendumon, sed loĝantaro de krimeo mem.
hahahahahaha

vincas (Montri la profilon) 2014-marto-27 21:29:58

Terurĉjo:
vincas:Por ukrainoj rusa estas fremda lingvo.
lastfoje mi vizitis ukrainan ĉefurbon Kievon somere de pasinta la 2013 jaro.
mi aŭdis la rusan lingvon, la anglan, la ĉinan, la italan, sed preskaŭ ne aŭdis la ukrainan- nur en anoncoj en kieva flughaveno, ĉar - la ŝtata parolo!!!.
parolata (legu - gepatra, denaska) lingvo en centra kaj sud-orienta Ukrainujo kaj en preskaŭ ĉiuj urboj en okcidenta Ukrainujo estas la rusa.
vincas, kiam vi lastfoje vizitis nenjkon?
Do vi asertas, ke rusa estas gepatra lingvo por ukrainoj sed ne ukraina? :]]

Kiam mi diris, ke por ukrainoj rusa estas fremda lingvo, mi temis ke ĝi ne estas gepatra. Mi nenion diris pri tio ĉu multe aŭ malmulte da ukrainoj parolas ruse kiel duan lingvon. Kaj mi temis pri ukrainoj sed ne Ukrainio. Ne miksu tion :]

Nenjko. Kio estas tio? :]

maratonisto (Montri la profilon) 2014-marto-28 07:50:11

vincas:Nenjko. Kio estas tio? :]
En la ukraina karesa nomo de Ukrainio (= panjo)

auxro (Montri la profilon) 2014-marto-28 08:29:41

vincas:
Terurĉjo:
vincas:Por ukrainoj rusa estas fremda lingvo.
lastfoje mi vizitis ukrainan ĉefurbon Kievon somere de pasinta la 2013 jaro.
mi aŭdis la rusan lingvon, la anglan, la ĉinan, la italan, sed preskaŭ ne aŭdis la ukrainan- nur en anoncoj en kieva flughaveno, ĉar - la ŝtata parolo!!!.
parolata (legu - gepatra, denaska) lingvo en centra kaj sud-orienta Ukrainujo kaj en preskaŭ ĉiuj urboj en okcidenta Ukrainujo estas la rusa.
vincas, kiam vi lastfoje vizitis nenjkon?
Do vi asertas, ke rusa estas gepatra lingvo por ukrainoj sed ne ukraina? :]]
Vincas, en Ukrajnio loĝas kaj ukrajn-parolantaj ukrajnoj, kaj en sudorienta parto rus-parolantaj ukrajnoj (aŭ ukrajnanoj, se vi preferas), kiuj loĝas dum jarcentoj tie kaj estas denaske rus-parolantaj. Povas soni iom konfuze por ni, jes ridulo.gif

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-marto-28 08:32:04

MikhailMarkeyev:Popolo de Krim decidis (per 97% voĉoj) deklari independecon k demandi Ruslandon akcepti ĝin al Ruslando
deklari sendependecon? Bedauxrinde la Rugxa Ruslanda Armeo ecx ne atendis rezulton de la vocxdonado, do la rezulto plej versxajne estis antauxplanita ...

> 2. Ukrainia registaro malpermesis uzado de krimtatara k rusa lingvoj je
> oficiala funkciado de ŝtataj organoj (ŝkoloj, institutoj, juĝejoj ktp)

Kio estas "ŝkolo"? Cxu vi eble celis na lernejo?

> sed "demokratio" en nuntempa mondo estas volo de Usono.
> Se popolo volas alian, tio estas "despotismo". Estas tre oportuna vidpunkto!

Vi nur parte pravas! Volo de Putino kaj volo de Busxo-Obamo estas ambaux egale fasxismaj!

robbkvasnak:UEA devus formi armeon kaj ni povus infiltri iun belan, sudlandan insulon kaj poste la UEA armeo venus por protekti nin kontraŭ la aĉuloj kiuj unue vivis tie kaj kiuj eble ne volonte lernas Esperanton kaj kiuj ne volas sin vesti en verda koloro aŭ kanti la himnon.
Interesa ideo ridulo.gif (alterne, UEA + EO-komunumo povus cxesi gxeni sin mem - eble tio suficxus por atingi na la Fina Venko)

Terurĉjo:Usono estas neleĝa ŝtataro.
Unue, ĝi neleĝe ribelis kontraŭ propra imperiestro.
Due, ĝi neleĝe deklaris propran sendependecon sen fari eĉ ian referendumon.
Vi nur parte pravas!

Trie, Usono nelegxe formortigis la antauxan logxantaron de Ameriko.
Kvare, Usono dauxre nelegxe spionadas la mondon.

Ankaux Ruslando estas nelegxa sxtato.

Unue, Bolsxevistoj nelegxe ribelis.
Due, Ruslando nelegxe formortigis kaj translokigis milionoj da personoj.
Trie, Ruslando havis fasxisman pakton kun neniu alia ol Hitler . eo.wikipedia.org/wiki/Pakto_Ribbentrop-Molotov
Kvare, Ruslando dauxre nelegxe spionadas la mondon.

vincas (Montri la profilon) 2014-marto-28 11:45:24

Terurĉjo:
Clarence666:Trie, Ruslando havis fasxisman pakton kun neniu alia ol Hitler . eo.wikipedia.org/wiki/Pakto_Ribbentrop-Molotov
la pakto, kiu oficiale nomiĝas "Interkonsento pri neagreso inter Germanio kaj Soveta Unio", ne estis faŝista, ĉar Italujo ne partoprenis la pakton.
La pakto estas nazia (faŝista), ĉar partoprenis Nazia Germanio. Kaj Sovetio kunlaboris kun naziistoj.

Reen al la supro