Al la enhavo

Kiu minacis la ruslingvanojn en Krimio?

de robbkvasnak, 2014-marto-25

Mesaĝoj: 63

Lingvo: Esperanto

Lakiro (Montri la profilon) 2014-marto-30 17:36:02

Terurĉjo:trolado
Trolado en la forumo estas normo.
Tamen la pozicio de Putin en populareclisto rapide kreskas, sed de Obama - falas!

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-marto-30 18:20:04

Antaŭ sesdek jaroj pli malpli oni spertis ĉi-tie en Usono kiam oni kredis ke ĉiu malbono sur la tero venis el Rusio. Feliĉe tiu simplista mondvido foras nun kaj la homoj ne plu kredas ke iu ajn sola lando kaŭzas ĉion malbonan. Ŝajne ke kelkaj homoj en Rusio ankoraŭ ne komprenis tion. Estas vere simplisma formo por klarigi la okazaĵojn en nia mondo. Kiel mi jam skribis, eble Usono faligas la neĝon en Rusio. Hehe - sed aliflanke ni baldaŭ sendos al vi la belan someran sunon kaj florojn, Ĉiu aĵo havas siajn diversajn flankojn.

Nun, mia geinfanoj, vi aŭdis la belan ferakonton pri la granda, malbona lando Usono kaj nun vi povas dormi kaj sonĝi belajn sonĝojn. La granda, malbona lupo Usono lasos vin trankvilajn dum la nokto.

vincas (Montri la profilon) 2014-marto-30 18:28:13

Lakiro:Mi povas respondi! Rusio agas tre saĝe. Rusio neniun okupis. Rusio savas siajn homojn kaj ukrainojn. Mi tute ne vidis larmon sur okuloj de krimeanoj, nur la ĝojon sur vizaĝoj.

Usono ekkuiris la kaĉon, sed Rusio kulpas. Bonege! Usono aranĝis majdanon, sed kulpas Rusio. Usonaj kaŝpafistoj murdis sur majdano homojn, sed kulpas Rusio. Litovio kaj Pollando ekscitis la ribelon, sed kulpas nur Rusio. Banderekstremistoj komencis minaci al etnaj rusoj, sed kiel kutime kulpas Rusio.
Ĉiuj, kiuj planis la ribelon kaj detruis ukrainian ekonomikon estas bravuloj. Okcidentaj landoj decidis, ke tia situacio estas tre utila por vivo de ukrainanoj. Malaperis mono, pensioj, salajroj, benzino. EU forgesis pri ukrainanoj. Tio estas vera bono. Rusio do nur malhelpas.
Rusio ne povas okupi sian teritorion (Krimeon) kaj sian popolon. Vi tro eraras, kiam diras pri okupado. Krimeo ĉiam estis rusia, kaj ĉiam estos rusia.
Mi opinias, ke stulte kondutas Usono, Pollando kaj Litovio.
Se Rusio ne okupas Ukrainion, do por kio Rusio ricevas sankciojn?

vincas (Montri la profilon) 2014-marto-30 18:56:08

Lakiro:Verdire vi tedis kun via kulpigado de Rusio. Kulpas nur Usono, Pollando kaj Litovio. Pri tio scias tuta mondo. Vi ne povas trovi metodon por viaj mensogoj. Vi faris la neleĝan renverson en Kievo. Vi promesis al junaj, nespertaj homoj bonegan estontecon kaj paradizon en EU. Ĉe tio vi tute forgesis, ke EU apenaŭ staras sur siaj gamboj kaj ne bezonas integradon kun Ukrainio. Via plano laŭ detruo de Ukrainio estas jam dua en nova historio.
Do laŭ vi se Rusio iun okupas por tio kulpas iu aliaj sed ne Rusio. Interesa logiko :]
Rusio okupas Ukrainion kaj pri tio scias tuta mondo.

Kaj dankon ke vi tiel alte taksas helpon de Litovio al Ukrainio. Ĉu aliaj rusoj ankaŭ kulpigas Litovion, se jes, tio por mi plaĉas :]Sincere kaj senironie :]

Lakiro:Mi ne komprenas kial en tiu forumo ĉiu forumano provas konkludi pri mia lando. Kiu donis al vi la rajton juĝi Rusion, kiu revenigis sian propran teritorion - Krimeon kun la rusoj? Krimeo estas rusia teritorio, estis ĉiam kaj estos ĉiam.
Krimeo apartenas al Ukrainio. Kio donis al Rusio la rajton okupi ĝin?!

Lakiro:Pli bone pripensu pri viaj sankcioj. Obama dum tuta monato deklaradis pri okcidentaj sankcioj kontraŭ Rusio kaj rusa registaro, tamen hieraŭ kontaktis kun Putin.
Mem Putino kontaktis kun Obama :]

Lakiro (Montri la profilon) 2014-marto-30 19:37:46

Krimeo apartenas, apartenis kaj apartenos al Rusio, ĉiam!
Vi devas pruvi, ke la rusoj okupis Ukrainion. Neniu kredas je viaj deklaroj, eĉ mem Obama dubas.

la sankciojn viaj landoj elpensis, ĉar Rusio rompis viajn planojn laŭ detruo de Ukrainio. Vi devis sankcii kontraŭ Usono, kiam tiu lando bombis Belgradon. Vi devis krii, kiam Obama volis bombi Sirion. Sed vi silentis, vi do estas kune.

vincas (Montri la profilon) 2014-marto-30 20:23:38

Lakiro:Krimeo apartenas, apartenis kaj apartenos al Rusio, ĉiam!
Vi devas pruvi, ke la rusoj okupis Ukrainion. Neniu kredas je viaj deklaroj, eĉ mem Obama dubas.

la sankciojn viaj landoj elpensis, ĉar Rusio rompis viajn planojn laŭ detruo de Ukrainio. Vi devis sankcii kontraŭ Usono, kiam tiu lando bombis Belgradon. Vi devis krii, kiam Obama volis bombi Sirion. Sed vi silentis, vi do estas kune.
"Here at NATO's military headquarters we have been closely monitoring and analyzing the situation in Ukraine and have been keenly focused on these troops. After extensive review of multiple information sources we believe these are Russian military forces acting on clear orders to undermine Ukraine forces in Crimea."

Aŭtomata traduko

"Ĉi tie ĉe NATO militista sidejo ni estis proksime vigladon kaj analizinte la situacion en Ukrainio kaj estis akre centrita sur tiuj trupoj. Post vastaj recenzo de multnombraj informoj fontoj ni kredas ke tiuj estas rusaj militaj fortoj agas sur klaraj ordonoj por subfosi Ukrainion fortoj en Krimeo."

http://www.aco.nato.int/saceur2013/blog/the-import...

Evidente, ke ne nur mi scias, ke Rusio okupas Ukrainion.

lagtendisto (Montri la profilon) 2014-marto-30 21:17:03

Lakiro:Krimeo apartenas, apartenis kaj apartenos al Rusio, ĉiam!
Samkia Finlando? Kiam oni volus fiksi la datumon, kiam iu de imperio rajtas reensorbi iun de ŝtato aŭ regiono suverena? Kiam ia de 'historio zombia' rajtus nuligi la suverenecon regionan de estanteco? Ni vivas en estanteco, ni preparas la estantecon por la futuro! La pasinteco estas malantaŭe de nin! Serĉu naciafierecon en valida estanteco, ne en fermita pasinteco!

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-marto-30 21:30:25

Lakiro:Krimeo apartenas, apartenis kaj apartenos al Rusio, ĉiam!
Hmm, eble Merkel almilitu orientan Prusion kaj na Кёнигсберг Königsberg, ĉar ĝi apartenas al Germanio, ĉu ne?

Oijos (Montri la profilon) 2014-marto-31 00:25:45

Fenris_kcf:
Lakiro:Krimeo apartenas, apartenis kaj apartenos al Rusio, ĉiam!
Hmm, eble Merkel almilitu orientan Prusion kaj na Кёнигсберг Königsberg, ĉar ĝi apartenas al Germanio, ĉu ne?
Unue vi devas saniĝi mense kaj havigi nukleajn armilojn. Samon devas fari Finnlando (eble per komuna projekto). Nur post tio estas prudente pensi, kiel rehavigi perditajn teritoriojn.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-marto-31 04:13:28

Oijos:
Fenris_kcf:
Lakiro:Krimeo apartenas, apartenis kaj apartenos al Rusio, ĉiam!
Hmm, eble Merkel almilitu orientan Prusion kaj na Кёнигсберг Königsberg, ĉar ĝi apartenas al Germanio, ĉu ne?
Unue vi devas saniĝi mense kaj havigi nukleajn armilojn. Samon devas fari Finnlando (eble per komuna projekto). Nur post tio estas prudente pensi, kiel rehavigi perditajn teritoriojn.
Sed principe ĝi estas akceptinda?

Reen al la supro