Al la enhavo

Kiu minacis la ruslingvanojn en Krimio?

de robbkvasnak, 2014-marto-25

Mesaĝoj: 63

Lingvo: Esperanto

klmn (Montri la profilon) 2014-marto-31 05:59:32

robbkvasnak:Do, ĉu ni baldaŭ vidos rusajn soldatojn en Brooklyn kaj Sunny Isles (norda parto de Miami kun granda ruslingva loĝantaro) por difendi la ruslinvanojn? Kiu scias kian logikon sinjoro Putin uzos future? Eble li malkovros timemajn ruslingvanojn en aliaj landoj ankaŭ.
En Usono certe ne. Tiu lando kapablas minaci nur landojn kun malpli ol 5 milionoj da loĝantoj, aŭ landojn vunditajn.

Iuspeca "bullying" en interŝtata nivelo.

klmn (Montri la profilon) 2014-marto-31 08:03:24

Fenris_kcf:
Oijos:
Fenris_kcf:
Lakiro:Krimeo apartenas, apartenis kaj apartenos al Rusio, ĉiam!
Hmm, eble Merkel almilitu orientan Prusion kaj na Кёнигсберг Königsberg, ĉar ĝi apartenas al Germanio, ĉu ne?
Unue vi devas saniĝi mense kaj havigi nukleajn armilojn. Samon devas fari Finnlando (eble per komuna projekto). Nur post tio estas prudente pensi, kiel rehavigi perditajn teritoriojn.
Sed principe ĝi estas akceptinda?
Nu se vi havas pli grandan bastonon ol tiu de Rusio, tiam vi havas rajton, ĉu vi ne komprenis?

Kaj tio estas la parolo en XXI-a jarcento ...

klmn (Montri la profilon) 2014-marto-31 08:08:14

Lakiro:
Terurĉjo:trolado
Trolado en la forumo estas normo.
Tamen la pozicio de Putin en populareclisto rapide kreskas, sed de Obama - falas!
Kaj tio estas ege kompatinde.

Se mi antaŭe emis diri ke simplaj rusoj ne kulpas pro aĉaj agoj de sia registaro, sed apogo de pli ol 70% da loĝantaro al agoj de Putin igas renversi bon-opinion pri rusoj kiel nacio.

klmn (Montri la profilon) 2014-marto-31 08:31:00

Lakiro:Krimeo apartenas, apartenis kaj apartenos al Rusio, ĉiam!
Nu fakte ĝi apartenis al Krimea Ĥanlando antaŭ ol Ekaterina II portempe konkeris ĝin. Aŭ eble vi pensas ke ĉio kio apartenis al Imperio de Rusio apartenos al Rusio ĉiam!

Lakiro:Vi devas pruvi, ke la rusoj okupis Ukrainion. Neniu kredas je viaj deklaroj, eĉ mem Obama dubas.
Nu se al vi ŝajnas ke vi sola pensas prave, kaj ĉiuj aliaj eraras, - tio jam estas esplorkampo por medicino.

Tre memorigas neantaŭlongan pasintecon antaŭ 40 jaroj, - "putrita okcidento deziregas ruini nian gloran landon. Ĉio kion skribas ili - propagando, nur "Pravda" estas la sola fonto de la vero."

Lakiro (Montri la profilon) 2014-marto-31 09:31:36

klmn:
Lakiro:Krimeo apartenas, apartenis kaj apartenos al Rusio, ĉiam!
Nu fakte ĝi apartenis al Krimea Ĥanlando antaŭ ol Ekaterina II portempe konkeris ĝin. Aŭ eble vi pensas ke ĉio kio apartenis al Imperio de Rusio apartenos al Rusio ĉiam!

Lakiro:Vi devas pruvi, ke la rusoj okupis Ukrainion. Neniu kredas je viaj deklaroj, eĉ mem Obama dubas.
Nu se al vi ŝajnas ke vi sola pensas prave, kaj ĉiuj aliaj eraras, - tio jam estas esplorkampo por medicino.

Tre memorigas neantaŭlongan pasintecon antaŭ 40 jaroj, - "putrita okcidento deziregas ruini nian gloran landon. Ĉio kion skribas ili - propagando, nur "Pravda" estas la sola fonto de la vero."
Nu, mi tralegis viajn mesaĝojn kaj komprenis, ke vi neniam konsentos kun mi, ĉar viaj planoj restis sur papero. Viaj registaroj volonte glutus nin, sed nenio okazas. Se vi rememoris pri Finlando, Krimea ĥanujo, Kaliningrado, do mi devas klarigi kiel teritorioj fariĝas propraj. Ekzistas du metodoj. La unua - konkero, kaj la dua - referendumo.
Ekaterina konkeris Krimeon. Antaŭ ŝia alveno tie regis tataraj ĥanoj. Tamen kaj ili ankaŭ venis tien kaj batalis kontraŭ tieaj popoloj (tavroj, grekoj, sarmatoj ktp). Ĉe tio ĥan Girej fondis la ĥanujon sur fremda loko. Tial grekoj ankaŭ povas pretendi duoninsulon. Sed rusaj militfortoj aneksis ĉi tiun teritorion. Nun tie plimulto da loĝantaro estas rusoj. Koncerne Kaliningradon - sama historio. Tio estas aneksita teritorio en rezulto de milito. Kaj tie loĝas la rusoj. En Finlando loĝas la finoj, kaj neniu volas preni ilian teritorion.
Ja neniu alvokas fordoni Usonon aŭ Argentinon al la indianoj.

Nun pri okupo. Kiam Usono atakis Panamon, kompreneblas, ke ĝin neniu vokis tien. Usono malgraŭ deziro de panamanoj okupis ilian teritorion. Kaj poste restigis ĝin. Sed murdis homojn dum okupado.
En Krimeo homoj deziris mem pasi referendumon kaj eniri en konsisto de Rusio. Neniu pafis ilin, neniu okupis. Rusaj militistoj tiam estis ĉiam. Tie estis nia militflota bazo.

klmn (Montri la profilon) 2014-marto-31 10:34:07

Lakiro:
Nu, mi tralegis viajn mesaĝojn kaj komprenis, ke vi neniam konsentos kun mi, ĉar viaj planoj restis sur papero. Viaj registaroj volonte glutus nin, sed nenio okazas.
Verŝajne ke ne ridulo.gif
Sed kredu min - mi havas neniun planon sur papero. Fakte ni kune promenis en la samaj ŝuoj dum jardekoj, kaj mi povas nun kompari ambaŭ sistemojn. Laŭ nivelo de informad-kulturo vi daŭre troviĝas en Sovetio. Vi daŭre vidas malamikojn en okcidento, sed kredu, ili tute prifajfas pri disigi Rusion. Oni kutime opinias en Eŭropo - des pli bonfarta ŝtato ju pli stabila kiel najbaro ĝi estas. La Eŭropaj ŝtatoj ĉiam amike traktis Rusion. Foje Rusio similas malgrandan urseton tremanta en angulo de zoologia kaĝo, kiu pensas ke tuta mondo estas kontraŭ ĝi.

La milito jam ne plu ĉeestas, vi ne estas solaj kontraŭ ĉiuj. Simple preni la manon de amikeco kaj iri kune - estas ĉio kion vi bezonis fari.

Lakiro:En Krimeo homoj deziris mem pasi referendumon kaj eniri en konsisto de Rusio. Neniu pafis ilin, neniu okupis. Rusaj militistoj tiam estis ĉiam. Tie estis nia militflota bazo.
Mi konscias kiel kara por vi Sebastopolo estas kiel urbo heroo (nocio iom nebula por okcidentanoj, mi kredas). Mi scias kiel legenda estas la militflota ŝiparo de Nigra maro por Rusio. Sed ĉu tiu "slava" (okej,- fama) pasinteco vere indas por komenci redesegni la ŝtatlimojn en monda politika mapo?

klmn (Montri la profilon) 2014-marto-31 10:43:27

Lakiro:
vincas:
Terurĉjo:verdire, mi ne komprenas, kial la sankcioj ankoraŭ ne okazis
Ne sarkasmu.

Mi ne komprenas kial Rusio agas tiel stulte. Kial Rusio okupas najbaran kaj fratan popolon? Ĉu vi povas respondi?
Usono ekkuiris la kaĉon, sed Rusio kulpas. Bonege! Usono aranĝis majdanon, sed kulpas Rusio. Usonaj kaŝpafistoj murdis sur majdano homojn, sed kulpas Rusio.
Jen la artikolo kun la fotoj de tiuj kiuj kaŝpafis.

klmn (Montri la profilon) 2014-marto-31 12:28:00

Terurĉjo:
robbkvasnak:Do, ĉu ni baldaŭ vidos rusajn soldatojn en Brooklyn kaj Sunny Isles (norda parto de Miami kun granda ruslingva loĝantaro) por difendi la ruslinvanojn? Kiu scias kian logikon sinjoro Putin uzos future? Eble li malkovros timemajn ruslingvanojn en aliaj landoj ankaŭ. Mia loĝlando (Usono) ne kuiris ion ajn en Ukraino nek en Rusio - kaj ke la kaĉo restu tiea bongustaĵo. Plejparte la koncenzo inter miaj amikoj estas: "eĉ ne pripensu vojaĝi tien". Neniu inter ni atentis la ludojn en Soĉi ĉar ili similis politikcele al la ludoj en Berlino de 1936. Ne estis ludoj por la mondo sed por esti montrofenestro putineska.
se majdano en Vaŝingtono atakos la Blankan domon, kriante "rusojn sur tranĉilojn" kaj "rusojn al pendumilo", se usona prezidento eskapos post tio al Kanado (ekzemple), se Usono nenion faros por defendi rusojn en Brooklyn kaj Miami, do, atendu niajn ĝentilajn silentemajn homojn.

koncerne la ukrainan kaĉon - vi trafis celon - estas VIA lando (Usono), kiu tiun kaĉon kuiris, estas viaj oficialuloj, kiuj apogis kaj financis Majdanon, koruptis ukrainajn politikistojn.

oficialulo neniam havas rajton viziti ribelon kiel privata persono, tiu ĉiam estas oficialulo.

ĉu pruvojn?

Victoria Nuland koruptas Majdanon por ke ĝi renversu leĝan ukrainan prezidenton.

externalImage.png

John McCain konsilas al Majdano, kiel renversi leĝan ukrainan prezidenton.

externalImage.png

do, montru al mi eĉ unu rusan politikiston, kiu kuiris kaĉon?
Nu jes, kaj tio estas la ĉefa diferenco - la rusaj influis ne publike, en la subtabla nivelo

klmn (Montri la profilon) 2014-marto-31 12:39:28

Terurĉjo:
robbkvasnak:Kaj ĝis nun neniu povis respondi al mia demando pri kiu minacas ruslingvanojn en Ukraino (aŭ en iu alia lando). Mi nenie legis pri iu ajn sola, ununura evento dum kio ruslingvano suferis oficiale pro sia etno. Ne unu.
mi jam respondis (verŝajne iom ŝerce) - neniu.
tio estis nur preteksto, rimedo por Krimeo kaj krimeanoj reveni hejmen, en Rusujon.
krimeanoj nur uzis konvenan momenton, kiam leĝa ŝtata potenco en ukrainujo falis, por deklari propran sendependecon, tre rapide aranĝi referendumon kaj aliĝi al Rusujo laŭleĝe. pri tio ili revis kaj luktis por tio dum pli ol 20 jaroj. vidu ekzemple batiĝon en Sebastopolo inter ties loĝantaro kaj alvenintaj ukrainaj nacionalistoj.
bv atenti, ke la video estas filmita en la 2009.
Bona rimarko. Pasis 5 jaroj post la okazo en video, sed neniu minaco realiĝis.

Terurĉjo:vidu ekzemple Rusojn sur tranĉilojn. bv atenti la daton. tiuj gejunuloj estas kerno de futuraj armitaj bataltaĉmentoj. kie estas ukraina polico?
aŭ ĉu vi deziras vidi konkretajn faktojn de mortigoj, batadoj, torturoj, perfortoj?
Estimata Terurĉjo, vi, samkiel Fuzzy, uzas virtualajn, eblajn agojn por pravigi la realajn

Terurĉjo:sendube, nia prezidento estas tre ruza homo, ĉar li tiel organizis, ke Krimeo kaj Rusujo unuiĝis sen eĉ unu pafo, sen eĉ unu mortinto aŭ viktimo.
Ne, estas ukrajnaj soldatoj la herooj, kiuj detenis sin kaj pafis nek unu kuglon, vidante kiel Rusia armeo majstrumas en ilia patrujo. La mortintoj estus intereso de Rusio, por oficialigi la "defendon" de Krimeo.

auxro (Montri la profilon) 2014-marto-31 14:28:07

Fenris_kcf:
Oijos:
Fenris_kcf:
Lakiro:Krimeo apartenas, apartenis kaj apartenos al Rusio, ĉiam!
Hmm, eble Merkel almilitu orientan Prusion kaj na Кёнигсберг Königsberg, ĉar ĝi apartenas al Germanio, ĉu ne?
Unue vi devas saniĝi mense kaj havigi nukleajn armilojn. Samon devas fari Finnlando (eble per komuna projekto). Nur post tio estas prudente pensi, kiel rehavigi perditajn teritoriojn.
Sed principe ĝi estas akceptinda?
Simple okazigu referendumon pri aliĝo al Germanio. Kiu racie pensanta loka loĝanto (krom militistaro) kontraŭus tion?

Reen al la supro