Al la enhavo

Kiu minacis la ruslingvanojn en Krimio?

de robbkvasnak, 2014-marto-25

Mesaĝoj: 63

Lingvo: Esperanto

Lakiro (Montri la profilon) 2014-marto-29 20:05:40

vincas:
Terurĉjo:verdire, mi ne komprenas, kial la sankcioj ankoraŭ ne okazis
Ne sarkasmu.

Mi ne komprenas kial Rusio agas tiel stulte. Kial Rusio okupas najbaran kaj fratan popolon? Ĉu vi povas respondi?
Mi povas respondi! Rusio agas tre saĝe. Rusio neniun okupis. Rusio savas siajn homojn kaj ukrainojn. Mi tute ne vidis larmon sur okuloj de krimeanoj, nur la ĝojon sur vizaĝoj.

Usono ekkuiris la kaĉon, sed Rusio kulpas. Bonege! Usono aranĝis majdanon, sed kulpas Rusio. Usonaj kaŝpafistoj murdis sur majdano homojn, sed kulpas Rusio. Litovio kaj Pollando ekscitis la ribelon, sed kulpas nur Rusio. Banderekstremistoj komencis minaci al etnaj rusoj, sed kiel kutime kulpas Rusio.
Ĉiuj, kiuj planis la ribelon kaj detruis ukrainian ekonomikon estas bravuloj. Okcidentaj landoj decidis, ke tia situacio estas tre utila por vivo de ukrainanoj. Malaperis mono, pensioj, salajroj, benzino. EU forgesis pri ukrainanoj. Tio estas vera bono. Rusio do nur malhelpas.
Rusio ne povas okupi sian teritorion (Krimeon) kaj sian popolon. Vi tro eraras, kiam diras pri okupado. Krimeo ĉiam estis rusia, kaj ĉiam estos rusia.
Mi opinias, ke stulte kondutas Usono, Pollando kaj Litovio.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-marto-29 20:21:06

Do, ĉu ni baldaŭ vidos rusajn soldatojn en Brooklyn kaj Sunny Isles (norda parto de Miami kun granda ruslingva loĝantaro) por difendi la ruslinvanojn? Kiu scias kian logikon sinjoro Putin uzos future? Eble li malkovros timemajn ruslingvanojn en aliaj landoj ankaŭ. Mia loĝlando (Usono) ne kuiris ion ajn en Ukraino nek en Rusio - kaj ke la kaĉo restu tiea bongustaĵo. Plejparte la koncenzo inter miaj amikoj estas: "eĉ ne pripensu vojaĝi tien". Neniu inter ni atentis la ludojn en Soĉi ĉar ili similis politikcele al la ludoj en Berlino de 1936. Ne estis ludoj por la mondo sed por esti montrofenestro putineska.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-marto-29 20:34:58

robbkvasnak:Do, ĉu ni baldaŭ vidos rusajn soldatojn en Brooklyn kaj Sunny Isles (norda parto de Miami kun granda ruslingva loĝantaro) por difendi la ruslinvanojn? Kiu scias kian logikon sinjoro Putin uzos future? Eble li malkovros timemajn ruslingvanojn en aliaj landoj ankaŭ. Mia loĝlando (Usono) ne kuiris ion ajn en Ukraino nek en Rusio - kaj ke la kaĉo restu tiea bongustaĵo. Plejparte la koncenzo inter miaj amikoj estas: "eĉ ne pripensu vojaĝi tien". Neniu inter ni atentis la ludojn en Soĉi ĉar ili similis politikcele al la ludoj en Berlino de 1936. Ne estis ludoj por la mondo sed por esti montrofenestro putineska.
Dio mia! Kion vi portas?!
Putin, Putin... Kiu, Putin vizitis majdanon? Kiel vi lerte scipovas mensogi! Ĉu vi forgesis pri usonaj vojaĝantoj dum majdanaj eventoj? Ĉu vi forgesis pri telefonaj interparoloj de viaj samlandanoj en Kievo, pri mona helpo al faŝistoj por la renverso? Vi ne havas rajton mencii pri Soĉi kaj kulpigi Putinon. Vi - usonanoj komencis tiun ludon.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-marto-29 20:47:37

Verdire vi tedis kun via kulpigado de Rusio. Kulpas nur Usono, Pollando kaj Litovio. Pri tio scias tuta mondo. Vi ne povas trovi metodon por viaj mensogoj. Vi faris la neleĝan renverson en Kievo. Vi promesis al junaj, nespertaj homoj bonegan estontecon kaj paradizon en EU. Ĉe tio vi tute forgesis, ke EU apenaŭ staras sur siaj gamboj kaj ne bezonas integradon kun Ukrainio. Via plano laŭ detruo de Ukrainio estas jam dua en nova historio.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-marto-29 21:06:44

Por ni jam delonge estas konata usona plano de Allen Dulles. En tiu plano Usono supozas detrui "la plej nehumilan popolon - la rusojn" kaj aneksi rusian teritorion. Por tio usonanoj elpensas multajn fiaĵojn, ekzemple kievan ribelon. Kaj post ilia fi-agado ili tre lerte substituas la veron en ilia propagando. Kulpa lando Usono fariĝas tuj bonega, sed nekulpa Rusio fariĝas kulpa.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-marto-29 21:37:52

Mi ne komprenas kial en tiu forumo ĉiu forumano provas konkludi pri mia lando. Kiu donis al vi la rajton juĝi Rusion, kiu revenigis sian propran teritorion - Krimeon kun la rusoj? Krimeo estas rusia teritorio, estis ĉiam kaj estos ĉiam. Pli bone pripensu pri viaj sankcioj. Obama dum tuta monato deklaradis pri okcidentaj sankcioj kontraŭ Rusio kaj rusa registaro, tamen hieraŭ kontaktis kun Putin. Kial li ne estimas sin kaj trovas kontakton kun prezidento de Rusio? La sankcioj devas esti efektivaj. Bojkotado devas esti efektiva. Li volis rompi nian pagan bankan sistemon, kaj ekvidis, ke la rusoj tuj komencis krei la propran. Usono perdas sian monon. Niaj komercistoj fermas kurantajn kontojn en alilandaj bankoj kaj malfermas en Rusio. Ĉu estas bone por ocidentaj landoj? Neeee!
Kiu estas stulta? Kiu perdas laborlokojn en Rusio? Kiu perdas siajn kontraktojn?

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-marto-29 22:27:41

Ni ne havas kaĉon - eksmodiĝis. Ŝi i kaŝa piŝa naŝa - vaŝa - Mi neniam iris al Mejdana kaj neniam iros. Ŝparu al mi la akuzojn. Ĉu oni nur trinkas akveton tie en urslando? Kaj se iu kriĉus al la blanka domo ke oni tranĉu rusojn aŭ usonanojn aŭ Esperantistojn, la preterpasantoj nur iomete levus la ŝultrojn kaj pensus: Alia frenezulo aŭ ebriulo. Ŝajne estas multaj tiaj...

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-marto-30 02:09:08

Terurĉjo:
robbkvasnak:la preterpasantoj nur iomete levus la ŝultrojn kaj pensus: Alia frenezulo aŭ ebriulo. Ŝajne estas multaj tiaj...
ankaŭ mi opinias, ke ili estas frenezuloj.

SED. VIAJ politikistoj faris ilin tiaj

VIDU

jes, vi libere kaj demokratie kaj tolereme rajtas preterpasi kaj diri: kiaj frenezuloj
Mi rigardis la filmeton. Mi vidis kelkajn malbelajn kriantojn kaj tumulton. Mi ne vidis iun ajn politikiston floridan aŭ usonan tie. Eĉ Marco Rubio ne aperis - kaj li normale estis ĉie kiam oni krias - aŭ ĉu vi vidis lin? Aŭ eble vi vidis nian prezidenton tie? Aŭ John Boehner? Aŭ Nancy Pelossi? Mi ne. Mi vane eĉ serĉi kelkajn aliajn homojn al kiuj la rusoj donas la kulpon por problemoj sed nek Angela Merkel nek Francois Hollande aperis. Eble estis Berlusconi? Ne, li ne ĉeestis ĉar ne ĉeestis unu sola belulino. Rick Scott? Nu, mi ne tre ŝatas lin sed bedaŭrinde li ne estis en Kiev - ni eble estus perdintaj lin - malbona ŝanco por ni. Kaj mi devas aldoni ke se ili parolis nek la anglan nek la hispanan kiel iu de Miami influis tion? Aaaah, eble iu el Sunny Isle tradukis! Haha! Estis malantaŭ ili unu el la ekzilatoj kubaj kiu flustris kontraŭrusajn vortaĉojn en la orelojn de la ukrainoj. Jes, certe, ĉio malbona venas el Usono... jen la pruvo, filmo en kio ukrainoj kaj rusoj atakas unu la alian kaj kriaĉas. Vera pruvo.

Mmm, krom ĉio ja mi demandas min kial iu kaŝus sin malantaŭ bildeto de besteto ruĝlipa kaj blankorela kaj ne uzus sian veran nomon se tiu iu loĝas en tiom libera, ĝustema loko. Mi persone ne timas montri kiu mi estas kaj uzi mian veran nomon. Sed mi ne loĝas en lando kie oni akuzus min de influi infanojn pro miaj honestaj opinioj kaj tial suferus putineskan punon kaj kie mi devus timi esti malliberigata pro simpla kanto en preĝejo. Mi ankaŭ ne devas timi estis murdita kiel ĵurnalisto en iu fora lando estis pro raportado pri veraj faktoj.

Vere, vi loĝas en paradiza loko kaj se ekzistas problemoj oni facile akuzas Usonon por ĉio. Eble Usono faligas la neĝon ĉe vi. Kiu scias?

lagtendisto (Montri la profilon) 2014-marto-30 02:30:03

Terurĉjo:bv respondi nur al unu demando: se Majdano havis rajton renversi leĝan ukrainan prezidenton, ĉar ties politiko ne plaĉis al ĝi, ĉu Majdano NUN havas rajton renversi nunan preskaŭ leĝan kvazaŭ-prezidenton s-ron Turĉinov, se lia politiko ne plaĉas al Majdano?
Sinjoro Turĉinov ne estas ia de 'preskaŭ leĝan kvazaŭ-prezidenton'. Turĉinov 'nur' enhavas mallongan funkcion templimigitan por plenigu la potencvakuo kiu malfermis poste la ŝtatrenverso, kiu kaŭzis de demonstrantoj ĉe Majdano en Kievo. Ĉu tiu ŝtatrenverso plaĉas al plimulto de civitanoj de Ukraino, tion tre bone oni vidos ĉe rezulto de sekva elekto en majo. Ankaŭ, civitanoj memstaraj kun responso kaj libera volo ne baloti por ian de ismo de 'pugnoleĝo anarĥia' kia naciistoj volus. Por mi, naciismo estas kia 'erarsteniĝo' por levigi sin super siajn kunulojn. Plejmultaj de kunuloj ne ŝatas tian teniĝon, ili balotos kontraŭ naciismo. Forta demokratio bonfunkcia tre taŭge povas reguligi ekstremismon. Ni civitanoj de Eŭropo tre bone lernis de historio.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-marto-30 06:03:47

Forestis iu ajn neceseco fari la renverson. Ĉiu ribelo, manifestado aŭ mitingo alvokas novan solvon - rebalotojn.
Tamen ruza usona registaro kun siaj specialservoj faris ĉion por krei naturan sangan batalon. Pluraj forumanoj el Usono neniel povas kompreni KIAL Usono estas kulpa. Ili ja nenion vidis! Kiaj naivaj homoj! Ili tute ne scias pri sekretaj kaj misteraj metodoj de politikagado. Ili unuafoje aŭdas pri koloraj revolucioj en diversaj landoj far Usono. Simpla filistro, certe, nenion scias pri tio kaj eĉ ne konjektas. Sed tio tute ne signifas, ke Usono ne partoprenas en ĉi tiu ĥaoso kaj paralele ne kulpigas aliajn landojn. Tia taktiko estas bone konata en la mondo. Kaj por kompreno neniu devas preterpasi apud Blanka domo. Ĉiuj usonanoj tion scias kaj ĝojas, kiam en aliaj landoj disbruliĝas nova incendio. Ja CIA ne dormas!

Pri "bona" usona agado

Reen al la supro